Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2018

Januaro10. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Theodor Čejka (1878-1899-1957), ĉeĥa instruisto kaj esperantisto, aŭtoro kaj kunaŭtoro de pluraj E-lernolibroj kaj vortaroj por ĉeĥoj, instruisto de Esperanto, eldoninto de Revuo Internacia, Germana Esperantisto, Bohema Esperantisto kaj Internacia Pedagogia Revuo, membro de la Lingva Komitato ekde ties fondo (1905) ĝis 1923.

12. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Lucien Bannier (1893-1906-1986), franca bankoficisto kaj esperantisto, kunfondinto (kun Lanti kaj Glodeau) de SAT, dum pli ol 60 jaroj membro de la gvidorgano (nun: plenumkomitato) de SAT, ĝenerala sekretario kaj prezidanto de la plenumkomitato de SAT (1935-68, kun paŭzo dum la Dua Mondmilito), administranto de la eldonado de PV (1930) kaj de PIV (1970), kompilinto de Leteroj de E. Lanti (1940), kunverkinto de Historio de SAT (1953). Oni ofte nomis lin “La konscienco de SAT”.

14. Antaŭ 60 jaroj mortis Paul Nylén (1870-1902-1958), sveda ĵurnalisto kaj esperantisto, redaktoro de la dua Esperanto-gazeto Lingvo Internacia (1897-1901), kunfondinto (1922) kaj estrarano de Sveda E-Instituto; prezidanto (1918-21, 1924-34), afergvidanto (1923-24) kaj honora prezidanto (1921-23, 1934-58) de Sveda E-Federacio, membro (1908-58) kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (1933-37), aŭtoro de E-lernolibroj kaj vortaroj, i.a. de la sveda versio de la E-ŝlosilo de Ĉefeĉ (1906), kiu havis 20 eldonojn.

15. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Itô Kanzi (1918-1959-2005), japana eldonisto kaj esperantisto, verkinto de okvoluma japanlingva romano pri Zamenhof (1967-1983); kun la pseŭdonimo Ludovikito (Ludoviko + Ito) kolektis, editoris kaj publikigis verkojn kaj tradukojn de Zamenhof, aliajn tiutempajn dokumentojn, presaĵojn kaj leterojn kadre de la 58-voluma eldonprojekto konsistanta el tri libroserioj.

17. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Louis Couturat (1868-1914), franca filozofo, interlingvisto kaj idisto, iniciatinto kaj fakta gvidanto de la Delegacio por akcepto de la lingvo internacia (1901), kunaŭtoro (kun Léopold Leau) de la fundamentaj interlingvistikaj studoj Histoire de la langue universelle (1903) kaj Les nouvelles langues internationales (1907), la ĉefa aŭtoro de la planlingvo Ido (1907).

27. Antaŭ 25 jaroj mortis Juan Régulo Pérez (1914-1932-1993), hispana instruisto, profesoro kaj esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto (1953-93), konsiderata kiel la plej grava Esperanto-eldonisto, kiu dum 1952-76 kadre de la serio Stafeto aperigis 94 librojn kun sume 19.302 paĝoj; inter ĉi tiuj libroj estis Kvaropo de W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. Francis, R. Rossetti (1952); Kontralte de M. Boulton (1955); La infana raso de W. Auld (1956); Esperanta antologio (1958); Lingvo kaj vivo de G. Waringhien (1959); Ŝtupoj sen nomo de B. Ragnarsson (1959); Kiel akvo de l’ rivero de R. Schwartz (1963); 33 rakontoj (1964); Proverbaro Esperanta de L. Zamenhof (1974) k. m. a.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/01/januaro2018

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi