Ankaŭ ĉi-jare ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2017a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de 15 personoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Irina Gonĉarova, Mireille Grosjean, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Chuck Smith, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara kaj Łukasz Żebrowski.
E@I-kunordiganto, estrarano de EEU
Pozitivaĵoj:
– skanado kaj publikigado de multaj historiaj tekstoj de la Viena E-muzeo (ankaŭ multaj pri Zamenhof), okaze de la 100-jara jubileo de la morto de Zamenhof;
– la unua IJK en Afriko, kiu malgraŭ diversaj problem(et)oj estas historia evento por la tuta Esperanto-movado;
– ege sukcesa “Polyglot Gathering” en Bratislavo, kiu iĝis la plej granda renkontiĝo de plurlingvuloj tutmonde;
– multaj EU-projektoj (Erasmus), subtenantaj rekte Esperanton;
– daŭre pligrandiĝanta kvanto de retaj Esperanto-lernantoj (lernu kun pli ol 260.000 kaj Duolingo kun pli ol miliono da uzantoj);
– kreo/lanĉo de la retejo www.zamenhof.info de E@I, okaze de la 100-jara mortdatreveno de L. L. Zamenhof.
Negativaĵoj:
– daŭraj problemoj ĉe CO de UEA, ĉefe la personaj problemoj rilataj al la direktoro);
– daŭra malkresko de membroj sed ankaŭ de aktivuloj en diversaj Esperanto-organizoj internaciaj, naciaj kaj junularaj.
Anna Bartek / Anjo Amika (Hungario)
Kantistino, senatano de la Esperanta Civito
Pozitivaj Esperanto-Eventoj en 2017:
Organizita de Kultura Centro Esperantista kaj aŭspiciita de TEJO, JARTE (Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto) disvolviĝis la 17-22an de julio 2017 en Teatro ABC kaj du koncertoj en la domo de Framasona Societo.
La 24-28an de julio 2017 en Kultura Centro Esperantista disvolviĝis Esperantologia Fakultato pri temoj: Historio de Afriko, Komunikado kaj Informado kaj Parlamenta Tekniko. La prelegantoj estis: prof Baroncelli, Lu Wunsch-Rolshoven, prof. Giorgio Silfer.
Regule organizitaj literaturaj kafejoj en Budapeŝto kun ekster- kaj enlandaj gastoj, kunlabore kun Esperanta PEN-Centro.
Negativaĵoj en 2017:
Heroldo de Esperanto de la eldonejo el Brazilo: aperis nur unu numero papere, du numerroj elektronike. Pro tio la vendinto reprenas la proprieton ekde la Novjartago.
Bedaŭrinde, la situacio en la ĉefa Esperanto-organizo ne estas floranta.
Eksprezidanto de UEA
Ni komencu de la pozitivaj:
– la apero ĉie de junaj lernantoj pere de Duolingo, kiuj serĉas lokajn homojn, kun kiuj paroli. En Usono ili eĉ komencas fondi siajn klubojn.
– la eldono de la Unesko-Kuriero en Esperanto en Ĉinujo.
– la vigleco de la Esperanto-movado en Ĉinujo kaj Brazilo (temas pri multjara fenomeno).
La negativaj:
– la perdo de altiro-forto al esperantistoj de UEA, kiu iĝis unu el la multaj ludantoj en la kampo de Esperanto kaj ne la plej brila. Tio garantias daŭran perdon de membroj ankaŭ en la estonta tempo.
– la nekapablo de la tradiciaj organizaĵoj adaptiĝi al la nova situacio kaj iĝi asocioj bazitaj sur projektoj por Esperanto anstataŭ asocioj bazitaj sur kotizoj.
– la malvigleco de la Esperanto-movado en Eŭropo (okcidenta kaj orienta) kaj la manko de Esperanto en arabaj landoj.
Prezidanto de UEA
Pozitive:
En marto enposteniĝis Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova kiel redaktoroj de la revuo Esperanto. Ili montriĝis tre talentaj kaj disciplinitaj redaktoroj kiuj revenigis la revuon al akurateco, kuranteco, kaj allogeco por la ĝenerala legantaro.
La plena lanĉo de Amikumu en aprilo, kaj ĝia daŭra disvolviĝo tra la jaro multe faciligis kontaktadon inter esperantistoj tra la mondo kaj kontribuas al la reviviĝo de lokaj grupoj en multaj urboj.
La 102a UK en Seulo estis malpli granda ol oni esperis, sed ĝia organiza nivelo estis alta, kaj ĝi alportis grandan impulson al la korea movado. Inter la amikoj, kiujn ĝi gajnis por la movado, estis la urbestro de Seulo.
La 73a IJK en Aneho, Togolando, estis la plej granda kaj plej internacia Esperanto-kongreso en Afriko ĝis nun, kaj signifa paŝo en la kunligado de afrikaj esperantistoj kun la movado en aliaj mondopartoj.
La ekeldonado de Unesko-Kuriero en Esperanto, sub la gvido de Trezoro (Huang Yinbao), kaj ĝia envicigo inter la aliaj plurlingvaj eldonoj ĉe la retejo de Unesko, realigis multjardekan revon de esperantistoj kaj substrekis la kreskantan gravecon de la ĉina movado por la mondskala progresigo de Esperanto.
Tra la jaro, la solenado de la 100a mortodatreveno de Zamenhof kaptis gazetaran atenton kaj inspiris altkvalitajn kurturajn arangojn en diversaj landoj.
Negative:
Rekorde granda buĝeta deficito ĉe UEA montris, ke la Asocio ankoraŭ ne solvis la problemojn de membrofalo kaj reorientiĝo al pli modernaj metodoj enspezi monon.
Aperis pluraj publikaj spuroj de konflikto inter TEJO kaj UEA, rilate al administraj kaj aliaj servoj de la Centra Oficejo kun kulmino en la semajnoj antaŭ la UK. La situacio tamen poste trankviliĝis per kunsidoj dum la kongreso kaj traktadoj kun la nova Estraro de TEJO en la lastaj monatoj de la jaro.
Paweł Fischer-Kotowski (Pollando)
Eksoficisto de CO UEA, blogisto (parenteze.net)
Pozitivaj:
– aperigo de la papera Pasporta Servo post sesjara paŭzo;
– ekstereŭropaj kongresoj de SAT (1a en Azio) kaj TEJO (1a en Afriko);
– reĝustigo de la aperritmo de Esperanto (bedaŭrinde, ne de ĝia kvalito);
– agadoj ĉe Unesko: Zamenhof-jaro, Unesko-Kuriero, parolado de Rakoen Maertens;
– 20-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano;
– la unua venko de la Esperanta Selektitaro;
– (malfrua) ŝanĝo de la Ĝenerala Direktoro de UEA.
Negativaj:
– totala fiasko de la Strategia Plano de UEA 2013–2017;
– plia jaro de UEA kun financa deficito, akcepto de deficitega buĝeto 2018;
– membronombroj de UEA kaj TEJO, maltaŭga propono pri reformo;
– krizo inter UEA kaj TEJO, kio malfortigis ambaŭ organizaĵojn;
– ĉesigo de laboroj pri reformo de la Statuto post la sendependigo de TEJO;
– malfrua kaj erarplena Jarlibro 2017, redaktita de volontulo;
– ekde 2017 La Ondo aperas nur bitforme kaj Heroldo preskaŭ ne aperas.
Mirina / Irina Gonĉarova (Ruslando)
Direktoro de Moskva Lingva Festivalo, kunordiganto de MEA MASI
Pozitivaj:
– mond-skale: la unua IJK en Afriko;
– fak-skale: EKPAROLU! ĉe edukado.net;
– Rusland-skale: vigliga REU-konferenco en Poŝeĥonjo (aŭgusto 2017), kie estis emfazitaj la ĉefaj problemoj de la enlanda movado;
– MASI-skale: startigo de la internacia projekto pri bildkartinterŝanĝo “Esperanta Poŝtkruciĝo”, kiun nun partoprenas ĉ. 180 homoj el 40 landoj.
Negativaj:
– skandaloj ĉe UEA;
– forpaso de Esperanto-veteranoj;
– daŭra foresto de junulara E-movado en Ruslando;
– daŭra ekzisto de grandegaj regionoj en Ruslando, kie ne estas Esperanto-movado, nek iu aktivado por starigi ĝin.
Prezidanto de ILEI
La aperigo de la Unesko-Kuriero en Esperanto certe estas mejloŝtono en nia movado. Aperis tri numeroj el kvar en la jaro 2017. Tamen ĉu ni ĉiuj sukcesos traduki, eldoni kaj dissendi po kvar numerojn jare dum jardekoj? Jen la demando. Nepre la tuta movado kunlaboru por atingi tiun brilan kaj longdaŭran agadon.
Multiĝas la lernantoj de Esperanto, aperas alvokoj por akiri la helpon de Esperanto-instruistoj, tio montras kreskantan intereson pri nia lingvo. Ni ĉiuj devas reagi pozitive kaj efike: fortigi niajn lingvajn kapablojn, adekvate informi pri nia lingvo, uzi la programon “Unu leciono pri eo por ĉiu lernejano” (Vidu http://www.ilei.info/agado/projektoj.php). La mondo nun pensas pragmate, kaj en plej diversaj lokoj homoj vidas la avantaĝojn de komuna lingvo. La situacio por Esperanto nun estas aparte favora.
Mi miras, kiom multe kaj senutile homoj sukcesas babili en la retforumoj. Kie ili trovas la tempon tra siaj tagoj por tiom da vanaj diskutoj, kiuj neniel progresigas nian aferon. La modernaj komunikiloj estas mirindaj helpiloj por efike kunlabori, sed misuzo abundas. En miaj ĉiutagaj retmesaĝoj (50 ĝis 100) mi viŝas pli ol mi legas…
Ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto, direktoro de Esperanto-Centro “Ora Ponto”
2017 estas malfacila por UEA tamen fruktdona por Esperanto. Multaj eventoj montras al la publiko ke Esperanto bone vivas kaj servas al la mondo.
Menciindaj atingoj estas:
– okazigo de pontkunveno pri unuiĝo de Norda kaj Suda Koreioj dum UK kun atento de neesperanta publiko;
– aktivado de UEA-reprezentantoj ĉe la Tradukaj Servoj de UN;
– aktivado de UEA-reprezentantoj ĉe la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko, 100-jara konferenco ĉe Unesko;
– sukcesa kunveno kun Unesko-funkciuloj de la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto kaj reprezentantoj en la oficejo de Unesko, lanĉo de Unesko-Kuriero kun plena apogo de Unesko danke al la kunlabora teamo kun tradukistoj kaj provlegistoj el 20 landoj;
– okazigo de IJK en Afriko kaj de ILEI-kongreso en Koreio;
– daŭra kaj bona funkciadoj de Duolingo, Esperanto TV, Esperanto-sumoo, Edukado.net, Esperanto-Urbo Herzberg, Esperanto-Centroj en diversaj landoj, Ĝemelaj Urboj;
– Esperanto-instruado en Poznano kaj en altlernejoj en Ĉino el kiuj unu universitato havas eĉ 1000 kursanojn;
– la Strategia Forumo de UEA en Ĉinio, la festivalo de Teo kaj Amo bonefike liginta Esperanton kaj la publikon;
– sukcesaj IKEF-kunvenoj en Koreio kaj en Ĉinio;
– la publikigo de la sendependa kvaronjara revuo Tra la mondo en Ĉinio;
– UEA havas bonan redaktoro-paron, novajn retpaĝojn kaj junajn volontulojn.
Negativaj aferoj estas financa, laborforta kaj membra malfortiĝoj de UEA. Kaj pli negativa estas tio, ke homoj povas nur plendi kontraŭ la Estraro sen bonaj ideoj por solvi la problemojn. Laŭ mi neniu el la Estraro kulpas pro tio, ĉar la Estraro agadas nur laŭ la decido de la Komitato, kaj la statuto kaj la financa problemo fontas ĉefe de la falo de la rento de la kapitalo. UEA fakte jam eniras en la epokon, ke eĉ individuo povas sukcese fari miraklan atingon, kion tamen la asocio kun mil membroj kaj 500 mil eŭroj da kosto ne povas facile fari. Mi esperas, ke solvon nasku la plendo kaj malkontento en la jaro 2018. Laŭ ĉinlingva prononco, 18 signifas “volas riĉiĝon”.
Mi esperas, ke UEA ĉesos malriĉiĝi en 2018.
Iniciatoro de Universitato de Esperanto
La plej bela simbolo de unu el la plej sukcesaj paŝoj en la lastaj jardekoj estis kiam Rakoen Maertens levis dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo la novan Unesko-Kurieron, montrante la frukton de la historia laboro de Trezoro Huang Yinbao, UEA, kaj ĉirkaŭ 50 Esperantaj tradukantoj: la revuo de Unesko finfine en Esperanto!
Similsukcese, sed en la virtuala mondo de Esperanto, estis ne nur la lanĉo de Amikumu, sed ankaŭ la rapida disvastiĝo de tiu nova aplikaĵo al centoj da aliaj lingvoj, ĉiam kun la Esperanta origino evidentigita. Venontjare diriĝos, ĉu la lanĉo en tiuj aliaj lingvoj realigos la revon de niaj lertaj entreprenistoj Chuck Smith kaj Richard Delamore.
Menciinda estas ankaŭ serio de pensinstigaj artikoloj pri la Esperanto-movadoj: Lu Wunsch-Rolshoven pri amaskomunikila strategio, Mirejo Grosjean pri edukaj celoj, Carlo Minnaja pri literaturo, Johan Derks pri forumoj kaj lerno-organizoj, Renato Corsetti pri informado, Humphrey Tonkin pri la tria vojo, kaj Xavi Alcalde pri harmonia kunlaboro.
En la zorgiga flanko estas la malkongruo inter la enspezoj de UEA kaj la elspezoj de la CO kune kun la ĝisnunaj malglataĵoj liveri la tradiciajn servojn, kiel la Jarlibron, kaj krei modernan informado-servon kiu ofte kaj trafe informas amaskomunikilojn per Gazetara Servo por la Ekstero. Resume: Malsukceso je publikaj rilatoj.
Redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA
La Zamenhof-jaro pasis en la lumo de festoj, memorprogramoj, kun sukcesa envolvo de ekstermovadaj instancoj, kio helpis en la informado pri Esperanto, niaj movado, kulturo, lingvo kaj ties valoroj. Laŭdon meritas ĉiuj, kiuj faris ion por tiaj elpaŝoj.
Memorinda produkto estas la aperigo de la esperantlingva Kuriero de Unesko, malantaŭ kiu kuŝas sindediĉa laboro de samideano Trezoro el Ĉinio kaj internacia teamo.
En 2017 diplomiĝis rekorda nombro de studentoj en la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kaj samtempe aliĝis rekorda nombro de novaj studentoj. Honorinda estas profesorino Ilona Koutny, kiu jam dum dudek jaroj gvidas la studojn.
Kiel bedaŭrindan aferon, negative influintan la tutan movadon, mi mencius la problemojn en la Centra Oficejo de UEA, la serion de malsukcesaj agadoj de la direktoro, kiuj transiris la limojn de la Roterdama domo kaj en diversaj kanaloj malprestiĝigis la movadon, ankaŭ la UEA-estraron. Multaj perdis la fidon, multajn ni perdis pro tio.
Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT
Grandan emfazon ricevis pasintjare sukcesoj en la rete konektita Esperantio. Kompletige, mi omaĝas al la persistemo de unuopaj esperantistoj, kiuj sukcesas plu uzi la lingvon en merkatike malallogaj lokoj kiel maljunulejoj kaj hospitaloj. Interparolante esperantlingve kun siaj vizitantoj kaj informante la flegistojn, tiuj homoj estas dignaj posteuloj de Grau Casas, kies memoraĵoj Tagoj kaj ruinoj aperis ĉi-jare, kaj de ĉiuj, kiuj vivigis Esperanton dum la unua mondmilito (vidu la libron Antaŭ unu jarcento).
La monda aĝostrukturo instruas nin, ke la movada estonteco kuŝas grandparte en Azio. La impona sinsekvo da someraj eventoj en Koreio, inter kiuj tre entuziasmiga SAT-kongreso, okulfrape reliefigis tion.
Bedaŭrinda estas la malfacilo harmonie kunlaborigi homojn, kies diversaj ideoj kaj funkcimanieroj ligiĝas al pli kaj pli diversiĝantaj vivkondiĉoj. Sed la internaj problemetoj de Esperantio estas duarangaj kompare kun la socia malegaleco, kiu al multaj homoj sur la Terglobo eĉ ne ebligas ekscii pri la ekzisto de Esperanto.
Kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
La plej grandaj sukcesoj ĉi-jare estis sendube la Unesko-Kuriero kaj Amikumu. La Unesko-Kuriero estis longtempa laboro de Trezoro kaj tre sukcesa. Tio kondukis al granda solena evento “100 jaroj post Zamenhof” en la ĉefa sidejo de Unesko en Parizo! Tie ses homoj prelegis kun interpretado en Esperanton, la anglan kaj la francan.
Aliteme, la apo Amikumu lanĉiĝis en aprilo (por Esperanto) kaj en aŭgusto (por 7000+ lingvoj) kaj jam havas pli ol 8000 membrojn en 130 landoj, kiuj parolas 400 lingvojn.
Pri malsukcesoj, mi nur bedaŭras, ke la Esperanto-kurso ĉe Duolingo por portugallingvanoj ne progresas tre rapide, sed ĝia teamo strebos liveri ĝin antaŭ la UK en Lisbono. Pri la kurso por anglalingvanoj, ni kune kun la Akademio de Esperanto finpretigis version 2.0 julie. Bedaŭrinde pro neantaŭvideblaj problemoj de Duolingo ekster nia rego, okazis prokrasto, sed ŝajnas, ke ili tamen sukcesos ekdisvastigi la novan version en februaro 2018.
Eksprezidanto de UEA
Plej pozitivaj: la daŭra kresko de aliĝintoj al Duolingo; la jubileo de la universitataj kursoj en Poznano; la apero de Unesko-kuriero en Esperanto.
Plej maltrankviliga: la malrapida resaniĝo de la financoj kaj sento de direkto de UEA. Gravas ke ĉiu esperantisto subtenu la Asocion kaj ĝian agadon, kiu restas esenca elemento en la Esperanto-movado.
Komitatano B de UEA
Tra la jaro 2017, min plej pozitive impresis:
a. la brila iniciato de Trezoro Huang Yinbao aperigi Esperantan eldonon de la Kuriero de Unesko, kies sukcesan efikon kronis ĝia agnosko dum grava evento ĉe la pariza sidejo mem de tiu internacia organizaĵo;
b. la publikigo de la libro Bridge of Words, ĉar tiu verko de Esther Schor vekis viglan intereson ĉe diversaj intelektulaj medioj pri la rimarkinda historio de la ideoj ligitaj al Esperanto;
c. la lanĉo de la poŝtelefona apo Amikumu, kaj la fakto ke UEA iĝis ĝia ĉefa sponsoro kaj akcia investanto.
Min suferigis la diversaj malfacilaĵoj en UEA, kaj la akra, malsolidara atakado al la estraro kiun heroe gvidas Mark Fettes.
Eksprezidanto de TEJO
Kvankam kutime menciante pozitivaĵojn mi atentas ĉefe al aferoj tutesperantujaj kaj ne al propra korto, ĉi-jare mi ne povas komenci aliel ol per la unua IJK en Afriko. Ĝi renkontigis multegon da junaj aktivuloj el Afriko kaj el aliaj kontinentoj. Rezultoj de okazinta tie interŝanĝo de spertoj kaj ideoj, espereble estos senteblaj ankoraŭ longe kaj elmontriĝos per plifortigo de jam aktivaj movadoj kaj per estigo de novaj grupoj.
Kompreneble inter pozivaĵoj ne eblas forgesi lanĉon de Amikumu. Kvankam mi persone ankoraŭ ne sukcesis trovi en ĝi multan utilon, mi kredas ke ties signifo konstante kreskos – ĉefe en plej juna generacio.
Se temas pri negativaĵoj supozeble mi ne estos aparte originala. Ĉi tiu jaro evidente pasis kun konstante alvenantaj novaj malbonaj informoj de UEA kaj ties Centra Oficejo. La Estraro de UEA, kun enorma malfruo, sed tamen entreprenis paŝojn por plibonigi la situacion. Espereble ĉi-foje ili finfine trafu kun sia decido.
Ĉi tiuj respondoj aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/01/2017
Dum la 52 semajnoj de 2017 Lexus produktis nur du numerojn de HdE el papero. Tial Lexus perdis kolektivan abonon (ch. 120 ekzempleroj) en Europo.
El la monataj partopagoj, ghirendaj al LF-koop inter decembro 2016 kaj oktobro 2017, nur unu okazis.
Repreninte la proprieton, LF-koop liberigis Lexus-on el la shuldo. Estas kvazau oni achetus partopage fridujon, kaj la vendejo reprenus ghin pro manko de pagoj fare de la kliento.
Chio estas dokumentita en
http://www.esperantio.net/index.php?id=34
Jen granda novaĵo pri Heroldo de Esperanto, se paroli pri tio, ke ĝi eniras liston de malbonaĵoj el la jaro 2017:
http://bit.ly/HdE5-ITJ
—-
Fakto estas, ke Heroldo jam aperas regule. La 6-a numero de la jarkolekto 2017 kaj la 1-a de 2018 estas pretigataj.
Abonantoj jam vidas, ke Heroldo ne mortos en miaj manoj. Krome, poste solvi la konflikton kun LF-koop kaj igi Heroldon gazeto kun profesia bazo, mi ĝin donacos tute sana, elstara, daŭripova kaj bone funcianta al Instituto Teo Jung. Informiĝu pri tiu plano en tutpaĝa reporteraĵo aperinta en HdE 5-2017 ĉe la supra ligilo. La abonantoj ricevos la PDF-version de HdE 5-2017 post unu al tri tagoj, ĉar mi devas unue ĝisdatigi la datumbazon per novaj abonantoj, dum mi finpretigas du novajn numerojn.
Mi deziras sukcesojn al Fabricio kaj lia teamo. Kritiki estas facile. Helpi estas malfacile. HdE dum multaj jaroj estis bonega leginda eldonajxo! Helpu ni cxiuj fari ghin tia!
Efektive Fek-uloj ne estas bonvenaj en la Esperanta Civito… Prefere fakuloj.
Se KCE publikigas ion sub la titolo “Heroldo de Esperanto”, nenio el la rondoj ĉirkaŭ la Civito *et caterva* plu mirigu nin. Oni rimarkas sisteman dissemadon de konfuzo kaj malutilo al Esperanto – okazigi kongreson en Afriko kun la sama nomo kaj numero de kongreso de la Afrika Komisiono de UEA, aperigi samnoman eldonaĵon HdE ktp. Fi, mi volas resti tute for de tia kompanio! Nur restas citi filozofian interjekcion, kiun mi iam aŭdis de portugala esperantisto: -Fek’!
LEXUS shuldas al sia paginta klientaro dek du numerojn de la kolekto 2017. Intertempe aperis du el papero kaj tria (eble kvara) virtuale.
La gazeton HEROLDO DE ESPERANTO ekde la kolekto 2018 produktas kaj administras la nova posedanto: Kultura Centro Esperantista. La unua numero (januaro 2018) estas jam dissendita al la KCE-klientaro.
Kara Fabricio,
Mi deziras al vi sukceson por eldono de prestigha gazeto ” Heroldo “.
Intertempe mi ricevis ghin el KCE .
La opinio de Anna Bartek pri Heroldo de Esperanto estas absolute kretena. Kio pri la trompo fare de LF-koop? HeKo kaj ĉiuj gvidantoj de LF-koop ŝajne adoptas la saman strategion: silenti pri la trompo kaj ripeti senĉese, ke mi ne sukcesis eldoni Heroldon.
Tamen, jen ĝisdatigita situacio:
– Aperis jam 4 numeroj (unu estas estas solje de presado, la aliaj 3 jam estis presitaj);
– La 5-a numero de la jarkolekto 2017 estas preta kaj mi revizias la lastan fojon la 16-paĝojn. Eble morgaŭ ĝis jam estos preta por dissendo al la abonantoj;
– la 6-a numero de jarkoketo 2017 estas survoje al finpretigo,ĝis la 31-a de januaro;
– la 1-a numero de la jarkolekto 2018 estas pretigata kaj devas aperi iom poste la lasta numero de la jarkolekto 2017, esperebla ankaŭ ĝis la 31-a de januaro;
– la abonantaro kreskas, spite la fakton, ke mi devis komenci de nulo la tutan laboron, pro la falsa listo de aktualaj abonantoj sendita al mi de Lf-Koop.
– Dum 2018 Heroldo de Esperanto aperos tute regule, eldontata en Brazilo. LF-koop ne povas repreni Heroldon surbaze nur de la volo de la gvidantoj de LF-koop. Ni havas kontrakton kaj LF-koop estis la unua rompi ĝin. Poste, konsevkence de tiu rompo, mi restis tute sen la antaŭvidita enspezo kiu devus veni per la reabonigo de la “aktuala abonantaro”.
Kial LF-koop simple preterlasas sian neplenumon de kontrakto kaj daŭre distrumpetas, ke mi estas la kulpulo pri la malrapida reago??? Ili ŝajne ne komprenas, aŭ ne volas kompreni, ke ili fuŝis mian tutan vivon, ĉar mi kaj mia mortinta partnero tre detale planis ĉion…kaj investis nian tutan kapitalon kaj por la ekpago al LF-koop kaj por ekpagi profesian skipon de programistoj kaj retomastroj por konstrui nian retan version.
Kiam ni ricevis liston ne kun la 600 aktualaj abonantoj citataj de Perla Martinelli duma skajpa konversacio, sed listo kun eks-abonantoj, multe da jam mortintaj (!), de la tempo de Ada, kun nur poŝtaj adresoj (neniu retadreson, kredu!), komenciĝis mia agado de nulo por savi Heroldon.
Giorgio Silfer klarigis al mi, per retamesaĝo, kiam mi ankoraŭ ne estis malkovrinta la tutan veron, ke temis pri maljunuloj, kiuj ne havas retadresojn!). Ho, kia sinteno! Mi vere ne kapablas kompreni kial la gvidantoj de LF-koop tiel agas. Ĉu ili ne havas reputacion por konservi?
Kaj nur Anna Bartek kuraĝas diri, ke tio, kio negative okazis en 2017, estis ke “Heroldo de Esperanto aperis nur unu numero papere, du numeroj elektronike”.
Anna, karino, la mondo ne estas granda Esperanta Civito, kie vi povas fari ĉion, laŭ via bontrovo, viaj leĝoj, via konstitucio, via volo ktp.
Mi esperas solvi ĉion per interkonsento kaj dume mi plu eldonos Heroldon. Baldaŭ mi revenos ĉi tien kun pli da informoj kaj novaĵoj.