Kaŭno: Zamenhof-Tagoj kaj kongreso de LEA

Kaŭno

La 9-10an de decembro en Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en la urbocentro de Kaŭno okazis la 53a kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj Zamenhof-Tagoj-2017 kun partopreno de iom pli ol cent Litoviaj esperantistoj el 11 urboj (plej multe el Kaŭno – 32, Vilno – 20 kaj Panevėžys – 14), tri gastoj el Latvio kaj unu el Kroatio.

La 53a kongreso de LEA komenciĝis per raporto de la prezidanto de la asocio Povilas Jegorovas pri la agado de LEA dum la pasinta jaro. La jaro estis eventoplena kaj ĝenerale sukcesa. La ĉefa agaddirekto de la asocio ĉi-jare estis ligita al informado pri Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto okaze de la centa mortodatreveno de la kreinto de Esperanto kaj la 130a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto. Dum la jaro en gazetaro, novaĵportaloj, novaĵagentejoj, televidoj, radioj kaj aliaj amaskomunikiloj de Litovio aperis pli ol 150 artikoloj, intrevjuoj, elsendoj k. s.

Jegorovas

Prezidanto Jegorovas prezentas la agadraporton por 2017.

Nur pri Ludoviko Zamenhof en Vilno aperis 25 artikoloj en diversaj amaskomunikiloj kaj 22 tiaspecaj artikoloj aperis en Kaŭno. Simila inundo da priesperantaj publikaĵoj estis nur en 2005, kiam en Vilno okazis la 90a Universala Kongreso de Esperanto. La plej multajn publikaĵojn verkis kaj publikigis Povilas Jegorovas, Vytautas Šilas, Gediminas Degėsys, Audrys Antanaitis kaj Aida Čižikaitė. Diversaj publikaĵoj aperis ne nur en Vilno kaj Kaŭno, sed ankaŭ en Šiauliai, Marijampolė, Jurbarkas, Mažeikiai, Šilutė, Jonava kaj aliaj Litoviaj urboj. Kelkaj publikaĵoj aperis pri la eminenta litova esperantisto Antanas Poška. En minimume kvin amaskomunikiloj ofte aperas priesperanta materialo: prestiĝa sciencista gazeto Mokslo Lietuva, tutlanda gazeto Lietuvos aidas, gravaj novaĵportaloj Alkas.lt kaj Alfa.lt, novaĵretejo de la Litovia Ĵurnalista Asocio. Ofte informas pri Esperanto ankaŭ Litovia Nacia Radio.

La ĉefa publika aranĝo en 2017 sendube estis la ampleksa ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof en Vilno kaj en Kaŭno. Ĝi estis efektivigita kunlabore kun la Pola Instituto en Vilno. Tiu ĉi ekspozicio cirkulos tra ĉiuj Litoviaj urboj. Krome menciindas la 10a tendareto de esperantistoj-ĵurnalistoj en Aukštadvaris (majo 2017), ekspozicio de Esperanto-insignoj en Šiauliai, tradicia printempa esperantista renkontiĝo “Rideto” en Šiauliai, “Boatado” organizata de la Vilna junulara Esperanto-klubo “Juneco“, Esperanto-metiejo en la Uniesko-galerio en Vilno.

Dum la jaro estis bone flegataj internaciaj ligoj de Litoviaj esperantistoj. La Litovia membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis partoprenis la Eŭropan Esperanto-kongreson kaj la Germanan Esperanto-Kongreson kaj tie faris ĉefparoladon en Esperanto pri Ludoviko Zamenhof.
19 litovaj esperantistoj partoprenis la 102an Universalan Kongreson de Esperanto en Seulo. La ensemblo Asorti el Visaginas prezentiĝis en arta programo de la kongreso kaj ankaŭ en kelkaj esperantistaj aranĝoj en Ĉinio kaj aliaj landoj. Granda 64-persona grupo el Litovio partoprenis BET-53 en la latva urbo Liepāja. Marius Dyglys kaj Palmyra Lukoševičienė partoprenis en la 10a Mezorienta Esperanto-Kunveno en Kutaisi (Kartvelio). Povilas Jegorovas partoprenis la Polan Esperanto-Kongreson en Bjalistoko. Daŭras bonega kunlaboro kun esperantistoj el Kaliningrada regiono de Ruslando.
Esperanto estas instruata en la universitatoj de Vilno (Gediminas Degėsys), Šiauliai (Zenonas Sabalys) kaj Kaŭno (Aida Čižikaitė), Gražina Opulskienė daŭre instruas Esperanton en Mažeikiai. Jogailė Čojūtė en majo sukcese partoprenis en la 6a multlingva intergimnazia konkuro en Vilno kaj kun Esperanto okupis honoran lokon.
Eldonado: en 2017 aperis ka libro Zamenhofas istorinėje Lietuvoje“ de Vytautas Šilas, kaj en Marijampolė ĵus estis eldonita la dulingva libro Esperanto žingsniai Marijampolėje / Esperanto-paŝoj en Marijampolė de Danutė Vidrinskienė. LEA kunlaboras kun la Kaliningrada eldonejo Sezonoj en preparado de la enciklopedia libro Nia diligenta kolegaro. Petras Čeliauskas finkompilis grandan litovan-Esperantan vortaron kun ĉ 45 mil vortoj (pli ol 800 paĝoj). Ĝi aperos en 2018.

Ekde 1996 funkcias la retejo de LEA www.esperanto.lt; ekde 2000 ekzistas Yahoo-grupo esperanto-lt@yahoogroups.com (171 aliĝintoj), ekde 2012 funkcias publika grupo de LEA en Facebook (208 aliĝintoj). Tie ĉiutage aperas averaĝe du informoj pri agado de esperantistoj. La Esperanto-klubo Horizonto (Jurbarkas) aperigas samtitolan elektronikan gazeton pri la Esperanto-agado en tiu ĉi urbo.

Gediminas Degėsys partoprenis en ĉi-jara internacia librofoiro en Vilno; li fondis legejon de Esperanto-literaturo en la biblioteko de la Vilna Universitato.

Litovio okupas la duan lokon en la mondo laŭ la nombro de esperantistoj proporcie al la loĝantaro en la lando.

Veronika Konan (Visaginas) kun Esperanto-kanto partoprenis en la televida konkurso “X faktorius” en la komerca televido TV-3 en Vilno.

Dum la jaro okazis multaj renkontiĝoj kun altranguloj en la Litovia parlamento, en la ministerio pri edukado kaj scienco, en la ministerio de kulturo k. a.

Fine de sia parolado Povilas Jegorovas enmanigis gratulfoliojn al 12 ĉi-jaraj jubileuloj.

Marijus Dilba

Parolas Marijus Dilba.

Post la agadraporto de Povilas Jegorovas la diskutadon pri ĝi partoprenis prezidanto de la Vilna junulara Esperanto-klubo Juneco Marijus Dilba, prezidantino de la Esperanto-klubo en Panevėžys Vida Kulikauskienė, Birute Rozenfelde el Latvio, Palmyra Lukoševičienė el Panevėžys, Vilius Šidlauskas el Panevėžys, Audrys Antanaitis el Vilno.

Vytautas Šilas

Prelego de Vytautas Šilas en Zamenhof-Tagoj-2017.

Post la tagmanĝo komenciĝis Zamenhof-Tagoj-2017. Vytautas Šilas faris tre interesan prelegon pri la eminenta kaŭna bankisto, esperantisto, melomano kaj akademiano Paulo Medem, kiu apud Aleksandras Dambrauskas estis la ĉefa figuro de la esperantista agado en la komenca periodo en Kaŭno kaj en Litovio. Ĉiuj partoprenantoj havis la eblecon viziti ekspozicion pri Ludoviko Zamenhof en la historia Urbodomo de Kaŭno. La tago finiĝis per tre gaja koncerto de la muzika grupo Rakija Klezmer Orkestar, kiu ludis litvakan (judan) muzikon.

koncerto

En la koncerto de “Rakija Klezmer Orkestar”

La restintoj por dimanĉo interŝanĝis opiniojn pri la esperantista agado en Litovio kaj najbaraj landoj.

Dum la tuta tempo funkciis riĉa libroservo kaj diversaj giĉetoj. Oni povis aliĝi al la 103a UK en Lisbono (15 aliĝintoj), al BET-54 en Estonio (10 aliĝintoj). Eblis aboni Esperanto-gazetojn, pagi membrokotizojn de UEA kaj de LEA.

Povilas Jegorovas

Fotoj: Gražvydas Jurgelevičius
Pliaj fotoj de Gražvydas Jurgelevičius

Ĝi estas artikolo el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/12/litovio-24

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Kaŭno: Zamenhof-Tagoj kaj kongreso de LEA1

  1. Roy diras:

    Gratulojn pro via impona kaj fruktodona laboro. Ni kopiu viajn brilajn ideojn Tre amike el Francio

Respondi