La Ondo de Esperanto fermis la jaron 2017

Antaŭ unu semajno, la 1an de decembro aperis la decembra numero de La Ondo de Esperanto, per kiu ĉi tiu revuo, eldonata en Kaliningrado (Ruslando), fermis la 2017an jaron. Ĝi estis la unua jaro de La Ondo kiel elektronika gazeto, aperanta nur elektronike laŭ la normoj “pdf” kaj “epub”, kaj dum la tuta jaro La Ondo akurate aperis la unuan tagon de ĉiu monato, escepte de aŭgusto.

Ankaŭ la decembra 72-paĝa numero, same kiel ĉiuj ĉi-jaraj Ondoj, superis la planitan nombron 60 paĝoj. Inter kvardeko da diverstemaj tekstoj la atenton de la legantoj verŝajne altiros prezento de la ĝisnunaj laŭreatoj de “La Esperantisto de la Jaro” sojle de la dudeka atribuo de ĉi tiu honora titolo; artikolo de Xavi Alcalde Per Esperanto por la rifuĝantoj; polemiko pri lingvoj parolataj en la Centra Oficejo de UEA; raporto de Amri Wandel pri la kosmoŝipo “Novaj Horizontoj” jam preterpasinta Plutonon (pria foto ornamas la kovropaĝon); artikolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov pri la legenda esperantisto Teo Jung, kies 125an naskiĝdatrevenon oni festas ĉi-decembre (ne mankas ankaŭ la tradicia listo de la ĉefaj Esperantaj jubileoj, memordatoj kaj festoj por decembro); novelo de Sten Johansson Kara Lutek, tre konvena al la Zamenhofa monato decembro; recenzo de la artikolaro Prilingve en Nitro (Vjaĉeslav Ivanov), prezento de la nova albumo La Granda Aventuro de i.d.c.

Kvankam la decembra eldono fermas la jaron, ni ankoraŭ ne deziras “Feliĉan Novan Jaron 2018”, ĉar ankoraŭ je la Zamenhofa Tago, aperos ĉi-jara literatura suplemento, kaj la januara Ondo pretos la lastan tagon de l’ nuna jaro.

Halina Gorecka (eldonanto)
Aleksander Korĵenkov (redaktoro)

Enhavtabelo de la decembra Ondo

1. Kovropaĝo
2. Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3. En ĉi tiu numero
5. Temo
6. Halina Gorecka. La Esperantisto de la Jaro: Kiu estos la dudeka?

11. Eventoj
12. UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron
12. UEA serĉas novajn estraranojn
14. Jorgos. Esperanto-Pado en vilaĝeto
15. Povilas Jegorovas. Zamenhof-ekspozicio en la koro de Kaŭno
17. Olga Shiliaeva. “Teo kaj Amo” kreskas kaj maturiĝas
19. Ronald Schindler. La plej frua ĉi-jara Zamenhoffesto okazis en Berlino
20. Volodimir Hordijenko. Esperanto sonas en Karpatoj
21. Euleax Elias Gonçalves de Lima Pereira. Gaŭĉa Renkontiĝo
22. Marcionilo Vasconcelos. Ĉu du Esperanto-movadoj, aŭ unu?
23. Aleksandr Lebedev. La tria Lingvotrejnado en Uralo
24. Petro Garami. JER: Sekreta raporto
25. Pri Esperanto en la Ĝenerala Konferenco de Unesko
26. Humphrey Tonkin. Humphrey Tonkin alparolis la tradukan servon de UN
27. Marian Vochin. Akademiaj prezentoj en Rumanio
27. El Popola Ĉinio serĉas redaktoron
28, TEJO dungas subvencipetiston
29. Trezoro Huang Yinbao. Ĉinio: Instrui la anglan kaj Esperanton
30. UEA serĉas redaktantojn por Esperanto.net
31. Koncize (11 informoj)

32. Tribuno
33. Xavi Alcalde. Per Esperanto por la rifuĝantoj
38. La Centra Oficejo ekparolis angle
40. Respondo de la Estraro de TEJO al la artikolo “La Centra Oficejo ekparolis angle”
44. Amri Wandel. Novaj horizontoj trans Plutono
47. Mireille Grosjean. Premio La Torre

48. Arkivo
49. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Teo Jung (1892-1986)
52. Przemysław Wierzbowski. Naskiĝtago de la Bonhumora Zamenhofano
54. Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2017

55. Kulturo
56. Sten Johansson. Kara Lutek: novelo
61. Vjaĉeslav Ivanov. Prilingve el Nitro (Recenzo: Prilingve en Nitro)
62. Ricevitaj gazetoj
63. Flo! La Granda Aventuro: Nova albumo de i.d.c.
64. Marija Belošević. Omaĝe al Lucija Borčić
65. José Antonio del Barrio. Nova eldono de la libro Miguel Hernández, poeto de l’popolo
66. Halina Gorecka. Literatura konkurso Liro-2017

67. Mozaiko
68. Tri enigmoj
68. Amuzaj dialogoj (Tradukis Kukucapa Nemoskovskaja)
69. István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

70. Kiel aboni La Ondon
72. Reklamo

La Ondo de Esperanto (11 numeroj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” + literatura suplemento) estas abonebla por la tuta jaro 2018a kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe niaj perantoj, UEA-konto, kaj per PayPal/bankkartoj. Vidu pli en la retejo de La Ondo.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi