Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2017

decembro1. Antaŭ 50 jaroj forpasis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1967), hungara kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto, aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano Tiel okazis, aŭ Mistero minora (1958), kompilinto de la antologio 33 rakontoj (kun Reto Rossetti, 1964), fondinto de la revuo Norda Prismo (1955), kiun li redaktis ĝis la vivofino.

11. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Manfred Westermayer (1947-), germana kemiisto kaj esperantisto, aktivulo de la verda (ekologia) movado, terminologo, sekretario de Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) kaj redaktoro de ĝia bulteno Aveno, aŭtoro de Internacia kemio-vortaro (1982).

Tago de libro

15. Tago de la Esperanta Libro (antaŭ 158 jaroj naskiĝis Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, iniciatoro de Esperanto).

decembro15. Antaŭ 30 jaroj forpasis Ivo Lapenna (1909-1987), kroata kaj brita juristo kaj esperantisto, unu el la plej elstaraj organizantoj de la Esperanto-movado, kromnomata “konstruinto de la moderna UEA”, ĝenerala sekretario (1955-64) kaj prezidanto (1964-74) de UEA, kunfondinto de ICNEM kaj ties sola prezidanto (1980-87), fondinto de la konceptoj “aktiva neŭtraleco” kaj “humaneca internaciismo”, ĉefaŭtoro de la ampleksa studo Esperanto en perspektivo (1974).

17. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Valdemar Langlet (Lanlé, 1872-1960), sveda diplomato kaj pioniro de Esperanto, ricevinta kun sia edzino Nina la honoran titolon “La justulo de la mondo” pro savado de judoj el la nazia persekutado en Budapeŝto (1944-45), kunfondinto kaj la unua eldonanto (1895-97) de la gazeto Lingvo Internacia, farinta (kun Eric Etzel) la unuan internacian vojaĝon per Esperanto tra Finnlando, Ruslando, Rumanio, Aŭstrio-Hungario kaj Germanio.

teo jung21. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Teo Jung (1892-1986), germana kaj nederlanda presisto, eldonisto kaj esperantisto, fondinto (1920) de la gazeto Esperanto Triumfonta (ekde 1925 Heroldo de Esperanto) kaj ĝia redaktoro ĝis 1962, eldoninto de pli ol cent libroj, aŭtoro de la romano Landoj de l’ Fantazio (1927).

24. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Francisko Valdomiro Lorenz (František Vladimír Lorenc, 1872-1957), ĉeĥa kaj brazila instruisto, filozofo, spiritisto, astrologo, kabalisto, poligloto kaj esperantisto, aŭtoro de pli ol 80 diverslingvaj libroj, i.a. de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj (eldonita en 1890, kiam li estis 17-jara) kaj de la populara lernolibro Esperanto sem mestre (Eo sen instruisto, 1938); la plej grava Esperanto-spiritisto.

25. Antaŭ 75 jaroj forpasis Odo Bujwid (1857-1942), eminenta pola bakteriologo kaj esperantisto, samfakultatano de Zamenhof en la Varsovia Universitato, prezidanto de LKK de la 8a UK (Krakovo, 1912) kaj de la 23a UK (Krakovo, 1931), honora prezidanto de LKK de la 29a UK (Varsovio, 1937), redaktoro (1927-30) kaj kunredaktoro (1931-39) de Pola Esperantisto, prezidanto de ISAE ekde 1926 ĝis la Dua Mondmilito.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/12/decembro-5

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi