Esperanto en kosmo

Novaj Horizontoj

Preterflugo de “Novaj Horizontoj” en proksimaĵo de Plutono laŭ imago de pentristo.

Prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino, prof. Amri Wandel el la Hebrea Universitato en Jerusalemo la 8an de novembro aperigis en la Yahoo-grupo ”Komitato de UEA” jenan informon:

Lastatempe NASA lanĉis publikan kampanjon por nomi foran glacian astron, kiu troviĝas preter la orbito de Plutono kaj estas la venonta celo de la misio “New Horizons”. Ĝia nuna, ne tro alloga nomo estas MU69. NASA invitas proponojn por pli interesa nomo por tiu astro. Mi proponis Esperanto kaj Zamenhof. Se la nomkomisiono inkludos ilin en la oficiala listo de voĉdoneblaj alternativoj, la Esperanto-komunumo povos voĉdoni, por ke ili venku aŭ almenaŭ atingu altan lokon; la plej sukcesaj kandidatoj estas jam nun videblaj en la retpaĝo http://www.frontierworlds.org/home.

Por ke la nomkomisiono pli atentu tiun ĉi proponon, estus utile se kelkaj renomaj personoj, aparte kun akademia fono, aliĝu al ĝi. Ĉiu povas fari proponon en la ĉi supra retpaĝo. Estas bezonate skribi motivigon.

<…>

Amri Wandel

Fonto: https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/10950

Ĉi tiu bonega propono eble ne estos akceptita, ĉar jam ekzistas asteroidoj kun la nomoj Esperanto kaj Zamenhof, malkovritaj de la finna astronomo kaj esperantisto Yrjö Väisälä en la 1930aj jaroj.

Foto: NASA/Johns Hopkins University Applied Physics Laboratory/Southwest Research Institute (http://photojournal.jpl.nasa.gov/jpeg/PIA19703.jpg) [Public domain], Wikimedia Commons

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Esperanto en kosmo

  1. Bernard Kung diras:

    Eble ni povus proponi pli taŭgajn/ pli laŭ celajn nomojn, kiel (nur ekzemple) “Fremdulo” aŭ “Ermito” ?

  2. DIETER ROOKE diras:

    Ni nomu la nian teron ” Zamenhof “, cxar ghi ne havas nomon.

Respondi