Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko

unesko

La 6an de novembro 2017, reprezentanto de UEA faris triminutan paroladon antaŭ dumilo da diplomatoj, aktivuloj kaj oficistoj el la tuta mondo, en la plena sesio de la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazanta ĉe la sidejo de Unesko en Parizo. Nur dudeko da internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NRO-oj) ricevis tian lokon en la tagordo.

La voĉo kaj la vizaĝo de UEA estis tiuj de Rakoen Maertens, juna aktivulo el Belgio kaj komisiito de TEJO pri agado ĉe Unesko, kiu jam akiris spertojn pri eksteraj rilatoj en pluraj internaciaj aranĝoj inkluzive, de NRO-Forumo de Unesko okazinta pasintmaje en Riado, Sauda Arabio. Subtenanta lin estis teamo konsistanta el Renée Triolle, François Lo
Jacomo, Barbara Despiney, Didier Loison kaj Gilles Tabard.

Dum sia interveno, Maertens emfazis la kernan gravecon de komunikado en la laboro de Unesko. Laŭ li, interkompreniĝo, trovo de komunaj interesoj, partneriĝo kaj kunlaboro ja estas la bazo de la agado. Tamen, en internaciaj medioj, “komunikado ne ĉiam estas, kia ĝi ŝajnas esti. Estas baroj”, Inter tiuj baroj li substrekis “malegalecon en memesprimado,
ĉar difinita lingvo povas esti ne agnoskata, dum aliaj jes. Uzi specifan lingvon, apartenantan al specifa kulturo, kreas malegalecon en la komunikado”.

Emfazante ĝian longan kunlaboron kun Unesko, Maertens elstarigis la aktivan engaĝiĝon de UEA por “profunda komunikado, lingva kaj kultura egaleco, lingva diverseco kaj interkultura interŝanĝo.” Li kaptis la okazon ankaŭ por mencii la 100-an datrevenon de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, solenatan sub aŭspicio de Unesko, kaj la lastatempan aperigon de la Unesko-Kuriero en Esperanto, kies ekzempleron li montris dum la parolado.

La parolado finiĝis per inspiraj vortoj kaj bondeziroj por “profunda, signifoplena kaj konstruema dialogo, en malferma interkompreniĝemo”. Maertens krome invitis la ĉeestantojn al solena aranĝo ene de la Unesko-konstruaĵo la 11an de decembro, organizata de la Unesko-teamo de UEA kunlabore kun la pola Unesko-delegacio, por oficiale fermi la
Zamenhof-Jaron.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №716.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko

  1. Paul Desailly diras:

    Gratulojn kaj dankojn.
    Kiel abonanto de La Ondo kaj aktivuloj en diversaj E-rondoj mi ne scias kiel mi maltrafis tiujn informojn. Mi estis dormanta ie sur Marso.
    Tre, tre bona laboro
    Amike
    Paulo

  2. dennis keefe diras:

    Tre valora kaj bone farata parolado de Rakoen Maertens. Li klare prezentis la temon komunikadon kaj Esperanton, kaj krome, li sukcesis montri la novan, kaj tre gravan Esperanto-version de la organo de UNESKO: La Kuriero de UNESKO. Estus bone se la foto de li estu ĝuste tiu de la momento kiam li montras La Kurrieron al chiuj cheestantoj. Tio estas novaĵo, klare prezentita novaĵo, ne nur por Esperantistoj ene de Esperantujo, sed por ĉiuj kiuj interesiĝas pri la agado de UNESKO.

    Kaj ĝuste en tio kuŝas unu el la malfortaĵoj de la Universala Esperanto-Asocio. UEA havas Gazetaran Servon, sed ĝi plejparte informas ene de la Esperanto-Movadoj, speciale en UEA-rondoj. Prefere, ke tiu nuna gazetara servo nomiĝu Internaj Komunikaĵoj.

    UEA bezonas EKSTERAN gazetaran servon, kiel ĉiuj organizoj kiuj volas komuniki kun eksteraj, valoraj celgrupoj. La unua ekstera informaĵo de iu nova Gazetara Servo povus esti pri la lanĉo de la Kuriero de UNESKO en Esperanto; la dua, kun foto de Rakoen montranta la Kurieron, pri lia parolado ĉe UNESKO. Mi pensas, ke laŭ merkatika kaj publikrilata vidpunktoj, tia nova Gazetara Servo estas strategia prioritato.

Respondi