Alvoko por kandidatiĝo por administra posteno en la Centra Oficejo de UEA

ueaUniversala Esperanto-Asocio serĉas novan oficiston, kiu helpos organizi la Universalajn Kongresojn. La laborloko estas en Roterdamo, Nederlando, la kontrakto validos ĝis la 30a de septembro 2018.

Respondecoj:

  1. administrado de aliĝoj kaj mendoj de servoj kongresrilataj, korespondado kun la interesatoj partopreni la UK-on kaj solvado de iliaj problemoj, laŭ la gvidlinioj de la Kongresa Fako kaj konsultiĝo kun la Konstanta Kongresa Sekretario.
  2. preteco vojaĝi al la UK-oj kaj labori dum la kongreso laŭ la bezono, dum malsimilaj horoj ol en la oficejo.
  3. dissendo de materialoj al la kongresanoj, antaŭ kaj post la UK.
  4. helpo en la ĝenerala administrado en la Centra Oficejo kaj rilatado kun membroj.
  5. helpo en la prizorgo de la sociaj retejoj de UEA.
  6. aliaj laboroj laŭbezone (fizikaj laboroj kiel ekz. skatolportado, laboroj pri la domo).

Kvalifikoj kaj personaj kvalitoj:

  1. flua rego de Esperanto (je C1-nivelo laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro)
  2. almenaŭ skriba rego de la angla; rego de aliaj lingvoj estas tre dezirinda
  3. bona kapablo labori sub streĉo kaj problemsolvi ĉu sole, ĉu grupe
  4. preti labori kromhorojn, por la sukceso de la UK
  5. bona rilatado kun membroj, klientoj
  6. komforta uzo de komputilo kaj komputilaj programoj
  7. tajprapideco estu pli alta ol po 40 vortoj minute

Limdato por kandidatiĝi estas la 30a de novembro 2017.

Bonvolu sendi viajn unupaĝajn vivresumon kaj motivleteron al la retadreso: direktoro@co.uea.org. Kaze de demandoj pri la posteno, bonvolu skribi al la sama adreso: direktoro@co.uea.org. Ĉiuj senditaj kandidatiĝoj estos konfidence traktitaj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №714.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi