TEJO dungas subvencipetiston

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos kvarontempe subvencipetiston, kiu laboru dum la jaro 2018. La kontrakto estos komence por 6 monatoj. Surbaze de la plenumota laboro kaj de la necesoj de TEJO estos konsiderata la ebleco je pludungado.

Elektoto ricevos monatan malnetan salajron de 391.35€ por kvarontempa laboro (10 horoj semajne). Oficisto laboru hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Nia subvencipetisto zorgos pri almenaŭ unu el la sekvaj kampoj:

  • Esplorado de subvencifontoj kaj subvencikadroj;
  • Verkado de subvencipetoj kaj raportoj;
  • Organizado de donackampanjoj en kaj ekster la Esperanto-movado;

Dezirataj ecoj:

Nepras sperto en almenaŭ unu kampo el la sekvaj, en almenaŭ unu regiono de la mondo:

  • Kono kaj sukcesa sperto pri monakirado el privataj fondaĵoj
  • Kono kaj sukcesa sperto pri monakirado el publikaj fondaĵoj
  • Sukcesa sperto en organizado de monakiraj kampanjoj

Substrekindas ke TEJO estas tutmonda asocio registrita en Nederlando (EU), kun naciaj branĉoj kaj agado en ĉiuj kontinentoj.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon kun vivresumo kaj motiviĝletero (rekomendletero estas ankaŭ bonvena) al kandidatigxu@tejo.org kun titolo “Subvencipetisto 2018: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin, bonvolu resendi vian mesaĝon al info@tejo.org.
La kandidatiĝoj ricevitaj estos reviziitaj laŭ la alveno ĝis la trovo de taŭga kandidato. Kandidatiĝoj kiuj atingas nin ĝis la 8-a de decembro ricevos plenan konsideron.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi laborpermeson en subvenciebla lando* (tio signifas ke la kandidatoj devas nepre loĝi en unu el tiuj landoj dum la laborado). Se vi loĝas en alia lando sed senvize rajtas translokiĝi al unu el tiuj landoj, vi mem devas zorgi pri restado;
  • Havi scipovon de la angla aŭ franca kun almenaŭ B2-nivelo (surbaze de via memtakso);
  • Esti entuziasma pri Esperanto kaj preti lerni ĝin laŭbezone;
  • Kapabli lerte uzi komputilon por plenumi la koncernajn taskojn;
  • Kapabli labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
  • Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
  • Esti kapabla kunlabori kaj komuniki en internacia teamo en malsimilaj horzonoj;
  • Esti preta je bona kunlaboro kun la Estraro kaj la stabo de TEJO.

* Subvencieblaj landoj estas tiuj de Eŭropa Unio, plus Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Makedonio kaj Turkio

TEJO serĉas ankaŭ programiston kaj projektmastrumiston en Germanio.

Fonto: http://tejo.org/ni-dungas-subvencipetiston-por-2018/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi