Interesa kaj leginda kolekto

Interlingvo inter lingvojInterlingvo inter lingvoj. Prilingvaj eseoj / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin; Postparolo de Carlo Minnaja. Rotterdam: UEA, 2015. 272 p.

Multaj esperantistoj interesiĝas pri lingvaj aferoj, speciale pri la analizo de esperanto bonaj studoj estas necesaj. La Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1976 spronas ankaŭ tiun agadon en sia branĉo “Eseo” (memore al Luigi Minnaja). La eldono de premiitaj verkoj estas bonvena. La unua volumo en la 16 premiitaj eseoj, eldonitaj en 2015, prezentas interesan kolekton de diversaj aliroj al la lingva fenomeno esperanto. Jam parte eldonitaj, sed kiel tuto kun la enkonduko de Humphrey Tonkin (kun klarigo kio estas eseo), mallonga postparolo de Carlo Minnaja kaj informoj pri la aŭtoroj, ĝi certe estas valora libro. Kelkaj redaktoraj notoj aktualigas la artikolojn.

La titolo sugestas pli vastan gamon de interlingvoj – kiu entenas la problemon de interlingva komunikado per diversaj lingvoj (kvar artikoloj) kaj fokusiĝas pri esperanto (12 artikoloj). Bernard Golden, kiu en sia tempo tre fekunde kaj erudicie traktis multaj lingvajn demandojn, ĉeestas per du artikoloj. En la unua (1979) li komparas la sŭahilan lingvon kaj esperanton en ilia internacia rolo, analizante la faktorojn de sukceso; en la dua (1988) li komparas la piĝinojn kaj kreolajn lingvojn kun planlingvoj (tiun temon pli detale traktos Liu Haitao en 2001). Jan Werner analizas la konfuzajn faktorojn en lingva komunikado (2011). La multflanka Christian Rivière, kiu figuras en la volumo kun kvar premiitaj eseoj, malkaŝas sian ligitecon al informadiko en la eseo pri mezurado de inform-kvanto (2002).

En aliaj siaj artikoloj Rivière koncentriĝas al esperantologiaj, ĉefe morfologiaj, temoj. Li provas sistemigi la diskutatan kampon de vortfarado en esperanto en Vortfarado kaj radikfarado (2002), konservante la gramatikan karakteron de radikoj. Li faras paŝon en la direkto pli bone kompreni la problemon, sed ne solvas la multjaran akran diskuton inter esperantistoj. Li analizas la kuntekstan redundancon en esperanto (2006) en diversaj niveloj, kio estas bezonata por kompreni mesaĝojn, montras erarojn por alveni al baza demando, ĉu la komunaj referencoj sociaj, kulturaj, politikaj, filozofiaj aŭ historiaj sufiĉas inter esperantistoj por interkompreniĝi? En sia kvara artikolo (2003) Rivière pliproksimigas la pluralon kun multaj ekzemploj.

Ni scias, ke esperanto surface estas eŭropa lingvo pro sia devenmaniero, sed profunde ĝi havas pli universalajn trajtojn. Xu Daorong, la sola (!) azia premiito, trovas similecon inter esperanto kaj la ĉina (1979). Per ekzemploj li montras kiel la ĉina radiko en diversaj kuntekstoj interpreteblas kiel verbo, substantivo, adjektivo aŭ adverbo, paraleligante ilin per esperantaj vortoj, kie la sama radiko per ŝanĝo de klara finaĵo atingas la samon. Ankaŭ la logikeco de numeraloj similas en la du lingvoj.

La leksika evoluo, la apero de neologismoj / novismoj kaptis la verkemon eĉ de du aŭtoroj en la sama jaro 2012. Aleksandro Melnikov serĉas respondon, ĉu forpeli, ĉu preferi ilin, ĉu “Pironi”, ĉu “Nevesi”. En facile alirebla kaj amuza stilo li detale analizas la demandon el lingvistika, kultura kaj sociologia vidpunktoj kun trafaj ekzemploj de esperanta kulturo, kaj sistemigas la novismojn. Ankaŭ Sten Johanson hezitas inter evoluo aŭ patologio. Li atentigas pri la granda potencialo de esperanto konstrui novajn vortojn kaj la neevitebleco de jam ekzistantaj kritikeblaj vortoj (vane eblus anstataŭ hipopotamo “akva ĉevalo” laŭ la hungara modelo), pri pseŭdomorfemoj kiel -logo. Li referencas al la skolo bonlingvismo kaj la terminologia uzo kaj fine konkludas, ke la “lingvo esence estas interkonsento inter la homoj, kiuj uzas ĝin”.

Zsuzsanna Csiszár prezentas la lingvaĵon de porinfana literaturo (1994), kiu estas interesa kaj servas edukiĝon de infanoj en komprenebla lingvaĵo. Gonçalo Neves ne povis nei sian literaturan vejnon, serĉante la klarigon por verbaj strukturoj en formo de konversacio inter esperantistoj (1999). Li sugestas, ke ĉe transitivaj verboj temas pri energiotransigo al la objekto, sed la ekzemploj ne konvinkas. Cetere tio direblus ankaŭ pri aliaj verbaj rekcioj (= fiksaj komplementoj).

La dua artikolo de Sten Johanson (2005) proponas uzi la interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj kaj per ekzemploj montras la praktikan utilon. La esperanta Tekstaro ne estas sufiĉe granda kaj moderna por prezenti la nuntempan lingvouzon – kiel li prave rimarkigas. La tekstaraj analizoj estas gravaj, ja la esperantistaro estas lingvokomunumo de dua lingvo kun malpli stabila kaj fidinda lingvouzo.

Geraldo Mattos skribas pri la rilato de lingvo kaj dialekto (2009), konsiderante, ke la fremdaj influoj povas disdialektigi esperanton. Malpli oftan temon, la ortografion, traktas Marie Bartovská (1980) koncerne la komon, kaj Nikola Rašić science prezentas digrafion, specialan kazon de rilato inter lingvo kaj skribo (2000).

La sinsekvo de la artikoloj estas iom enigma, nek alfabeta, nek laŭtempa, nek laŭtema, sed certe ili konsistigas kune interesan kaj legindan kolekton.

Ilona Koutny

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/11/recenzo-80

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.