Ĉu pli gravas la dua aŭ la unua kongresa parolado de Zamenhof? Pri Itala Esperanto-Federacio kaj la homaj rajtoj

Italujo

Ĉiuj en la Esperanto-komunumo scias, ke en Bulonjo-ĉe-Maro renkontiĝis “ne angloj kun francoj … sed homoj kun homoj” kaj ankaŭ ke tra la kongresa salono flugis misteraj fantomoj, kiujn ne eblis vidi per la okuloj sed nur per la koroj. Alivorte la parolado de Zamenhof en la unua Universala Kongreso de Esperanto estas tre konata. Multe malpli konata estas lia parolado en la dua kongreso en Ĝenevo la postan jaron. Sed mi kredas, ke ĝi devus esti pli studata. Tie Zamenhof parolis pri tiuj “abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj”. Vere malmulto ŝanĝiĝis en la politika vivo en la lasta jarcento, kaj se oni atentas pri Zamenhof, oni scias je kiu flanko oni staras ankaŭ nun.

Tie li ankaŭ diris: «Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne … forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!”» Kaj tio estis la enkonduko al la klarigo pri tio, kio estas la interna ideo.

En la nuna tempo okazas, ke la celoj de praktika utileco ŝajnas superregi en nia movado, kaj neniu plu kuraĝas paroli pri la idealoj, kiuj igas nin agi. Eĉ la idearo de la junularo estas avangarda, kiel ĉiam, sed nur en la direkto “Esperanto estas la plej bona ilo por bierumi kune en trinkejo.” Ĉu hazarde, ke nur en Italujo mi aŭdis kontraŭstaron je tio, kaj akuzon al la gejunuloj pri perdo de la direkto, kiam ili insistas pri biero kaj ne pri la idealoj de Zamenhof kaj homaj rajtoj?

Se al tio aldoniĝas, ke Italujo estas stranga lando, vi scios, kial la Itala Esperanto-Federacio ricevis premion pri homaj rajtoj. Italujo estas stranga lando. Neniu kredas je io aŭ alivorte ĉiuj kredas je “dubismo”, kiu de la tempoj de la falo de la Roma Imperio instruis: “Neniam vere kredu je tiuj, kiuj parolas bele en la literatura lingvo”. Pro tio oni ne kredas je la mesaĝoj de la papo, de la usona imperio, de Putin aŭ de estroj de la Eŭropa Unio. Eĉ la plej konvinkitaj kredantoj havas dubon en sia kapo.

Pro tio la agado de Itala Esperanto-Federacio restas ne influita de la novaj modoj kaj restas ankrita je la tradiciaj esperantistaj valoroj. Ĉi tiuj valoroj instruas, ke Esperanto estas io por plibonigi la mondon kaj certigi la rajtojn, almenaŭ la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj homoj. Ne hazarde en tiu dua parolado citita Zamenhof parolis pri tiuj, kiuj batalas por “la rajto de homo”, duonan jarcenton pri frue ol Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉi tiuj ideoj en la itala Esperantujo elŝprucas el ĉiuj publikaĵoj, kunvenoj, sciencaj kunvenoj, renkontiĝoj de lokaj grupoj, ktp. Ili tiom elŝprucas, ke ankaŭ neesperantistoj en la fino rimarkis ilin. Tiel okazis, kiel en la fabeloj, ke en iu bela tago oni decidis doni al Itala Esperanto-Federacio premion pri homaj rajtoj. La preciza nomo de la premio estas “Premio Italujo Homaj Rajtoj”. Ĝin starigis la itala sekcio de Amnestio Internacia kunlabore kun la asocio “Internacia Libera Gazetaro – FLIP”, dediĉita al la memoro de la eksa vicprezidanto de FLIP, Antonio Russo. La premio ne havas monan flankon, kaj ĝi ĉefe konsistas el diplomo kaj pentraĵo, kiun ricevis dum ceremonio en Romo la prezidantino de Itala Esperanto-Federacio, Michela Lipari.

La motivoj de la premio aludas al la statutaj celoj de Itala Esperanto-Federacio, kiu, inspirite de la idealoj de Esperanto, aranĝas solidarecajn iniciatojn, kiuj celas promocii pli profundan kulturan integriĝon inter homoj kaj popoloj kun malsamaj lingvoj. Krome la motiviga teksto aludas je la partopreno al la kampanjoj de UEA por subteni viktimojn de naturaj aŭ militaj katastrofoj en la mondo, kaj al partopreno en la kampanjo “Oriento-Okcidento” de Unesko.

Apartan laŭdan mencion ricevis la nuna prezidantino de IEF, Michela Lipari. La ceremonio okazis en Romo la 15an de oktobro 2017.

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/11/italio-4

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.