Scratch – programista platformo (ne nur) por infanoj

E@I

Ĉu programado povas esti amuza kaj alloga eĉ por infanoj? Fakte jes! Krome, eblas lerni ĝin eĉ en Esperanto!

Pluraj talentitaj homoj de la fama Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) demandis sin: “Kiel per amuza kaj luda formo instrui al infanoj (kaj ne nepre nur al ili, samo funkcios al plenkreskuloj) programadon?“ Sekve ekestis la projekto “Scratch”, kiu volas plenumi ĝuste tion – ludeme instrui al homoj bazojn de programado, faciligi la procezon kaj veki kreemon ĉe la uzantoj. La reta platformo nuntempe funkcias jam en pli ol 80 lingvoj, inkluzive Esperanton! (En ĝi ne estas tradukita ĉio – ĉar temas pri tre multaj tekstoj, sed ekzistas la bazo por uzi la retejon plene en Esperanto).

La retejon do eblas elkore rekomendi al ĉiuj, kiuj emas lerni programi, ĉefe al infanoj, sed ankaŭ al kreemaj homoj, kiuj ne nepre volas lerni programadon, sed pere de ĉi-retejo (sistemo) emas utiligi sian kreeman potencialon – en la programo eblas krei vere diversajn kaj diversspecajn aferojn – poŝtkartojn, komputilajn ludojn, videetojn, animaĵojn, kvizojn, kursojn ktp. (Troveblas jam pluraj Esperanto-kursoj en la retejo.) La uzeblo varias ĉefe laŭ viaj kapabloj kaj bezonoj.

Certe indus ankaŭ helpi fintraduki la retejon al Esperanto, temas pri ege utila projekto por nia movado. La retejo de Scratch estas: https://scratch.mit.edu; elekti/ŝanĝi lingvon oni povas sube en la retejo.

Ankaŭ tiun ĉi retejon prezentis E@I la 20an de oktobro al lernantoj en Partizánske (sidejo de E@I en Slovakio) okaze de la tuteŭropa aktivado “Meet and Code” (Ni renkontiĝu por programi), kiu okazas dum la “Eŭropa semajno de programado”. Ĉi tiu iniciato celas pretigi infanojn kaj gejunulojn por la bezonoj de cifereca mondo de la estonteco, subtenante ĉiajn formojn de programado.

E@I pretigis du programerojn. La slovaka esperantisto kaj profesia programisto Viliam Búr prezentis al lernantoj kaj studentoj en Partizánske sian profesion. Unue en gimnazio li parolis pri la nuna stato en la programista profesio, pri la programlingvoj, pri laboro, avantaĝoj kaj malavantaĝoj de tiu ĉi nuntempe ege bezonata profesio. Poste li kune kun Peter Baláž prezentis “Scratch”-on al infanoj de bazlernejo en la urbo. Dum du horoj ili vere kaptiĝis kaj kapablis fari bazajn komputilajn ludojn. Temas pri ege potenca ilo, certe uzinda ankaŭ en la Esperanto-movado!

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №11.
Rete: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2017/11/ei-7

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Scratch – programista platformo (ne nur) por infanoj1

Respondi