Aktuala problemo – sekstekstado kaj reta pornografio

E@I

La eŭropaj gepatroj konfesas, ke iliaj infanoj kontaktiĝas kun reta pornografio kaj sekstekstado. Sekureco en la interreto estas temo, kiun devas la gepatroj serioze ekpritrakti. La projekto IPUS, al kiu kontribuis ankaŭ la organizo Edukado@Interreto, koncentriĝas pri helpo al la gepatroj pri protektado de sana evoluo de la infanoj.

La adoleskanteco estas hodiaŭ firme ligita kun informteknologioj kaj interreto. Preskaŭ ĉiu infano nun posedas saĝtelefonon aŭ platkomputilon, ofte kun pagita retkonekto rekte en la aparato. Aliaj povas iam ajn konektiĝi al la interreto per sendrata reto. Ĉu la gepatroj bone kontrolas, kiel iliaj infanoj kondutas en la interreto? Ni rigardu pli detale al la retaj pornografio kaj sekstekstado.

En februaro 2016 okazis enketo orientita al gepatroj. Ĝia celo estis ekscii, kiel eblas helpi al ili eviti riskojn rilatajn al tio, kiel iliaj infanoj ĝis 17 jaroj uzas la interreton. La enketon partoprenis 912 gepatroj el sep EU-landoj: Slovakio, Germanio, Bulgario, Slovenio, Rumanio, Aŭstrio kaj Belgio.

Sub sekstekstado oni komprenas reciprokan sendadon de intimaj fotoj aŭ videoj per la interreto. El la enketo rezultas ke ĝis 70% de la gepatroj konscias aŭ suspektas siajn 11-17-jarajn infanojn pri tio, ke ili spertas pri interreta pornografio. 30% de la gepatroj timas, ke ilia infano renkontiĝis kun sekstekstado. Tiuj ĉi alarmaj statistikoj spegulas la staton de nia socio kaj la bezonon klerigi gepatrojn en la kampo de novaj amaskomunikiloj.

Kun permeso de la aŭtoroj la projekta teamo tradukis al siaj lingvoj unu el la videoj de la retejo Handysektor.de. La video „Kio estas seks-tekstado?“ klarigas per la historio de Tom kaj Liza la postsekvojn de senpripensa sendado de intimaj fotoj al amikoj. La video estis tradukita (kaj dublita) ankaŭ al Esperanto.

Estas ŝoke, ke la gepatroj kutime ne uzas taŭgajn programojn por protektado de infanoj, kvankam ili konfesas, ke ilia infano eble kontaktiĝas kun maltaŭga enhavo en la interreto. Nur triono de la respondintoj uzas protektan filtrilon, kaj nur malmultaj aĉetis plenan version de la programo. Por multaj gepatroj pornografio kaj sekstekstado estas temo, kiun oni evitas en interparolo kun infanoj. Sekve, pro manko de informoj kaj pro scivolemo la infanoj serĉas respondojn en la virtuala mondo. Tamen ĝuste la gepatroj estu la fonto, el kiu la infano ricevadu la rilantajn informojn, nemisformitajn per la interreto.

En somero 2017 la teamo de la projekto IPUS lanĉis retejon respondantan al la demandoj de la gepatroj: http://ipus4family.eu/de. Surbaze de la enketaj rezultoj estis kreita enhavo, kiu helpas al la gepatroj babili kun siaj infanoj pri tiu ĉi daŭre tabua temo:

Interparolo kun knaboj: Kio allogas knabojn al reta pornografio? Ĉu ili prisilentas ĝian spektadon, aŭ ĉu ili malfermite konfesas tion? Per kio ili pardonas tion?

Interparolo kun knabinoj: Ĉu ankaŭ knabinoj kutimas sekrete spekti la pornografion? Se jes, kio estas ilia motivo? Kiun sintenon ili havas, kaj kie estas iliaj limoj?

Por la gepatroj: Kiel mi interparolu kun la infanoj pri la temo de pornografio? Kiel oni pritraktis la temon iam en mia familio? Ĉu tio influis mian hodiaŭan sintenon?

Sekureco: Kie troveblas senpaga programo por gepatra kontrolado? Ĉu pornografio estas laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa en mia lando? Ĉu oni povas leĝe puni min pro tio, ke mia 14-jara infano sendas per la reto siajn senvestajn fotojn? Kial mi estu atentema ĉe alŝutado de fotoj de niaj ferioj?

Ni filozofu kune: Kiel mi interparolu kun la infanoj pri tiom tabua temo? Kiel mi fakte komencu la interparolon? Kaj kial tio estas necesa?

La lasta parto enhavas ankaŭ kolekton de realaj rakontoj el diversaj landoj de Eŭropo. Temas pri historioj de infanoj kaj adoleskantoj, kiuj suferis pro troa konfidemo aŭ subtakso de reta sekureco. Ni kredas ke ili pensigas la infanojn pri tio, kun kiu ili amikiĝas en la reto kaj al kiu ili sekvafoje sendos siajn fotojn.

Ligilo al la projekta retpaĝo: http://ipus4family.eu/

Dublita filmeto pri la temo sekstekstado: https://youtu.be/HOVULIQE1mM

Ni serĉas volontulojn, kiuj ŝatus helpi al ni traduki la retejon al Esperanto; ĝi estas nia sola eduka paĝo, kiu ankoraŭ ne havas Esperanto-tradukon. La elirlingvo estas la germana, tamen eblas traduki helpe de aliaj, jam ekzistantaj lingvoversioj: la bulgara, angla, nederlanda, rumana, slovaka kaj slovena. Se vi emas kontribui al pliriĉigo de la Esperanto-materialo eduka, skribu al: petro@ikso.net

La teamo de E@I

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/11/ei-6

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi