Jubileo de Ernest Drezen (1892-1937)

DrezenAntaŭ 125 jaroj, la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892, en Libava (tiam en Kurlanda gubernio de Ruslando, nun Liepāja en Latvio) naskiĝis Ernest Drezen (Ernests Vilhelms Drēziņš, 1892-1937), latva sovetunia terminologo, ŝtatoficisto, interlingvisto kaj esperantisto. De 1921 ĝis 1936 li gvidis la Esperanto-movadon en Sovetunio, kontraŭstaris sennaciismon de Lanti en SAT. Inter liaj verkoj elstaras Historio de la Mondolingvo (Esperanto-versio, 1931) kaj Analiza historio de Esperanto-movado (1931).

Okaze de la hodiaŭa jubileo de la plej konata Sovetunia esperantisto ni proponas (re)legi la artikolon de Aleksander Korĵenkov “Drezen, la ruĝa-verda car’”, kiu aperis antaŭ du jaroj en La Ondo de Esperanto kadre de la kleriga rubriko “Nia trezoro”.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi