Antaŭ 80 jaroj, la 1an de novembro 1937 en Varsovio naskiĝis Roman Dobrzyński, televida ĵurnalisto kaj esperantisto, la plej konata aŭtoro de dokumentaj filmoj en/pri Esperanto. Ni gratulas nian eminentan samideanon okaze de la 80-jariĝo kaj deziras al li sanon kaj pliajn kreajn sukcesojn!
La romano pri Romano
de Roman Dobrzyński
La redaktoro de La Ondo elpensis la supran titolon, sed rekompence postulis, ke mi kroĉu al ĝi mian esperantistan biografion, pli ampleksan ol li kun sia edzino Halina prezentis en la baldaŭ aperonta leksikono Nia Diligenta Kolegaro. En tiu ĉi maŭzolea verko mi estis fiksita, laŭalfabete, sub la litero “D”. Legante la provpresaĵon de la “D-ĉapitro”, mi konstatis, ke ĝi estas tombejo de “D-uloj”, inter kiuj mi vagas kiel sola vivanta fantomo. Ĉu pro tio mi trafis al la libro Nia diligenta kolegaro?
Kial mi iĝis esperantisto? Tiun ĉi oftan demandon mi lernis diversmaniere respondi. La plej celtrafa ŝajnas la teorio de prof. Humphrey Tonkin: “Esperantisto oni naskiĝas”. Multaj homoj ne scias, ke ili naskiĝis esperantistoj. Por malkovri la esperantistecon en si mem oni devas trafi fekundan grundon, alivorte – ĝustan propagandon. Tiel okazis kun mi.
En la malnova kvartalo de Varsovio, ĵus postmilite rekonstruata, mi ekvidis sur la muro sageton kun la belsona vorto “Esperanto”. Kiel sperta skolto mi senhezite sekvis tiun ĉi sagon, kaj eniris kelan ejon, en kiu sidis tri maljunuloj: Tadeusz Pleskaczyński, Stanisław Rudnicki, Bronisław Tuszkiewicz. Ili pensis, ke mi perdiĝis en la ruinigita urbo kaj bezonas helpon, sed mi kuraĝe demandis: “Kio estas Esperanto?” La maljunuloj tiel fervore klarigis, konvinkis, varbis, ke mi atentis momenton por fuĝi. Sed tio evidentiĝis ebla, nur postkiam ili ricevis mian adreson. La manskribita letero kun informo pri la dato kaj kosto de la kurso de Esperanto venis post kelkaj monatoj. Mi demandis la patron, ĉu valoras lerni la strangan lingvon. Li respondis: “Kara filo, lernu. Ĉiu scio povas montriĝi utila en la vivo”.
Roman Dobrzyński en Verda Simio
Estis tiam la jaro 1955. Tri jardekojn poste mi vizitis la unuan fojon la esperantistan edukejon en Brazilo “Bona Espero”. En ĝia riĉa biblioteko mi trovis interesan libron de Ramatis. La misio de Esperanto (pere de la psikografo Hercilio Maes) (Limeira: Editora do Conhesimiento, 2000), diktita transmonde en la portugala lingvo kaj esperantigita de Giuseppe Grattapaglia. En ĉi tiu libro oni skribis, ke multaj spiritoj, inkluzive de Zamenhof mem, estis en la ĉielo antaŭ sia enkarniĝo preparataj por Esperanto kaj ĝia interna ideo. Tiu ĉi revelacio komprenigis al mi du kialojn de mia naskiĝo: la jaro 1937 kaj la loko – Varsovio. Ĝuste tiam kaj tie okazis la 29a Universala Kongreso de Esperanto, dum kiu oni celebris la Oran Jubileon de la Zamenhofa lingvo. Mia naskiĝo ne povis esti blinda hazardo, sed celvida projekto. Ja en 1959 gastis en Varsovio la 44a Universala Kongreso de Esperanto okaze de la 100a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. Mi partoprenis ĝin kiel aktivulo de Pola Esperanto-Junularo, sed ankaŭ kontribuis ĝian artan programon kun la kabaredo Verda Simio. (Aparte furoris skeĉo pri la unua en la mondo Esperanta necesejo.) Kiel helpanto mi ne konsciis, ke la transmondaj fortoj preparas min por alia jubilea aranĝo.
50 jarojn post mia naskiĝo okazis en Varsovio la 72a Universala Kongreso de Esperanto omaĝe al la 100a naskiĝjaro de la lingvo internacia mem. Tiam mi estis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kaj laŭ interna imperativo, mi devis kunorganizi la jubileon. Alia kunorganizanto, pli grava ol mi, estis, la jam menciita prof. Humphrey Tonkin, prezidanto de UEA. Kvankam malsame gravaj, ni same suferis la plej tumultan kongreson en la historio de la Esperanto-movado. Partoprenis ĝin preskaŭ ses mil esperantistoj. Tiom granda homamaso kaŭzis monton da problemoj. Dum ni, ĉu kune ĉu aparte, kurante de unu kunveno al alia tra la vastega spaco de la kongresejo, senĉese aŭdis dramajn alvokojn: “Sinjoro prezidanto, sinjoro prezidanto!” Ĉiam ripetiĝis plendoj pri problemoj malfacile aŭ tute nesolveblaj. Jen denova (centa?) alvoko: “Sinjoro prezidanto!” Mi haltas senespere antaŭ maljuna kongresanino: “Sinjoro prezidanto! Helpu min trovi necesejon”. Tiun ĉi prezidantan taskon mi sukcese plenumis.
Alian fojon mi helpis d-ron Ludoviko Zaleski-Zamenhof trapenetri la densan samideanaron. Ĉiuj volis foti sin kun la nepo de la Majstro. Foje sinjorino, ornamita per verdaj steloj, blokis la trapason kaj demandis: “Sinjoro, ĉu vi estas la Nepo de Zamenhof?” Li, jam laca pro daŭra fotado, kategorie neis sian nepecon. Sed ŝi ne cedis. “Ĉu ne estis vi, kiu dum la inaŭguro sidis sur la podio kiel la Nepo de Zamenhof? Jes estis mi… Sed mi nur ludis la rolon de la Nepo, pro kio la direktoro de UEA, Simo Milojević pagis al mi 2000 dolarojn”. La samideanino malkredeme retiriĝis, sed la Nep-edzino Juliette plenkrede demandis: “Kie vi kaŝis tiujn du mil dolarojn?”
La oficiala statistiko pri la jubilea kongreso notis 5996 partoprenantojn, sed fakte invadis ĝin kelkcentoj da nealiĝintaj esperantistoj; preskaŭ ĉiuj venis el t. n. socialismaj landoj. El Sovetunio formale aliĝis nur 25 samideanoj, la ceteraj ne havis ŝancon. (Ankaŭ pollandaj civitanoj ne rajtis private viziti sovetajn respublikojn.) Tamen nealiĝintaj sovetianoj ankaŭ aperis en la kongresejo. Kelkaj venis eĉ el Siberio. Kortuŝis min ilia rakonto. Ili longe strebis ĉe la ŝtata turisma entrepreno Sputnik certigi al si vojaĝon al Pollando fine de julio 1987, do koincide kun la dato de la jubilea kongreso. Veninte al Varsovio, ili riskis forlasi sian grupon por mallonge ĉeesti sian unuan UKon. Simile agis aliaj esperantistoj el Sovetunio kaj orienteŭropaj landoj. Sed ilia revo spiri la kongresan etoson ne povis realiĝi pro severa kontrolado de identigiloj. Tio estis postulo de UEA, la ĉefa organizanto.
Tiu ĉi kontrolo estis necesa por la inaŭguro, kiu devis okazi dufoje, ĉar la plej granda kongressalono (Zamenhof) entenis nur duonon da kongresanoj. Tamen la tuta teretaĝa spaco de la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco povis akcepti eĉ dek mil personojn. Do jam la duan kongrestagon, sen demandi la kompetentan gravulon de UEA, mi memstare distribuis inter la gardistoj mian propran decidon, libere enlasi ĉiujn vizitantojn. Cetere la tiama tempo estis paradokse trankvila en Eŭropo. (Baldaŭ montriĝis, ke tio estis kvieto antaŭ la tempesto.) Danke al mia arbitra decido centoj da “sovaĝaj” kongresanoj ĝuis trapasi la limon de Esperantujo. Varsoviaj esperantistoj montris samideanan solidarecon, ili gastigis tiujn samideanojn. En mia loĝejo unu ĉambron okupis mia malnova hungara amikino Marian kun sia fianĉo el Ĉeĥoslovakio. Ili fariĝis mastroj de mia hejmo kaj akceptis ĉiun gaston, kiu venis kun adreskarto de mi ricevita. Kiam post la lunda balo mi kun mia edzino Erika revenis hejmen, montriĝis, ke en la relative granda loĝejo mankis dormlokoj por ni mem, eĉ sur la planko. Feliĉe ni havis gastamajn najbarojn.
50 jarojn en la Esperanto-Movado. Tiel prezentis sin la advokato Roman Sakowicz, kaj fiere aldonis, ke li persone konis la Majstron. Mi estis dekokjarulo. Duono da jarcento havis por mi astronomian dimension, kaj mi ne imagis, ke oni povas esti tiom longe esperantisto. La advokato sentence konkludis: “Vi, juna homo, ne scias, kiel rapide la tempo fuĝas”. La vortoj de mia samnomulo rivelis sin en mia memoro post 50 jaroj. Dum la 90a UK en Vilno mi ricevis la titolon Honora Membro de UEA. La ĉefa motivo de tiu ĉi distingo estis mia 50-jara esperantisteco. Unu jaron pli frue dum la solena malfermo de la 89a UK en Pekino okazis la rutina transdono de la kongresa flago al la organizantoj de la sekva UK, okazonta en Litovio. Tiam ekbrilis en mia kapo la ideo, ke multaj kongresanoj, vojaĝante al Vilno, devos trapasi Bjalistokon. Kial ne organizi antaŭkongreson en la naskiĝurbo de Zamenhof? Mi prezentis tiun ĉi ideon al Renato Corsetti, la tiama prezidanto de UEA. Tio plaĉis al li, do post la reveno al Pollando mi transdonis la revelacion al Bjalistoko. Sed ve, la propono montriĝis nerealigebla, ĉar mankas tempo, mankas homoj, mankas hoteloj…
Lige kun mia honora membriĝo al UEA oni petis min skribi mian Esperanto-biografion, kaj interalie noti UK-ojn, kiujn mi partoprenis. Evidentiĝis, ke ilia nombro estis 23, ekde la 44a en Varsovio (1959) ĝis la 90a en Vilno (2005). Sed ŝerce, aŭ inspirite de la ĉielaj sferoj, mi notis mian partoprenon en la 94a UK en Bjalistoko en 2009. Tiu ĉi fantazia ekskurso al la estonteco tamen montriĝis reala fakto. Kvar jarojn pli malfrue la urbo, en kiu Ludoviko Zamenhof naskiĝis antaŭ 150 jaroj, belege omaĝis sian filon. En la riĉega kultura programo de la jubilea kongreso estis prezentita la filmo Sinjoro Tadeo, de la Oskar-premiito Andrzej Wajda. Mi ĝin esperantigis, helpata de Ela Karczewska, kiu sukcese frontis la “obstinajn murojn” de formalaĵoj.
La misio de Esperanto, planita en la ĉielo (laŭ la libro kun tiu ĉi titolo), estis de mi ankoraŭfoje plenumita danke al la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, kies omaĝon rekomendis Unesko en la 2017a jaro. En Varsovio mi kontribuis al la okazigo de du imponaj solenaĵoj en aprilo kaj oktobro. Krome la sorto helpis min celebri tiun ĉi jubileon eĉ en Hispanio, kie mi partoprenis lanĉon de la hispana versio de La Zamenhof-strato. Pro la sama kialo aperis mia libro Zamenhof en Varsovio. Ĝi prezentas, interalie. la tombejon, en kiu eterne ripozas Ludoviko Zamenhof kaj naŭ liaj familianoj. Kun tiu ĉi libro enmane mi gvidis tra la tombejo multajn vizitantojn, ne nur esperantistojn, kiuj venis al Varsovio pro la “Zamenhof-100”.
La centa mortodatreveno de Zamenhof kaj la tombeja scenejo instigis min imagi, ke proksimiĝas mia tempo de elkarniĝo, ĉar finiĝis la jubileoj, signitaj per la rondaj numeroj. Do mi povas trankvile forlasi mian rolon de fantomo en la leksikono de Halina Gorecka kaj Aleksandro Korĵenkov. Mi kuraĝe revenos transmonden, kaj fiere raportos pri la sukcesa plenumo de la Misio de Esperanto, kiel aktiva partoprenanto de jenaj jubileoj: 50 jarojn de Esperanto (1937); 100 jarojn de Zamenhof-naskiĝo (1959); 100 jarojn de Esperanto (1987); 150 jarojn de Zamenhof-naskiĝo (2009), fine 100 jarojn de Zamenhof-morto (2017). Tutcerte oni aplaŭdos min. Eĉ iu spirito laŭte rimarkos: “Ne estu tro modesta! Aldonu ankaŭ 50 jarojn de via esperantisteco!” Tiel varma reakcepto certe spronos mian aktivecon. Kion mi faros? La surtera sperto helpos min enkonduki Esperanton en lernejojn. Mazi en Gondolando certe faciligos al mi instrui anĝeletojn. Ĝuste ili, estiĝinte plenkreskuloj, konfirmos la teorion de prof. Humphrey Tonkin, kaj naskiĝos kiel esperantistoj. Povas esti, ke la ĉielaj instancoj kunsendos ankaŭ min, kiel spertulon pri jubileoj. Ja alproksimiĝas la epoko de sekvaj jubileoj kun la numero 200, kiuj devas esti digne celebrataj en la jaroj 2059, 2087, 2117.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/11/dobrzynski