Ĉinio: Instrui la anglan kaj Esperanton

La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang, kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du-kvar fremdajn volontulojn por instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperantan kurson kiel nedevigan programeron por interesitaj studentoj kaj instruistoj. La kandidatoj devas bone regi Esperanton kaj la anglan lingvon. La Kolegio liveros al ĉiu volontulo senpagan loĝadon kaj monate 2000 RMB da honorario, kio sufiĉas por pagi bonan manĝadon de minimume du homoj en la manĝejo de la Kolegio. La volontuloj povos volontuli semajnon ĝis 12 monatojn laŭ siaj plaĉoj. Al tiuj, kiuj laboros pli ol ses monatojn, la Kolegio repagos la koston de la dudirektaj vojaĝoj.

Lokaj esperantistoj en la Esperanto-Centro Ora Ponto, pretas helpi instruadon de Esperanto en la kolegio.
Interesantoj kontaktu s-ron Trezoro Huang Yinbao (trezoro@qq.com) kaj s-ron Ardo (esphugp@126.com).
skajpo: huangyinbao.
Retejo de la Kolegio: http://www.plvtc.cn/.

Trezoro Huang Yinbao
Esperanto-Centro Ora Ponto

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Ĉinio: Instrui la anglan kaj Esperanton

  1. Neulo diras:

    Peralmoza propono. Salajro 2000 en nuna Ĉinio kontraŭ “instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperantan kurson” estas provo trovi etkostan laboriston, al kiu dunganto ne devos pagi justan salajron sub ŝirmo de “granda ideo”. Ampleksa laboro, groŝa salajro, ruzulo-dunganto

  2. Interesa informo.

    Dankon 🙂

Respondi