Ne kompatu min!

Tobiasz Kaźmierski kaj Clay Magalhães

Tobiasz Kaźmierski kaj Clay Magalhães

En la postkongresa Ondo vi povis legi pri la demisio de Tobiasz Kaźmierski. Por ĉesigi onidirojn, kiujn provokis ĉi tiu informo, ni petis lin klarigi la kaŭzojn de la eksiĝo. Vidu lian klarigon ĉi-sube. Ni esperas, ke ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu pro multaj urĝaĵoj ne povis ĉi-monate prezenti sian opinion, antaŭ la pretigo de la novembra Ondo trovos liberan duonhoron por respondi niajn demandojn pri la lastatempa evoluo de la Centra Oficejo.

Ĵus finiĝis Arkones en Poznano. Kompreneble, dum la festivalo multaj el la partoprenantoj (el kiuj pluraj estas miaj amikoj) demandis pri mia postroterdama vivo kaj kialoj de mia aŭgusta demisio. En tono de tiuj demandoj mi ne malofte aŭdis kompaton. Superflue.

Ekde mia rezigno pasis pli ol unu monato. Demisioj mem estas ne tre eksterordinaraj kaj mi kredas, ke preskaŭ ĉiu demisiis almenaŭ unufoje en sia vivo. Kaj ekde la eksoficiĝo pasis pli-malpli du semajnoj. Ili estis plenaj de organiza laboro por Arkones kaj mastrumado de translokiĝa kaoso. Malgraŭ tio, mi fartas tute bone kaj ne estas mi, kiu meritas vian kompaton.

Mia eksoficiĝo estis funde pripensita faro kaj la decidon multe influis la nuna situacio en la Centra Oficejo de UEA. Ni ne nur perdis la talentan direktoron kaj kolegon Osmo Buller sed ankaŭ ricevis la novan Ĝeneralan Direktoron, kio ekde komenco ŝajnis esti stranga ludo aŭ malamuza ŝerco de la Estraro. Mi povas konfesi, ke en la vespero antaŭ la elekto de Veronika Poór, mi flustris al Michael Boris, ke mi kredas, ke la nura kaj memkomprenebla kandidato estas Nikola Rašić kaj du aliaj (novuloj) estas konsiderataj nur por montri, ke oni efektive ne limigis la ŝancojn de kontrkandidatoj. Rapide evidentiĝis, ke mi estas naivulo. Jam kelkajn tagojn poste la junularo gaje tostis je la sano de “ilia” nova Ĝenerala Direktoro. Poste evidentiĝis, ke ili estis ne malpli naivaj ol mi.

Samkiel antaŭe la nova Estraro sub la gvido de Mark Fettes, poste la nova Ĝenerala Direktoro ricevis krediton de fido (almenaŭ miaflanke). Ŝi estis afabla al ĉiuj kaj volis lerni kion ni faras, pri kio mi kaj aliaj kolegoj volonte klarigis. Ŝi estis entuziasma kaj havis iujn (ne ĉiam esprimitajn) planojn.

Bedaŭrinde, poste estis nur pli malbone. La malgrandiĝanta stabo ricevadis ĉiam pliajn “prioritatajn” taskojn. La Estraro de UEA venis kun novaj, foje komplete absurdaj ideoj, kaj la Direktoro verŝajne ne kapablis simple diri “ne”. Tion markis manko de sperto, intuicio pri rezultoj de propraj decidoj, malbona kono de Esperanto-movado kaj kapabloj de la oficejo. Rezulte pluraj membroj sentas sin neglektataj, ĉefaj servoj de UEA malboniĝis, promesita retpaĝaro verŝajne neniam lanĉiĝos, tamen ni ricevis novajn, sed praktike senutilajn retejojn Esperanto.net (kiu antaŭe funkciis relative bone kun nur volontula laboro), aktivulo.net (kiu jam gajnis la karesnomon “pasivulo”) kaj – mia plej ŝatata ekzemplo – la leterpapero de UEA. El tiu lasta en iom malklaraj cirkonstancoj malaperis mencio pri la kunlaboro kun Unesko kaj UN, kaj aldoniĝis la retadreso esperanto.net. Sed, eĉ pli absurde, oni forigis la malgrandan indikilon por faldado de leteroj, kio vere kolerigis miajn gekolegojn kaj aliflanke montriĝis, ke la ŝanĝoj en la CO okazas malantaŭ niaj dorsoj kun kompleta manko de scio pri nia laboro. Tio estas malgranda, sed simbola ŝanĝo, kiu montras la etoson en UEA. La listo de malsukcesoj estas pli longa, sed anstataŭ listigi ĉion, pli bone serĉi la fonton de tiuj fuŝoj por eviti ilin estonte. Jungi Stefan MacGill por solvi ĉiujn krizajn situaciojn estas tre provizora solvo.

Mi volas mencii ankaŭ la tiklan temon de la sendependiĝo de TEJO. Montriĝis, ke ankaŭ tiu subtenita de plejmulto projekto estis nekomplete prilaborita. Ni venis al la senprecedenca situacio, en kiu en unu UK oni aplaŭdas kaj agnoskas la sendependiĝon de TEJO, kaj jam en la sekva oni bezonas komisionon por solvi la krizon inter la du organizoj. Kaj jam nun estas klare, ke ne temis nur pri la persona konflikto inter la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj TEJO-prezidanto, ĉar la prezidanto ŝanĝiĝis, sed la konflikto ne ŝajnas esti for. Mi ne volas aserti, ke TEJO ludas tute laŭ reguloj, kaj mi konsentas kun la UEA-Estraro, laŭ kiu TEJO havas neniun rajton por diri, kiu estu kaj kiu ne estu la Ĝenerala Direktoro de UEA. Tamen domaĝe, ke anstataŭ la paca kunekzistado, regas la brutala milito, kiu tutcerte ne finiĝis en Seulo.

La Estraro, kvazaŭ ne flarante la fumon de la batalkampo, decidis bruligi ankaŭ la Centran Oficejon. Dum la Seula UK, la oficistoj povis legi en Libera Folio, ke ili estas bonvenaj reduktiĝi aŭ labori malpli. Kaj la libroservo… ĝi prefere translokiĝu al malmultekosta mondoparto (almenaŭ parte). Bedaŭrinde ankaŭ pri aferoj, kiuj rekte influas la vivon de la CO-anoj, oni tute ne menciis eĉ vorton antaŭ peti aprobon de la Komitato. Tia politiko gvidas al degenero de la servoj de UEA kaj iom post iom al disfalo de la Centra Oficejo.

En tiu kunteksto gravas ankaŭ tio, ke post mia demisio, miaj kolegoj, precipe la KKS Clay Magalhães transprenis amason de novaj taskoj. Kiom longe tiuj kompatindaj homoj povos elteni? Mi ne scias, sed ĝis nun la Estraro ne faris alvokon por dungi novan kongresan asistanton. Ĉu ankaŭ por tio oni jam planas asigni la volontulojn aŭ lastmomente peti helpon de Stefan MacGill? Tio estas unu el pluraj demandoj, al kiuj nia gvidantaro devos baldaŭ respondi, prefere antaŭ la buĝeta aprobo. Ili jam bone scias pri la krizo en la Centra Oficejo kaj estos hontinde plu ŝajnigi, ke nenio malbona okazas.

Tobiasz Kaźmierski

Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/uea-31

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

10 Responses to Ne kompatu min!

  1. Claude Nourmont diras:

    karaj,

    mi dankas pro la sinceraj vortoj de Tobiasz, eĉ se mi ne konsentas kun lia analizo de la situacio. Mi dankas ĉiujn, kiuj malanonime donis sian vidpunkton, eĉ se mi ne konsentas kun ĝi. Sed mi tre malkontentas pri tiuj, kiuj anonime ĵetas koton sur ekzemple la nunan ĝeneralan direktorinon.
    Mia ĝenerala (sed ne direktora!) komento estas, ke la problemoj ne subite naskiĝis kun la nuna ĝenerala direktoro, sed jam ekestis kaj maturiĝis antaŭe. Alia komento estas, ke oni tro atendas aŭ alimaniere dirite, tro postulas de la ĝenerala direktoro. La antaŭa ĝenerala direktoro surprenis pli kaj pli da respondecoj. Nu, nebone. En bone funkcianta entrepreno oni devas delegi multon, transdoni taskojn al iom malpli spertaj homoj tiel ke ili spertiĝu, kaj kapablu anstataŭi.
    Se temas pri la kongresa fako, mi havus multon por diri, kaj mi volonte parolos kun Tobiasz pri tio.
    Alian fojon mi tion faros. Mia ĝenerala impreso pri tiu fako ne estas, ke homoj ne laboras, tute ne! Sed ke oni povus multe pli racie (kaj fortoŝpare por la CO) organizi la laboron. Pri tio mi havas sperton de partopreno en du LKK-oj (kaj komentojn de LKK-anoj) kaj de estraraneco pri kongresoj dum 9 jaroj.

    Pozitive pensu!
    kunlaboreme,
    Claude N.

    PS: la artikolo de Lu estas tute interesa kaj pensiga.

  2. Promenante tra la centro de Madrido mi jhus rimarkis dekon da kinejoj fermitaj, kadukaj, forlasitaj, inkluzive de la plej moderna, multsalona. Trovinte ankorau funkciantan kinejon, mi eniris: ni estis entute kvar spektantoj. La dudeka jarcento estis la epoko de la kinejoj kaj de kinematografio. En la dudekunua malaperas la kinejoj, sed la filmoproduktado dauras.

    Analoge, la dudeka jarcento estis ankau la epoko de esperanto kaj de la finvenkismaj movadoj: UEA, IEL, SAT… En la dudekunua malaperas la esperantejoj, sed esperanto dauras. Chu kiel Esperanta Civito au kiel esperanTEJO? Trafa demando. La respondon donos la venontaj jaroj.

  3. Tre interese, grandan dankon, karaj Tobiasz kaj komentintoj!

    Mi shatus sciii, kiuj estas la “novaj, foje komplete absurdaj ideoj” de la estraro? Chu iuj el vi povas doni kelkajn ekzemplojn? Ja eblas anonime…

    Mi havas la impreson, ke fona problemo estas la iom nerealisma strukturo de UEA. La kerna tasko de la CO estas la kreado de produktoj kaj servoj, do funkcio de la Esperanto-komunumo; tio ne estas nova afero, sed estas la bazo, jam en la statuto kaj agado de 1908.

    Proksimume en 1920 en la statuto aldonighis la celo disvastigi la uzadon de Esperanto (en variaj formuloj), do funkcio de la Esperanto-movado. Tio estas, nature, entuziasmo de estraroj kaj principe ghi mem, per sia propra volontula laboro kaj tiu de komisiitoj kaj komisionanoj plenumu ghin. Sed chu ni ne havas CO-on? Chu ghi ne povus subteni nin en nia glora laboro? 😐 Do estas natura tendenco de estraroj petadi helpon de CO, do unue de la ghenerala direktoro – kaj estas ties natura tasko defendi la laborhorojn de la CO-kunlaborantoj kontrau tiuj petoj. Kompreneble diri “Ne” ne chiam facilas, des pli, se la propra koro batas por la disvastigo de Esperanto (kaj dum ghuste la estraro estas tiu kiu dungas la gheneralan direktoron…)

    Vershajne la ghenerala direktoro devas elekti inter tio ke la estraro kaj la disvastighemaj membroj plendas pro nesuficha disvastigemo – kaj aliflanke ke la CO-anoj plendas pro tro da taskoj kaj membroj plendas pro maltro rapida servo kaj neglektoj. Au ambau plendas (kio plej vershajnas).

    Kompreneble tiun problemon oni komprenis jam antau jardekoj. Viktor Sadler proponis ke oni dividu CO-on al parto kiu kreas la servojn kaj produktojn, do la malnova UEA; kutime asocioj por tio fondas propran entrepreneton. Aldone estus tiu parto, kiu zorgu pri la “ideala” membreco, la disvastigo (kaj iom da administrado).

    Problemo restas ke la t. n. membrokotizoj ne vere enhavas parton por la disvastigo de Esperanto. Ili estas relative malaltaj kompare kun la faktaj kostoj por la estigo de servoj kaj produktoj. Shajne en iuj jaroj la unuopaj membrokategorioj ech kreas deficiton, do oni tie foruzas monon de donacoj kaj heredajhoj – supozeble neniel lau la esperoj de la donacantoj…

    Estas ne tre konate en la publiko ke UEA de tempo al tempo ricevis donacon au heredajhon de duonmiliono au ech tuta miliono da euroj – bedaurinde lau la kashaj raportoj tiu chi mono unue eniras la gheneralan kapitalon kaj poste oni konsumas ghin iom post iom per la chiujara deficito. Prefere oni uzu ghin por la disvastigo de Esperanto – sed tie estas la aldona problemo, ke ne ekzistas sufiche klara opinio, kio vere subtenas la disvastigon… La scienco de Esperanto-disvastigado, “movadologio”, kiel mi sherce nomas ghin, ne jam estas tre evoluinta; principe ghi ne postulas tro grandan cerbostrechon – chefe temas pri tio lerni, kiel la ekstera mondo disvastigas siajn temojn, kaj iom adapti.

    Vershajne tiu chi ghenerala necerteco pri bona vojo por la Esperanto-disvastigo kondukas ghuste al tio, ke UEA estas la celo de donacoj kaj (grandaj) heredajhoj. La donacantoj iel supozas, ke ghuste asocio kun la nomo Universala Esperanto-Asocio devus doni la plej grandan shancon bone uzi la monon. Mi mem iom dubas. Lau mi la forteco de la okcidentecaj ekonomioj kaj socioj kushas en tio, ke ekzistas elekto kaj ne kvazau-monopoloj. Do mi opinias ke la kreskego de Esperantujo dum la pasintaj jardekoj shuldighas ghuste al tio ke ekestis iniciatoj apud UEA, ne en ghi. (Ankau en la kampo de fondajhoj mi opinias ke ghuste necesas havi plurajn kaj prefere ne koncentri chion en unu grandega. Havi plurajn signifas esti iomete pli imuna kontrau eraroj de unu.)

    La problemoj de UEA, pri kiuj mi audas ekde jardekoj, vershajne ne povos solvighi, dum UEA havas monopolo-similan pozicion. Necesos plu krei kaj subteni chiajn strukturojn apud la granda asoci’. Dum la aliaj strukturoj ne estas sufiche fortaj kaj sekve pli minacaj, vershajne ne ekzistos suficha kauzo por UEA-homoj por trakti la kernajn temojn:
    – Zorga disigo de la komunumaj disde la movadaj, disvastigaj taskoj.
    – Kosto-kalkulado kaj altigo de membro-kotizoj por kovri la kostojn kaj havi monon por disvastigo. (Jes, tio povas signifi iom da membroperdo – sed zorga formulado de kategorioj kun reduktita membrokotizo, lau propra jugho, povas helpi proksimume teni la nivelon.)
    – Zorga esplorado, kio fakte subtenas la disvastigon de Esperanto (chefe: ne resti che diversspecaj atakoj de la nuna lingva situacio au revoj pri miraklaj sekvoj de Briteliro, sed antau chio prezenti la nuntempan Esperantujon kaj ghian dauran kreskon).

  4. valer diras:

    Mi ne ĉe-estas la CO, kaj sekvas UEA-agojn de for. Do mi ne havas rektajn informojn por juĝi aŭ eĉ havi personan opinion. Tamen estas kelkaj nekredeblaj frazoj en tiu ĉi artikolo:

    1) “La Estraro de UEA venis kun novaj, foje komplete absurdaj ideoj, kaj la Direktoro verŝajne ne kapablis simple diri “ne”.”

    –> laŭ mia scio pri asocioj: la tasko de direktoro estas konkretigi la planojn de la estraro. Normale direktoro ne rajtas diri “ne”. Se la direktoro malaprobas la strategion de la estraro, ŝli nur povas demisii.

    2) “…praktike senutilajn retejojn Esperanto.net…”
    –> se mi reaniĝos al UEA sekvontjare estas pro tiu renovigo de “esperanto.net” kaj pro la bonega kampanjo okaze de la 100jariĝo de la forpaso de Zamenhof. Dank’al ĝi aperis artikolo en “Le Monde” (unu el la ĉefaj francaj ĵurnaloj). Kaj poste mi estis kontaktita de belga ĵurnalisto kiu verkis bonegan artikolon en “La Libre” (unu el la du franclingvaj belgaj seriozaj ĵurnaloj).

    3)leterpapero kun mencio pri la kunlaboro kun Unesko kaj UN, kun retadreso esperanto.net, kaj “pli absurde” forigo de la malgranda indikilo por faldado de leteroj

    –> ne ŝajna al mi absurda mencii kunlaboradon kun Unesko kaj UN (aliaj asocioj kiujn mi konas same faras).
    –> pri indikilo por faldado. Ja bedauras, tamen…. kiel laboristo vi ne povis trovi pli grandan ekzemplon de ne-aŭskultado de via direktorino? Tio mirigas min.

  5. Jovana diras:

    Ian skribis “Verŝajne sub sencohava Estraro ŝi plenumus siajn taskojn brile.” Nu, tio estas iaspeca revado. Por plenumi siajn taskojn, unue necesas koni tiujn taskojn. Kaj tia ne estas la kazo kun la nova ĝenerala direktoro. Simple, ŝi estas nova, senscia kaj plene nekompetenta. Tion, probable, povus konfirmi ĉiuj dungitoj en la CO se ili ne timus sian situacion. Estas ja konate ke la dunganto (ĉi-kaze la estraro de UEA) volonte seniĝas je kompetentaj laboristoj por konservi lakeojn. Same kiel en la kazo de du nekompetentaj redaktoroj de la revuo Espeeranto, la estraro neniel agnoskus ke ĝi fuŝis dungante nekompetentan ĝeneralan direktoron, eĉ se tio endenĝerigas la funkciadon de la CO. Sed kiu diris, ke estraroj estas honestaj?

  6. Ian Fantom diras:

    ‘La Estraro de UEA venis kun novaj, foje komplete absurdaj ideoj, kaj la Direktoro verŝajne ne kapablis simple diri “ne”.’ — Mi ĝojas aŭdi, ke ne temas pri persona kritiko al la Direktoro, sed nepra situacio se oni dungas iun tiom junan en tia situacio. Verŝajne sub sencohava Estraro ŝi plenumus siajn taskojn brile. Sed Direktoro devas havi la kapablon trakti kun manipulemaj homoj kiuj havas malsamajn celojn ol evidentiĝas. Mi devas konfesi, ke kiam Veronika estis anoncita kiel la nova Direktoro, mia tuja penso estis, ke ili elektis ŝin, ĝuste pro tio, ke ŝi ankoraŭ ne havus la kapablon simple diri “Ne”. Sed kiom da membroj havas tiun kapablon? Kiom en uea-membroj, ekzemple?! En Britio nia demisiinta honorofica sekretario, kiu demisiis en 1994, kaj kampanjis pri la afero ĝis sia morto en 2003, plendis, ke la Estraro de la landa asocio konsistas el “jesuloj”. Mi provis averti al membroj de UEA pri tio jam dum dek jaroj. Tobiasz, dankon ke vi parolas malkaŝe pri la afero.

  7. Junulo diras:

    Dankon pro la artikolo. Bone, ke oni levas ĉi tiun temon kaj priskribas ĝin, tamen pri unu afero mi devas fortege malkonsenti. La fragmento “Jam kelkajn tagojn poste la junularo gaje tostis je la sano de “ilia” nova Ĝenerala Direktoro. Poste evidentiĝis, ke ili estis ne malpli naivaj ol mi.” estas vere enorma stultaĵo. Estis ĝuste la junularo, kiu avertis UEA-n pri serioza maltaŭgeco de ĉi tiu kandidatiĝo. Nuntempe estas problemego de UEA kaj de tuta movado pro tio, ke tiam oni la junularon ne auskultis, do nun vi (UEA) ne traĵetu la kulpon al “la junularo”, sed venontfoje vere kaj serioze aŭskultu ĝin.

  8. Lee Miller diras:

    Vi skribis “Tio estas unu el pluraj demandoj, al kiuj nia gvidantaro devos baldaŭ respondi, prefere antaŭ la buĝeta aprobo.” Sed kial ili devos? Se ili ne reagas al katastrofaj perdoj de membroj kaj mono, kial ili reagu al aferoj en la CO?

    Kiam mi skribis en Libera Folio, reage al la nova deficito, “Krizo postulas seriozajn decidojn. Kiuj kernaj funkcioj de UEA devus pluvivi? Kial oni ĝis nun ne starigis ‘Kriz-komitaton’ por fari tiajn decidojn?”, Martin Schäffer respondis “Eventuale vi vidas la situacion de la asocio iom tro pesimisme”.

    Do, bone. Kiel dumviva membro de la Asocio, mi ŝatus vidi indikojn ke la situactio NE estas treege katastrofa.

  9. Katalin Kovats diras:

    Dankon pro la artikolo. Ĉu la titolo ne estus pli bona tiel ĉi: Ne min kompatu!

Respondi