Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2017

Novembro

1. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Roman Dobrzyński (1937-), ĵurnalisto el la Pola Televido TVP kaj esperantisto, redaktoro de Pola Esperantisto (1963-65) kaj Kontakto (1966-69), vicprezidanto de TEJO (1966-69), prezidanto de PEA (1986-89), vicprezidanto de UEA (1989-91), kreinto de pluraj E-filmoj, aŭtoro de la pollingva libro Ulica Zamenhofa (2001) bazita sur interparoloj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, poste aperinta en Esperanto (2003) kaj en 13 aliaj lingvaj versioj.

1. Antaŭ 75 jaroj mortis Johannes Dietterle (1866-1942), germana instruisto, pastoro kaj esperantisto, direktoro de Reĝa Saksa E-Instituto (poste: Instituto por la Germana Regno), organizinto de la unua (kaj sola) statistikado de esperantistoj (1926), kompilinto de la Originala Verkaro de Zamenhof (1929), vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (1923-32).

8. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Hans Bakker (1937-2015), nederlanda inĝeniero, organiza konsilisto kaj esperantisto, estrarano de UEA pri financo kaj administrado (1992-95). Kiel komisiito de UEA li dum pli ol dudek jaroj (1980-2001) konstruadis la Esperanto-movadon en Afriko kun helpo de multaj esperantistoj. En 2002 la reĝino de Nederlando pro lia Esperanto-agado en Afriko nomumis lin kavaliro de la ordeno Oranje-Nassau.

9. Antaŭ 115 jaroj (1902) fondiĝis Esperantista klubo de Praha.

12. Antaŭ 50 jaroj Yui Chunoshin (1894-1967), japana radioinĝeniero, pacifisto, aktivulo de kontraŭ-atombomba movado kaj esperantisto bruligis sin per benzino kaj mortis apud la domo de la japania ĉefministro Eisaku Satō, proteste kontraŭ ties aprobo de la usona invado en Vjetnamion.

13. Antaŭ 30 jaroj mortis Paul Neergaard (1907-1987), dana biologo, nomata “la patro de la sempatologio”, kaj esperantisto, aŭtoro de la libro La vivo de la plantoj (1957) tradukita al pluraj lingvoj, fondinto kaj redaktoro de la revuo Esperantologio / Esperantoo Studies (1949-61), vicprezidanto (1963-87) de la Akademio de Esperanto kaj de ISAE (1961-72).

14. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Ernest Drezen (Ernests Vilhelms Drēziņš, 1892-1937), latva sovetunia terminologo, ŝtatoficisto, interlingvisto kaj esperantisto. De 1921 ĝis 1936 li gvidis la Esperanto-movadon en Sovetunio. Inter liaj verkoj elstaras Historio de la Mondolingvo (Esperanto-versio, 1931) kaj Analiza historio de Esperanto-movado (1931).

18. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Andrzej Grzębowski (1942-2014), pola vojaĝoficisto kaj esperantisto, prezidanto de PEA (1976-77), dum pli ol 30 jaroj komitatano de UEA (1973-2004), la ĉefa organizanto de la Esperanto-turismo, prezidanto de Monda Turismo (1975-2002), gvidanto de la vojaĝoficejo Esperantotur (1983-93), fondinto kaj gvidanto de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (1991-2014).

29. Antaŭ 110 jaroj mortis Mordĥe “Marko” Zamenhof (1837-1907), ruslanda judo, instruisto kaj cenzuristo, aŭtoro de pluraj lernolibroj, patro de la aŭtoro de Esperanto.

Kompilis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/novembro-4

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi