La 18an de oktobro 2017 forpasis
Nguyễn Xuân Thu
(1932-2017)
Profesie farmaciisto, li esperantistiĝis en 1957. Estis ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio (2004-2010), membro de la centra komitato de VEA kaj estro de la trejna komisiono. Elstare kontribuis al la instruado de Esperanto kaj trejnado de instruistoj. Lingve kontrolis la vjetnamajn versiojn de la Zagreba Metodo (2006) kaj Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek (2008). Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de UEA/ILEI ekde 2006. Ĉefdelegito de UEA de 2003 ĝis 2011.
Kiel ĝenerala sekretario de VEA, li gvidis la laborojn por inviti la 97an UKon (2012) al Vjetnamio kaj poste estis ĝia LKK-ano pri informado kaj gazetara servo; kunlabore kun edukado.net, aŭtoris belan plurlecionan preparkurson pri sia lando: Kultura vojaĝo al Vjetnamio. Kiel longtempa instruisto de Esperanto en la Fremdlingva Universitato de Hanojo li ankaŭ trejnis gejunulojn por labori kiel helpantoj dum la 97a UK kaj la 68a IJK, same kiel li pli frue faris por la 63a IJK (2007). Al la programo de la UK li kontribuis per prelegoj en la Esperantologia Konferenco kaj la Tago de Vjetnamio. Li ĉefredaktis la Grandan Esperanto-Vjetnaman Vortaron (2015) kun 10 652 kapvortoj. Krome li tradukis kaj redaktis la Esperanto-version de Hieraŭ nokte mi revis pri paco (Taglibro de Dang Thuy Tram) (2011). Jam frue li aktive ekuzis Facebook kaj aliajn eblojn de Interreto, i.a. kiel kunlaboranto de edukado.net kaj redaktanto de la retejo de VEA (http//e.vea.vn). Ekde 2013 Nguyễn Xuân Thu estis membro de la Akademio de Esperanto kaj gvidanto de ĝia komisiono pri homaj nomoj.
La Komitato de UEA elektis lin kiel honoran membron dum la 102a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo (2017).
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №711.
Ni funebras kaj kondolencas al la gefamilianoj kaj gesamideanoj de Nguyễn Xuân Thu, kiu helpis nin ĉe la redaktado de la artikoloj pri vjetnamaj esperantistoj en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov