Planedo nia: Duobla albumo de Vojaĝo

Planedo niaTitolo: Planedo nia
ref. VKKD132-067AB
Artistoj: Vojaĝo
Ĝenro: Mondĵazo– Bosaĵazo – Latinĵazo
Duobla KD: 24 titoloj (Esperanto-franca) – 92:30 min + 12-paĝa libreto

Vojaĝo estas la historio pri la amikeco inter ses muzikistoj de Tuluze, la Rozkolora Urbo en Okcitanio. Kunigitaj de komuna pasio por latina muziko kaj ĵazo, ĉi tiuj “vojaĝantoj de la Sudo” forĝas komponojn kun la spontaneco, entuziasmo kaj varmo de la Sudo. La bandon Vojaĝo karakterizas ankaŭ la deziro meti arton al la servo de ĝustaj kaŭzoj, kiel la respekto de la medio kaj amikeco inter homoj dank’ al Esperanto.

Vojaĝo estas formita de:
Audrey Rey: kantado en la franca, korusoj.
Gilles Bénard: klavaroj.
Jean-Claude Patalano: kantado en Esperanto, tenora kaj soprana saksofonoj, klarneto, transversa fluto.
Didier Kerboull: baso.
Pascal Marceillac: tamburoj.
Julien Fischer: perkutadoj (kestono, kongaoj, bongoj, sintezilo).

Vojaĝo prezentiĝis en koncerto por la unua fojo antaŭ Esperanto-publiko dum la Universala Kongreso de Esperanto ĉe la Palaco de Kongresoj en Lilo en julio 2015.

La unua duobla albumo de Vojaĝo titolita Planedo nia inkluzivas 12 kantojn En esperanto en la unua KD, kaj en la franca en la dua. En ĉi tiuj diskoj, Vojaĝo donas vibran omaĝon al la Tero, kiu naskis la vivon kaj donas al la homaro ĉion kion ĝi posedas sen kalkuli. Tamen, La Tero suferas, ĉar io perturbis ĝian malfortan ekvilibron: tio estas la deklaro de Vojaĝo de la unua titolo kaj, krom la klimataj kapricoj, daŭre ekzistas tiom da mizero.

Feliĉe, jen estas la muziko por proponi momenton de ripozo al tiuj kiuj senesperigas, jen estas la muziko por denunci maljustecon kaj dolĉigi la sorton, jen estas la muziko por nin konsciigi ke la mondo povas esti bela malgraŭ mizero, danke al amikeco, amo, dancado, revoj. Tamen necesos pensi fari ion por eviti la Bluson de la sezonoj, kiu venas por frostigi niajn korojn.

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte mendi la duoblan KoDiskon kaj elŝuti muzikojn aŭ la albumon laŭ mp3 aŭ ogg formatoj ĉe la VINILKOSMO-platformo:

Por vidi la resuman biografion de la artisto klaku ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/vojaĝo.html

Por aŭskulti la Esperantan albumon elsendflue ni rekomendas aboni al la
ABONKLUBO por aliri la justan elsenfluejon 1D tuŝ:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Muzikvideo:

Plej muzikajn salutojn el la tuta Vinilkosmo-teamo
Flo!

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi