Ĉu ni dronas en politika korekteco?

Kun intereso mi rigardis inviton de La Ondo verki artikolon kun miaj ideoj menciitaj en uea-membroj, kiel parton de la rubriko Vidpunkto, en kiu “pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolas konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas tute identaj kun la tezoj de la Strategia Plano de UEA”. Sed kiu Strategia Plano? Mi ne vidis planon, nur eseon, sekvatan de seminarioj, komitatkunsidoj, kaj petoj de la generaloj por subteno de la trupoj. Bona generalo subtenas siajn trupojn ĉe la fronto.

Mi plulegis: “Ni neniel limigas la temon, amplekson kaj la stilon, sed ni nur petas laŭeble kritiki ne personon, sed ties konkretajn agojn, deklarojn kaj ideojn”. Mia menso turnis sin al la tempo antaŭ la epoko de politika korekteco. Antaŭ 50 jaroj mi pensus, “Kial li supozas, ke mi volas kritiki la personon, kaj ne ties agojn?” Mi verŝajne sentus tion kiel humiligeton, kian mi rimarkis de tempo al tempo dum la jaroj.

Sed nun tiu ideo, ke oni devas gardi sin kontraŭ ordinaraj Esperantistoj kiuj volas senkaŭze ofendi eminentulojn en la movado, fariĝis ĝenerala. Tio ne estas nur Esperanta fenomeno, almenaŭ ne en la anglalingvaj landoj. Ofte oni aŭdas, “Mi estas ofendita”, kaj kelkfoje “Mi ne ŝatas vian tonon”.

Jeremy Corbyn

Jeremy Corbyn

La televidstacio Al Jazeera en Britio dissendis en januaro dokumentadan filmon pri la Laborpartio, en kiu ili plantis kaŝan raportiston. Ili filmis la kontraŭulojn al la gvidanto, Jeremy Corbyn. La tuta kampanjo estis bazita sur atakado de la persono, ne de tio kion li faras. Ili konstante serĉis pretekstojn por akuzi. La koteriestro estis filmita, dirante al siaj agentoj, kiel ili traktu siajn kontraŭulojn. Li diris: “Tiuj homoj estas misogenaj, ili estas antigejaj, ili estas rasismaj, ili estas antisemitaj, ili estas reakciaj. Mi pensas, ke tion ni devas diri”. Tiu ĉefulo estas ambasadoro en Londono. Mi ne diros por kiu lando, ĉar tio estus konsiderata “antisemita”. Tamen se temus pri iu ajn alia ambasadoro estus seriozaj konsekvencoj. Ili filmis ankaŭ diskuton pri “faligo” de brita kabinetministro, kaj tio ja kaptis la ĉefliniojn, sed nur por unu tago. La registaro akceptis pardonpeton, kaj malakceptis vokon de Jeremy Corbyn por enketo.

Ĉu tio ne sonas ĝuste kiel la komploto “faligi Lapenna” en la fruaj sepdekaj jaroj? Okazis io simila al la ĉefministro Harold Wilson, kiu demisiis en 1976 sen doni klarigon. Nun ni scias pli, kaj en julio 2007 aperis artikolo de mi en La Ondo sub titolo Ĉu estis Moskvo aŭ Londono?.

Subite la tuta afero havis sencon al mi, ĉar okazis ankaŭ al mi io simila en 2006 en mia landa Esperanto-asocio. Por la elekto de la nova Estraro prezidis la Prezidanto, kiu mem estis kandidato. Li lanĉis fortan personan atakon kontraŭ min, kaj poste publikigis la tekston en EAB Ĝisdate, 2006, №34, p. 9. Lia sola konkreta akuzo estis, ke mi estis “kritikema pri la komitato”. Neniu demandis, pri kio, kaj ĉu mi pravis, aŭ kion tio signifas, konsiderante, ke mi mem estis en la komitato. La kredemo de la membroj ŝokis min. Tutsimple, mi sciis iliajn sekretojn. Mi signife kontribuis al la brita movado de la aĝo de 16 ĝis 60 kaj gajnis multajn amikojn tie. Subite ĉio estis renversita.

Mi daŭrigis miajn esplorojn, kaj trovis similajn aferojn en plej diversaj progresemaj organizaĵoj. Inter ili estis la Laborpartio. Mi konis la nomon Jeremy Corbyn pro lia rolo en la Esperanta Parlamenta Grupo, kaj dufoje en 2014 ni interparolis pri miaj esploroj. Li tre interesiĝis kaj dankis pro miaj raportoj. Nun konstante okazas io simila al li. Unu kolego lia estis suspendita de la partio ĉar li diris ion politike nekorektan; li estis akuzita pri “antisemitismo” ĉar li menciis Haavara, aranĝon inter la nazioj kaj la cionistoj, bone esploritan kaj dokumentitan en libro de juda cionisto.

Nun ŝajnas ke pli-malpli ĉiuj progresemaj grupoj en Britio havas similan problemon. En UEA mi vidis similajn signojn. En decembro 2011 mi demandis en uea-membroj, “kiu estos venontjare la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio?” Venis tuja reago: “Certe ne Ian Fantom”. Ne eblis serioze diskuti la aferon, ĝis fine evidentiĝis, kiel mi jam suspektis, ke la afero estas jam decidita. La politika korekteco ludis gravan rolon en la silentigo de homoj. En unu okazo mi skribis, ke iu “ne estas stultulo, sed inteligenta homo”, kiam li ŝajne ne komprenis aferojn bone komprenitajn kiam ni interparolis private pli frue. Tuj mi ricevis averton de la administrantoj pro uzo de “insultvorto”. Simile okazis denove dufoje.

Tiuj personaj atakoj por diskrediti individuojn ne povus longe sukcesi se ĵurnalistoj ne komplicus. Mi organizas kunvenojn en Londono por grupo Keep Talking por travidi politikan propagandon rilate al kaŭzoj de konfliktoj. Trifoje en la pasinta jaro ni estis atakitaj per tiaj metodoj. En novembro la preleganto komencis per klarigo, ke se la amaskomunikiloj lin atakos, estos por celi lian fraton, Jeremy Corbyn. Kaj ĝuste tiel okazis. Plue, en marto, amasiĝis aro el Antifa, Hope not Hate kaj transportsindikato, kriante “faŝistoj”. La polico ne intervenis, kaj la kunveno estis fermita. Ankoraŭfoje, en aŭgusto Antifa false diris al la kunvenejo, ke ni estas disrompemuloj, kaj la polico estis evitema kiam mi demandis, ĉu ankaŭ ili estis en kontakto kun la kunvenejo. Aperis gazetartikolo, mensoge asertanta, ke ni diskutos rolon de Mossad en la morto de Princino Diana. Tiu Hope not Hate ricevis monon donacitan memore al parlamentano Jo Cox, vaste raportita kiel murdita dum la EU-referendumo. Estis konviktita iu “dekstregulo”. Sed kiel jure eblas? Mankas jura pruvo ke la viktimo mortis; la mortatestilo ne estis subskribita. La trompado estas senlima.

La Esperanta gazetaro en la Okcidento ne estas pli bona. Mi estis sub atakado en la gazetoj de la asocio, kaj severe cenzurita. Miaj esploroj ekis ĉefe pro personaj atakoj en La Brita Esperantisto fare de ties redaktoro, kiu dum jaroj memorigis, ke li estas “profesia ĵurnalisto”. Mi ne sukcesis ĝis 2011 en EAB Ĝisdate (№53, p. 12-13) publikigi mian grafikaĵon, kiu montris kreskegon de kapitalo dum ses jaroj, dum la kasisto false deklaradis, ke ĝi malkreskas. La kasisto respondis en la posta numero, p. 19, per “Mi kontrolis la grafikaĵon de Ian Fantom en EAB-Ĝisdate n-ro 53, kiu montris kapitalon inter 1983 kaj 1998, kaj trovis ĝin ĝusta”. Do ĉu aŭ ne estis financa krizo, ŝi agnoskis, ke ŝi diris malveron al la membroj. Kaj tion tenis kaŝa la Esperantaj ĵurnalistoj.

Unu profesia ĵurnalisto kiu konfesis ĉion estis Udo Ulfkotte, kiu verkis libron Gekaufte Journalisten (Aĉetitaj ĵurnalistoj). Li klarigis: “Nu, mi estas ĵurnalisto jam dum ĉirkaŭ 25 jaroj, kaj mi estis edukita por mensogi, por perfidi kaj ne diri la veron al la publiko, sed vidante aferojn ĝuste nun <…> kiagrade la germanaj kaj usonaj amaskomunikiloj provas alporti militojn al la homoj en Eŭropo, por alporti militojn al Rusio <…> mi staros firma kaj diras, ke ne estas justa, kion mi faris en la pasinteco, por manipuli homojn, por fari propagandon kontraŭ Rusion, kaj ne estas justa, kion faras miaj kolegoj, kion ili faris pasintece, ĉar ilin subaĉetas por perfidi homojn, ne nur en Germanio, [sed] tutmonde. La kialo, ke mi verkis ĉi tiun libron estas, ke mi tre timas novan militon en Eŭropo, kaj mi ne ŝatas havi denove tiun situacion, ĉar milito neniam venas de si mem. Ĉiam estas homoj kiuj puŝas por milito, kaj tio ne estas nur politikistoj, tio estas ankaŭ ĵurnalistoj. <…> Tiu propagando naŭzas min”.

Li klarigis, ke Germanio estas ia kolonio de Usono. “Ĉiuj ĵurnalistoj el vere respektataj kaj rekomendataj grandaj gazetoj kaj revuoj, radiostacioj, televidstacioj, ili ĉiuj estas membroj aŭ gastoj de tiuj transatlantikaj organizaĵoj”, li diris. Demandita, ĉu tiel estas nur en Germanio, li klarigis, “Ne! Mi opinias, ke estas speciale la kazo kun britaj ĵurnalistoj, ĉar ili havas multe pli proksiman rilaton. … Okazas en multaj landoj, kie oni trovas homojn kiuj kunludas – Ili estas respektataj ĵurnalistoj, sed se vi rigardas malantaŭ ilin, vi eltrovos, ke ili estas marionetoj sur ŝnuretoj de CIA”.

Udo Ulfkotte klarigis ankaŭ: “Neniu ortodoksa ĵurnalisto rajtas raporti pri la libro. Alie li estos maldungita. Do ni nun havas furorlistan libron en Germanio, pri kiu neniu germana ĵurnalisto rajtas skribi aŭ paroli”.[15] La nova angla versio subite malhaveblis, kaj la ISBN malaperis.

Esperantistoj kredas sin imunaj al la malsanoj de la mondo. Iu en uea-membroj skribis, “Kiam montriĝos, ke CIA trovas la Esperanto-movadon tiom serioza, ke oni nepre devas grefti agenton, ni povos jubili, ĉar la fina venko estos je manatingo”. Jes, ja! Ankaŭ validas se temas pri iu alia, ĉar ili estas ege fortaj kaj dediĉitaj. Iu alia skribis, “Eĉ tiu ĉi tuta diskut-fadeno estas deflankigo, kiu tute ne rilatas al UEA”. Tamen bona generalo ĉiam devas kompreni sian kontraŭulon. Tiuj kulturaj sintenoj de Esperantistoj demonstras, kial la espero por la movado troviĝas ne en la Esperanto-asocioj, sed en grupoj kiaj Keep Talking. Nun oni povas kompreni la diron: Esperanto venkos malgraŭ la Esperantistoj.

Ian Fantom

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/Fantom

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Ĉu ni dronas en politika korekteco?

  1. tre interesa artikolo, kiu montras maltrankviliga altiĝo de venena,fakte insida, lerte elpensita de kelkaj, etoso en la okcidentaj landoj (kaj ne nur en la Esperantista mondo, ĝi nur tie partoprenas, kiel ĝi ĉiam faris, de la problemoj de la ĉikaŭanta mondo).
    Mi deziras kuraĝon al ĉiuj liberaj, kritikaj kaj klasbatalaj spiritoj, ili bezonos ! Estas insidaj, potencaj kaj inteligentaj malamikoj fronte ! kaj ni estas dronantaj nerimarkate en nova specio de totalismo. Se vi ne rimarkas tion, tio estas malbona signo, bone observu kaj bone pripensu, kaj ĉiam ne forgesu sin meti la demandon bazan de ĉiu policenketisto al kiu profitas la krimo ?

  2. roland diras:

    tre interesa artikolo, kiu montras maltrankviliga altiĝo de venena,fakte insida, lerte elpensita de kelkaj, etoso en la okcidentaj landoj (kaj ne nur en la Esperantista mondo, ĝi nur tie partoprenas, kiel ĝi ĉiam faris, de la problemoj de la ĉikaŭanta mondo).
    Mi deziras kuraĝon al ĉiuj liberaj, kritikaj kaj klasbatalaj spiritoj, ili bezonos ! Estas insidaj, potencaj kaj inteligentaj malamikoj fronte ! kaj ni estas dronantaj nerimarkate en nova specio de totalismo. Se vi ne rimarkas tion, tio estas malbona signo, bone observu kaj bone pripensu, kaj ĉiam ne forgesu sin meti la demandon bazan de ĉiu policenketisto al kiu profitas la krimo ?

  3. Mi trovis…

    http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/Members/iafantomo.html

    ankaux mi trovis kelkajn retpagxojn en kiuj oni ligas vin al malbonuloj politikaj. Mi nur volas skribi ke mi ne emas sekvi politikajn retpagxojn, nek kutimaj nek malkutimaj…

  4. Ian,

    Cxu vi ne havas liston de artikoloj ie en la interreto? Eble ie en la retpagxaro de Libera Folio? Cxu?

  5. Ian Fantom diras:

    Mi aldonu, ke la kasisto akceptis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Alivorte, la konkludo, ke la kapitalo kreskis dum la kasisto asertis, ke ĝi malkreskis estas jam depost 2011 nerifutebla, kaj cetere neniam ĝi estis rifutita. Mi aldonu ankaŭ, ke en konteltiro la kapitalo estas unu el la unuaj aferoj kiujn homoj serĉas, sed ĝi konstante mankis. Se tiuj ciferoj estus provizitaj en la kontoj kiuj iris al ĉiuj membroj certe ne necesus ke mi plurajn jarojnposte okupiĝu dum multaj horoj por ilin kalkuli. Ĉu aŭ ne la membroj estus voĉdonintaj por vendo de la londona domo en 1999 estas alia demando, sed la sola argumento prezentita al la membroj en la jarkunveno estis, ke la kapitalo eluziĝas, kaj finfine la ‘kuratoroj’ (Estraranoj) eventuale devos pagi el la propraj poŝoj se la asocio perdos monon. Pro tio la tuta Estraro demisios se la membroj ne voĉdonos por vendi la domon. Sed la esenca afero ne estas tio, sed la fakto, ke dum tiu periodo la kasisto asertis malverojn, kaj ke estis poste neeble atentigi al la membroj pri tio pro politika korekteco.

  6. Ian Fantom diras:

    La blua parto estas kapitalo kaptita en fondusoj por apartaj celoj, kaj la ruĝa parto estas la cetero de la kapitalo. Sed gravas nur la tuta kapitalo, sendepende de la koloro, ĉar la kasisto daŭre insistis, ke la kapitalo malkreskas, kiam ĝi fakte kreskadis. La grafikaĵo finiĝis en 1998 ĉar la postan jaron ĝi supreniris je preskaŭ miliono da pundoj, kiam oni vendis la domon. Kiam mi produktis la grafikaĵon ĝi ne havis nur historian valoron, ĉar oficis ankoraŭ la sama kasisto. Ĝian aktualan valoron pruvis la reagoj de la Estraro kaj aliaj ‘eminentuloj’ de la asocio post kiam mi liveris mian raporton konfidence al la Prezidanto. Per siaj propraj atakoj ili demonstris la gravecon de tiu dokumento. La posta kasisto defendis la antaŭan kasiston sen aliri la fakton, ke la kontoj kaj la protokoloj ne kongruis. Mi sugestas, ke kritikantoj legu la ligitajn artikolojn en EAB Update. La mia kaj la reago de la kasisto estas en Esperanto.

  7. DIETER ROOKE diras:

    Esperantistoj alighu al ” keep talking ” ! Ni malalighu el chiaj Esperanto asocioj , char ili estas senesperaj !

  8. Roland Rotsaert diras:

    La grafikaĵo pri ‘uzebla kapitalo’ finas je 1998 kaj do nur havas historian valoron. En la teksto (kaj en la rilata artikolo el 2011) mi ankaŭ ne trovis klarigojn. Kion signifas la ruĝaj kaj bluaj partoj? Surbaze de kiuj bilanco-eroj la aŭtoro atingis la uzeblan kapitalon? Depende de la propraj vidpunktoj diversaj personoj povas atingi tute malsamajn rezultojn.

  9. Kia senutila artikolo! Mi tute ne komprenas kial oni publikigis ĝin ĉar la aŭtoro nur babilaĉas kaj plendaĉas sencele. Nur intermiksaĵo de konspirateorio kaj personaj atakoj.

    La aŭtoro eĉ ne difinis politikan korektadon, ŝajnas ke laŭ li, ĝi simple estas ĉio kiun li ne ŝatas!

Respondi