Ĉielido kun cigna animo

CvetajevaDance paŝante, mi iris sur ter’! Ĉiel-id’!
Kun plentuko da rozoj! Senvelka karmino!
Mortos mi ĉe la aŭror’. – Nokton de raba bird’
Dio ne sendos ja por mia cigna animo![1]

M. Cvetajeva

(El “Mortos mi dum ĉielruĝo”, 1920)

Marina Cvetajeva [Цветаева, pron.: cvetájeva], klasikulo de la Arĝenta Epoko de la rusa literaturo, okupas apartan lokon en la koro de ĉiu ŝatanto de la rusa poezio. Eble pro la senprecedenca tragikeco de ŝia sorto, kiun ŝi antaŭsentis ekde sia junaĝo, kaj kiu estis kun doloriga esprimforto reflektita en ŝia poezio. La saman percepton de la specifeco de la poetino havis Iosif Brodskij: “La poezio de Cvetajeva plejparte diferencas disde kreaĵoj de ŝiaj samtempuloj per ia apriore tragika tono, per implicita – en la versoj – plorego… Mi opinias, ke Cvetajeva estas la unuaranga poeto de la 20a jarcento”.

Por la tuta poezia kreado de Cvetajeva estis karaktera simboligo de la propra sorto. Ŝia ŝatata arbo estis sorpujo kun ties amaraj fruktoj, kaj ŝi plurfoje markis siajn versaĵojn per tiu ĉi simbolo de maldolĉa sorto, kiu ĉiam altiris ŝin:

Sorpoj ruĝberis
Tra foli-rond’.
Tiam aperis
Mi en la mond’.

<…>

Mi nunejara
Revas pri ronĝ’
De ar’ amara
Da sorpa ruĝ’.

(1916)

Poste ŝi uzis la saman simbolon en la poemo “Al Anjo” (1918), dediĉita al la filino Ariadna:

Sibilo! Por kio porci’
Al id’ mia – da tia sorto?
Ja rusa destino – por ŝi…
Viv’ ŝia: Rusio kaj sorpo…

Multe pli poste, kiam la poetino suferis en la kondiĉoj de elmigro post la revoluciaj eventoj en Rusio, ŝin jam konsolis tiu ĉi amara simbolo de la patrotero:

Samfremdas ĉiu hejmo, templ’
Kaj samegalas ajnaj sortoj.
Sed se arbust’ de temp’ al temp’
Troviĝas – kun helruĝaj sorpoj…

(El “La patrotero! Nostalgi’”, 1934)

La vivan kaj krean vojon de la poetino ni sekvu laŭ la plej gravaj por ŝi jaroj.

1892. Naskiĝo de Marina Cvetajeva en Moskvo la 26an de septembro (Gregorie: la 8an de oktobro) 1892. Ŝia patro Ivan Cvetajev (1847-1913), fama filologo kaj artologo, estis tiam profesoro de la Moskva Universitato, direktoro de la muzeo Rumjancev kaj fondinto de la Muzeo de la belartoj A. Puŝkin en la strato Volĥonka, kiu nun estas unu el la plej gravaj muzeoj en Moskvo. La patrino de Marina – Maria Cvetajeva (Fraŭline: Mein, 1868-1906) – estis pianistino.

1896. La unuaj signoj de la poezia talento de Marina. Ŝia patrino skribis en sia taglibro: “Mia kvarjara Marusja[2] vagas ĉirkaŭ mi kaj ĉiam kunmetas rime la vortojn – ĉu eble ŝi estos poeto?”. Tamen ŝi revis vidi la filinon muzikistino kaj verve instruis ŝin kaj ŝian pli junan fratinon Anastasija pri pianludo.

1899. Estis finita la unua versa kajero de Marina, kiu ne konserviĝis. Ekde sia sepjara aĝo Marina senĉese legas librojn de la hejma biblioteko. Ŝi vivas en la mondo de sia propra animo: plejparte per peripetioj de ĉefpersonoj de siaj ŝatataj libroj, precipe tiuj de la verko “Aglido” de la franca poeto kaj dramaturgo Edmond Rostand.

1902. Pro grava malsaniĝo de la patrino (oni diagnozis tuberkulozon) la familio translokiĝis eksterlanden, kie dum tri jaroj ili ŝanĝis tri landojn: Italion, Svislandon, Germanion.

1906. La 5an de julio mortis la 38-jara patrino de Marina. La 14-jara knabino ricevis la unuan animskuan sortobaton. Kiom da ili ŝi ricevos poste! Aŭtune Marina proprainiciate ekloĝis en la internulejo de moskva privata gimnazio, forlasinte la hejmon en Moskvo por ne senti sin orfa sen la patrino. Tamen la malobeema karaktero de Marina malhelpis al ŝi longe resti en tiu kaj aliaj gimnazioj: dum kvin postaj jaroj ŝi trifoje ŝanĝis lernejojn.

1908. Marina verkis jam seriozajn versaĵojn.

1909. Aperis la unua poeto en la vivo de Marina – Ellis (Lev Kobilinskij), kiu faris malsukcesan edziĝproponon al Marina. Post la rifuzo de Marina iliaj rilatoj restis amikaj, kaj Ellis gvidis la junan poetinon en la moskvan poezian rondon. Somere Marina sole veturis al Parizo por aŭskulti en Sorbono kurson de la malnova franca literaturo. Reveninte hejmen ŝi tradukis al la rusa lingvo la ŝatatan teatroverkon de Rostand.

1910. Marina decidis eldoni siajn poemojn. Ŝi mem pagis la presadon de la versaro en proksima presejo – tiel aperis ŝia unua poemlibro “Vespera albumo”. Cvetajeva ne penis speciale altiri al si atenton de famaj poetoj, kvankam ŝi tiam vizitadis lekciojn kaj klubajn kunvenojn de la moskvaj poetoj-simbolistoj kaj estis persone konata kun kelkaj el ili. Ŝi kaj en tiuj jaroj, kaj dum la tuta posta vivo aliĝis al neniuj literaturaj grupoj kaj movadoj, estis tute libera en siaj elektoj kaj preferoj. Ŝi prenis por si la vivdevizon: “Mi nenion bezonas krom la propra animo!”. Tiu ĉi romantika sinteno lasos ŝin neniam. Tia sendependeco kaj inklino al memizoliĝo helpis, de unu flanko, konservi sian originalecon, sed ofte provokis negativan rilaton al ŝi flanke de aliaj literaturistoj.

Tamen la unua libro de Cvetajeva estis rimarkita kaj bonvenigita de Valerij Brjusov, Nikolaj Gumiljov kaj Maksimilian Voloŝin pro la originaleco kaj infana sincereco.

1912. Marina sammaniere eldonis sian duan poemaron “La sorĉa lanterno”.

En januaro okazis nupto de Marina kaj Sergej Efron, kun kiu la poetino konatiĝis antaŭ unu jaro en Koktebelo (Krimeo). Marina ĉiam verse romantikigis Sergeon, montrante lin jen kiel kavaliron-defendanton, jen kiel blankan cignon, batalantan por la “Fideleco kaj nobla Dev’”[3] en la Blanka Armeo dum la postrevolucia Enlanda milito:

Mi portas lian ringon kun fier’!
– En Eternec’ – edzin’, ne por parado! –
Lia vizaĝ’ kun akra karakter’ –
Kiel la spado…

(el “Mi portas lian ringon kun fier’”, 1914)[4]

La 5an de septembro naskiĝis ilia unua filino – Ariadna.

Cvetajeva1913. Cvetajeva eldonis sian trian verslibron “El la du libroj” kompilitan el 50 poemoj de la du antaŭaj libroj. La favora akcepto de la unuaj libroj de M. Cvetajeva estas klarigebla per tiama literatura situacio en Rusio: ĉiuj sentis finiĝon de la epoko de simbolismo kaj atendis venon de novaj literaturaj tendencoj. Krome, en la 1910aj jaroj la literatura komunumo aparte atentis la virinan poezian kreadon. Unu el la recenzintoj skribis tiam: “La poemoj de sinjorino Cvetajeva estas tre virinaj versaĵoj… Plej bone ŝi transdonas scenojn de la intima vivo, tiujn de la infanaĝo, rememorojn pri la pasintaj tagoj”. Do, ŝia debuto trafis sur la konvenan grundon. Cvetajeva mem nomis tiun ĉi periodon de sia vivo “tragika adolesko”. En la poemoj de tiu periodo ŝi reflektas intelektajn tendencojn de sia epoko. Ŝi tiam estis inspirata de la ideoj de Niĉeo pri antagonismo inter la mortema homo kaj la eterna mondo. Ŝia kreado de la jaroj 1913-1914 rotacias ĉirkaŭ la temo de limigiteco de la vivo, temo de morto (ankaŭ de sia propra morto). Tragikon de la persona morto pliigas la senŝanĝeco de la tera vivo:

Sennombre onin glutis por ĉiame
La truo de l’ etern’!
En iu tag’ mi malaperos same
De l’ faco de la ter’.

<…>

Kaj daŭros vivo laŭ kutima relo
En taga rotaci’.
Kaj daŭros ĉio, kvazaŭ sub ĉielo
Neniam estis mi!..

(1913)

En la poemo «Por miaj versoj…»[5] Cvetajeva providence priskribis sian literaturan sorton.

Por miaj versoj – nelegitaj idoj –
Pri jun’ kaj mort’ sentum’,

<…>

Kuŝantaj vane en vendej-vitrinoj
(Apenaŭ disvendebla polva var’!),
Por miaj versoj kiel por kar-vinoj
Ekestos ties jar’.

(1913)

Post dudek jaroj ŝi diros pri tiu ĉi poemo: “Tio estis prognoza formulo de mia tuta verkista (kaj la homa) sorto. Mi sciis ĉion dekomence”.

Post la publikigo de la poemaro “El la du libroj” la “eldona kariero” de Cvetajeva estis interrompita preskaŭ por unu jardeko: ĝis 1921 ne plu aperis ŝiaj poemaroj. En la 1930aj jaroj la poetino mem klarigis tiun “foriron el literaturo” per kelkaj cirkonstancoj: frua edziniĝo al “neliteraturisto”, “frua kaj verva patrineco”, “malamo al ĉia klubaneco” kaj “hato al poemoj en revuoj”. Cvetajeva tute ne zorgis pri sia profesia prestiĝo: ŝi ne strebis regule publikigi siajn verkojn, aktivi en diversaj literaturaj salonoj kaj asocioj. Ŝi skribis pri sia pozicio en tiuj jaroj: “Mi simple vivas, ĝojas, amas mian katon, ploras, belvestas min – kaj verkas versaĵojn”. Tio estis tipa konduto de la virino el aristokrata familio.

1914. Ĉion abrupte ŝanĝis la komenco de la Unua Mondmilito kun postaj tragikaj eventoj en Rusio kaj en la vivo de Cvetajeva. El ŝiaj poemoj de 1914 aparte rimarkindas tiu kun la titolo “Al Germanio”, kiu konsternis la samlandanojn per sia provoka enhavo. Poste Cvetajeva taksis ĝin sia unua respondo al la milito. Turninte sin al la “amata ĝis morto” Germanio, la poetino proklamis:

Vi submetitas al pelĉaso,
Abundas malamika band’!
Ho, mi neniam vin forlasos,
De Goethe kaj Kantio land’!

(el “Al Germanio”, 1914)

Tiu ĉi poemo estis publikigita nur en 1936. Tamen premiere Cvetajeva publike deklamis ĝin komence de la 1916a jaro en Petrogrado. Cvetajeva intencis ne tiom draste agaci la patriotismajn sentojn de siaj samlandanoj, kiom adoleskece defii la historion, detruantan la harmonion de la mondo.

1915-1916. La poezia intonacio de Cvetajva ŝanĝiĝis jam en 1915. La poetino ne plu kontraŭmetas sian egoon al la tuta mondo, ŝia mi transformiĝas je ni:

Mi scias la veron. Antaŭajn verojn – for!
Ne devas okazi de homo kun hom’ bataloj.
Rigardu: vespero; rigardu: proksimas la nokta hor’.
Pri kio – poetoj, amantoj kaj generaloj?

Jam vent’ susuras, jam rosojn sternas juni’,
Jam baldaŭ venos stela blizard’ en ĉielon glacian,
Kaj sub la tero baldaŭ ekdormos ni,
Kiuj sur ter’ malhelpis dormi unu l’ alian.[6]

(1915)

Post torento da versaj konfesoj pri amo al la vivo, post multnombraj “provludoj” de la propra morto, post deklarita neglekto de siaj ligoj kun la mondo – karakteraj trajtoj de la antaŭaj kreaĵoj de la poetino – la intonacio de tiu ĉi poemo montras, ke okazas transformiĝo de la poeta personeco de Cvetajeva: malaperis ŝia infaneska egoismo, kiun anstataŭis tragika egocentrismo.

1917-1918. En aprilo 1917 Cvetajeva naskis la duan filinon Irina.

Disde multaj siaj samtempuloj, havintaj grandajn esperojn lige kun la februara kontraŭmonarĥia revolucio, Cvetajeva neniam havis similajn iluziojn. Aŭskultante la pezan paŝadon de la historio, ŝi respondis al ĝi per la senkompromisaj verslinioj:

El templo severe aspekta
Vi venis al placa tumult’…
– Libero! – la Damo Perfekta,
De ĉiaj nobluloj belkult’.

Okazas terura kunkanto, –
Anstataŭ la meso – milit’!
Libero! – putin’ provokanta
Sur brust’ de ebria bandit’![7]

(1917)

Sed ne monarĥiaj konceptoj inspiris la poetinon por tiu ĉi proklamo. En la poezia retoriko de Cvetajeva la sorton de la carismo determinis la supera forto:

Di-pravo:
Putro kaj favo,
Seko de step’,
Ĝemoj de pleb’,

Ŝtelo kaj murdo,
Sombro kaj morbo,
Fulmo kaj tondro,
Morto kaj tombo.

Malbena jaro.
Vort’ mallibera.
Kaptita caro.
Popol’ ribela.

(1918)

La Oktobran Revolucion Cvetajeva malakceptis. Logika sekvo de la revolucioj laŭ ŝia konvinko estas nur detruo, pereo de la homoj kaj de la lando:

Dissonas por mortinto meso.
Mistera Libro de Genezo
Rusia – kiu mondajn sortojn kaŝas –
Ĝis fin’ legitas kaj fermite kaĝas.
Kaj vagas vento, siblas en step-spac’:
Rusi’! – Suferulin’! – Dormu en pac’!

(1918)

En la aĝo 25 jaroj ŝi restis en la revolucia Moskvo sola kun du malgrandaj infanoj (la edzo Sergej Efron ekbatalis kontraŭ la bolŝevikoj en la Volontula armeo ĉe Dono), havante neniun sperton pri memstara ĉiutaga vivo, perdinte pro la alŝtatigo la tutan hereditan havaĵon. Fine de 1918 Cvetajeva skribis pri la drasta ŝanĝiĝo de sia socia stato: “Mi estas absoluta déclassée[8]… ĝisoste ekster la socigrupo, profesio, rango”.

Dio lasis min en solo
En la tuta granda mondo.
“Vi ja ne virin’, sed birdo,
Tial – flugu kun kantad’“.

(El “Mia flirta paŝostil’…”, 1918)

En tiu ĉi strofo enestas kvintesenco de la matura Cvetajeva, kiu, perdinte la socian kaj seksan[9] identecon, anstataŭigis tiujn per la krea identeco – ŝi estas “birdo”, kies destino estas “kanti”.

La metafora asociado de si kun birdo estas ankoraŭ unu ripetiĝanta simbolo (vidu pri la “sorpo – sorto”) en la poemoj de Cvetajeva. En la postrevoluciaj jaroj tio estis plej ofte Fenikso – mita birdo, resurektinta el cindro. La poetino ankaŭ komparis sin jen kun hirundo, jen kun cigno (vidu la moton). Sian edzon ŝi ankaŭ nomas “blanka cigno” en la versa konversacio kun la filino:

– Kaj kie paĉjo? – Dormu sub ikon’,
Tuj la ĉeval’ mirakla sonĝon trenos.
– Kien veturos ni? – Al cigna Don’,
Al blanka cigno mia ni alvenos.[10]

(El ”Kie la cignoj”, 1918)

Cvetajeva

Marina Cvetajeva kaj Sergej Efron

1919-1920. La Oktobra revolucio igis la poetinon akcepti tiun rolon, kiun ŝi evitadis dum la antaŭaj jaroj – la rolon de profesia literaturisto. La portanta morton katastrofo de la revolucio tamen vekis en Cvetajeva miregan voloforton al la kreado. Aktiveco, kun kiu Cvetajeva komencis aranĝi siajn literaturajn aferojn en la postrevolucia Moskvo, atestis pri rapida transformiĝo de ŝia memkonscio. Dum 1917-1921 ŝi verkis pli ol tricent versaĵojn kaj ses romantikajn teatroverkojn, plurajn eseojn. Cvetajeva preparis por eldono kelkajn poemarojn, publikigis siajn kreaĵojn en almanakoj, prezentis siajn poemojn en diversaj literaturaj vesperoj.

En februaro 1920 ŝia trijara filino Irina mortis pro malsato en unu el la Moskvaj orfejoj, kien Cvetajeva lokigis la filinojn pro sia malkapablo vivteni ilin. La malsanan sepjaran Ariadnan ŝi revenigis hejmen, savinte ŝian vivon. La morto de Irina iĝis ankoraŭ unu tragedio en la vivo de la poetino, profunde vundinta ŝian animon.

1921. En Berlino estis eldonita ŝia poemaro “Verstoj”. La dua libro “Cignejo”, preparita de ŝi, estis eldonita en Soveta Unio nur en 1990. La poemoj, konsistigintaj tiujn ĉi verslibrojn, estis diverstemaj kaj diversstilaj: ama liriko, kaj rusaj folkloraj motivoj, kaj romantika idealigo de la herooj de la Blanka armeo. Sed la ĉefa intonacio de la kreaĵoj de tiu ĉi periodo estas tragedia, precipe en la “Cignejo” – ploro pri la pereigita Rusio: la Blanka armeo malvenkis, ĝiaj batalantoj estas disperditaj tra la mondo.

Cvetajeva nenion scias pri la edzo. La 14an de julio ŝi ricevis “la beatan novaĵon” – la unuan post kvar jaroj leteron de la edzo el Prago, kie lin trovis la verkisto Ilja Erenburg.

1922-1924. La 11an de majo 1922 Cvetajeva kun la filino forlasis Rusion – ili venis Berlinon kaj en aŭgusto en Pragon. Ŝi venis al la Okcidenta Eŭropo kiel fama poeto. Ĉio, kion ŝi ne sukcesis eldoni en Rusio dum kelkaj lastaj jaroj, estis rapide publikigita dum du jaroj: la poemaroj “Versoj al Blok”, “Disiĝo”, “Verstoj” kaj “Verstoj-1”, “Psiĥo”, “Metiarto”. Cvetajeva ankaŭ aktive publikigas siajn poemojn en rusaj periodaĵoj de elmigra literaturo: “Nuntempaj notoj”, “Volo de Rusio”, “Rusa penso”, “Epopeo” k. a. Ĉio ĉi donis al Cvetajeva la reputacion de unu el la plej produktivaj reprezentantoj de la rusa ekstermetropola literaturo.

En 1923 okazis amoro inter la poetino kaj la amiko de ŝia edzo Konstantin Rodzeviĉ, rezulte de kiu aperis la ĉefverkoj de Cvetajeva “Poemo de la Monto” kaj “Poemo de la Fino”. Samtempe Cvetajeva aktive korespondas kun la poeto Boris Pasternak, en kiu ŝi trovis sian grandegan samtempulon kaj parencan animon. Inter ili disvolviĝis “amrilatoj en leteroj”.

Oftaj amaj “uraganoj” en la vivo de la poetino estis elvokataj de ŝia pasia naturo kaj riĉa imagpovo. Plej ofte la amsentoj estis elpensataj de ŝi kaj ilin sekvis seniluziiĝoj. Sergej Efron en letero al sia amiko M. Voloŝin komparis sian edzinon kun “grandega forno, por kies hejtado estas ĉiam bezonataj lignaĵoj”. Rezulte de la brulado aperadis arda flamo – poemoj.

1925. La 1an de februaro Cvetajeva naskis la filon Georgij (hejma nomo Mur). Mur estis knabo kun malfacila karaktero, sed Cvetajeva amegis lin kaj ĉion oferis por li. La 1an de novembro Cvetajeva kun la familianoj translokiĝis en Parizon. Ŝi esperis plibonigi tie la financan staton de la familio, sed la esperoj estis vanaj.

1926. La 6an de februaro okazis la unua poezia vespero de Cvetajeva en Parizo. Ĝi pasis kun granda sukceso en superplena salono, kvankam iuj “kolegoj” el la elmigraj rondoj eksentis malamon kaj envion al Cvetajeva, unuavice Z. Gippius kaj D. Mereĵkovskij. Daŭras la korespondado kun B. Pasternak. En la proponita de Pasternak enketilo por la planata bibliografia “Vortaro de verkistoj de la 20a jarcento” Cvetajeva skribis: “La plej ŝatataj en la mondo aĵoj: muziko, naturo, versaĵoj, soleco. Plena indiferento: al la socio, teatro, plastikaj artoj, spekteco. Sento de propreco limiĝas de la infanoj kaj la kajeroj”.

1927. La familio de Cvetajeva loĝas en Meudon – apudurbo de Parizo – en malfacilaj kondiĉoj. La mizeraj enspezoj de Marina kaj Sergej ne sufiĉas por normala vivtenado de la familio. Ĝi povis daŭre ekzisti nur dank’ al financa helpo de la rusaj konatoj. Por Cvetajeva estis turmenta la neceso okupiĝi pri ĉiutagaj rutinaĵoj – tio deŝiris ŝin de la verkado – sola plaĉa afero por ŝi. Tiurilate tre helpis ŝin la filino Ariadna.

1928. Estis eldonita la verslibro “Post Rusio”, la sola libro, kiun Cvetajeva sukcesis eldoni dum 14 jaroj de la vivo en Parizo. La libro estis akceptita malbone: oni nevolonte aĉetis ĝin, estis amaso da negativaj recenzoj. Cvetajeva amare notis: “En Rusio mi estis poeto sen libroj, ĉi tie – poeto sen legantoj”.

1931. En la eseo «Mia sorto de poeto» Cvetajeva konstatis: “Mian malsukceson en la elmigro kaŭzis tio, ke mi estas ne-elmigrinto, ke mi pro la spirito… tie, tien, de tie… Mi estas en terura krea soleco”.

En la 1930aj jaroj la ĉefan lokon en la kreado de Cvetajeva okupis prozo. La poetino sincere konfesis tiam: “Versoj ne nutras, nutras nur prozo”. Krome, la vivo en eksterlando malinspirigis ŝin, ne elvokis poezian respondon en ŝia animo. Ekestis poezia muteco de Cvetajeva, kvankam de tempo al tempo la versaĵoj tamen aperadis.

Ŝiaj prozaĵoj de 1930aj jaroj estis plejparte rememoroj, priliteraturaj kaj biografiaj eseoj : “Mia Puŝkin”, “Puŝkin kaj Pugaĉov”, “La poeto kaj la tempo”, “Eposo kaj liriko de la nuntempa Rusio”, “Vive pri la vivinto” (pri M. Voloŝin), “La kaptita spirito” (pri A. Belij), “La tiea vespero” (pri M. Kuzmin) k. a.

1934. Estis verkita unu el la plej famaj poemoj de Marina Cvetajeva – «La patrotero. Nostalgi’… », en kiu la poetino esprimis la tutan tragikecon de sia vivo en la elmigro:

…Ĉar samegalas, kiu kaĝ’
Hirtigu min, kaptit-leonon,
Kaj kiu homamasa kraĉ’
Forpelu – fojon milionan –

Min al soleca sinkompren’.
Nordurso sen glacia peco,
Mi ne elvivos (vanas pen’!),
Kaj kie – kia diferenco?!…

1937. En marto Ariadna forveturis en Moskvon. La intenco de la familianoj de Cvetajeva reveni en Rusion aperis delonge. Kiel evidentiĝis, Sergej Efron estis membro de “Asocio por reveno al la patrolando”, kiun pagis la registaro de Soveta Unio, kaj kaŝa agento de la sekretaj servoj de USSR, plenumanta ties taskojn. Li revis mem kaj sukcesis infekti la infanojn per la ideo pri translokiĝo al USSR. Cvetajeva dubis pri tio. Ŝi suferis pro la vivo ekster la patrolando, sed sciis, ke ŝi kiel verkisto ne sukcesos realiĝi en la komunista Rusio. Ŝi skribis en unu el siaj leteroj: “Ĉi tie mi estas nebezonata. Tie mi maleblos”.

Komence de septembro en Svislando okazis murdo de la rifuĝinta sovetunia spiono Ignatij Rejss (Ludvig Poreckij), en kies persekuto partoprenis S. Efron. Kvankam li ne havis rektan rilaton al la murdo, li estis devigita urĝe forlasi Francion kaj rifuĝi al USSR. Cvetajeva, kiu nenion sciis pri la kaŝa agado de la edzo, estis tiel konsternita, ke dum duonjaro ŝi kapablis verki absolute nenion. Ŝi komprenis, ke ŝia reveno al la patrolando estas neevitebla. Komenciĝis preparado por la veturo.

1938-1939. La septembraj eventoj de 1938 (atenco de la hitlera Germanio kontraŭ Ĉeĥio) rompis la krean mutecon de Cvetajeva. Aperis ŝia emociplena kontraŭfaŝisma versa ciklo “Al Ĉeĥio”, entenanta dudek poemojn. La poetino en la poemo “Al Germanio” turnante sin al la lando, iam adorata de ŝi (vidu la samtitolan poemon de 1914), kolere malglorigas ĝin:

Por sia poŝ’ forprenis vi
Duonon de la map’!
Antaŭe – lulfabelis vi,
Nun – iras vi por rab’…

Ĉu kampulinon de Ĉeĥi’
Rigardis vi sen hont’,
Kiam per tankoj tretis vi
La kampojn kun rikolt’?..

La 18an de junio 1939 Marina Cvetajeva kun sia 14-jara filo revenis al la patrolando. Por la sovetunia registaro Cvetajeva estis ne granda poeto, sed la edzino de la sekreta agento, kaj ŝia plua vivo eksterlande estis maldezirinda. Post ŝia reveno estis arestitaj la filino Ariadna (en aŭgusto) kaj Sergej Efron (en oktobro). Ili estis akuzitaj pri spionado: Ariadna ricevis ok jarojn de mallibero en koncentrejoj kun posta ekzilo al Siberio, kaj ŝia patro estis pafekzekutita en oktobro 1941. Cvetajeva restis sola kun la filo.

Cvetajeva

Unu el la lastaj fotoj

Cvetajeva skribis leterojn al Lavrentij Berija[11] kun petego liberigi la familianojn aŭ minimume permesi vizitojn al ili. Neniaj respondoj estis ricevitaj.

1940. La vivkondiĉoj de Marina Cvetajeva kun la filo estas teruraj: sen konstanta loĝejo (ili ŝanĝis tri luitajn loĝejojn dum unu jaro), sen mono, sen amikoj. El la antaŭaj konataj literaturistoj nur Pasternak subtenis ŝin. Danke al li Cvetajeva ricevis laboron de tradukisto, kaj poste ŝi estis akceptita kiel literatura tradukisto en la grupa sindikata komitato de literaturistoj (oni rifuzis membrigi ŝin kiel poeton en la Unio de Verkistoj de USSR).

Aŭtune de 1940 la ŝtata eldonejo Goslitizdat planis eldoni ŝian verslibron kun poemoj de la 1920-1940 jaroj, kiun la poetino plenespere preparis. Tamen pro la negativa recenzo de la kritikisto K. Zelinskij la libro estis malpermesita por eldono.

1941. La komenco de la milito en USSR elvokis grandan panikon de Cvetajeva, timegon pri la plua sorto de la filo. La 8an de aŭgusto ŝi kaj Mur estis evakuitaj kun grupo de moskvaj literaturistoj al la provinca urbeto Jelabuga ĉe la rivero Kama. Restinte en fremda loko sola, sen laboro, sen financa kaj morala subteno la poetino, perdinte lastan esperon kaj volon pluvivi, la 31an de aŭgusto mortigis sin kaj estis entombigita la 2an de septembro en la loka tombejo.

La filo estis evakuita al Taŝkento kaj post atingo de la 18-jara aĝo estis mobilizita al la fronto, kie li pereis en 1944. La filino Ariadna post rehabilito en 1955 revenis en Moskvon kaj dediĉis sian pluan vivon al repravigo kaj refamigo de Marina Cvetajeva. Ŝi kolektis kaj gardis la arkivon de la patrino, klopodis pri eldonado de ŝiaj verkoj, publikigis siajn rememorojn pri la poetino.

La revenigo de la kreaĵoj de Marina Cvetajeva okazis en 1956 per publikigo de sep ŝiaj poemoj en la almanako “Literatura Moskvo”. En la postaj jaroj ŝiaj verkoj estis eldonataj torente per gigantaj eldonkvantoj.

Resume pri la krea heredaĵo de M. Cvetajeva: 800 lirikaj versaĵoj, 17 grandaj poemoj, 8 teatroverkoj, ĉirkaŭ 50 prozaĵoj, pli ol 1000 leteroj.

Apud la tombo de la poetino en Jelabuga, kiun mi vizitis ĉi-somere, situas tabulo kun ŝia poemo, kiun ŝi verkis en juneco (1913) kaj per kiu Marina Cvetajeva eterne parolas nun kun ni, ŝiaj legantoj kaj adorantoj:

Vi iras, kun mi identa,
Celante rigardon sob.
Mi estis sammalatenta!
Iranto nun preter, stop!

En man’ kun buked’ kombina –
Papavoj kun kampanul’ –
La nomon legu – Marina –
Kaj aĝon sur la tabul’.

Ne pensu, ke vi ĉe tombo,
El kiu leviĝos mi…
Mi ŝatis ridi pri sombro
De la makabra mani’!

Kaj sango fluis al vangoj,
Kaj krispis da bukloj op’…
Mi ankaŭ estis, vivantoj!
Irantoj nun preter, stop!

Plukadu por vi dum vago
La tigojn kun ruĝa ber’, –
Ne estas pli dolĉa frago
Ol sur la tombeja ter’.

Ne staru en trist-humoro
Kun la funebra kapklin’,
Serene pri mi memoru,
Serene forgesu min.

Jen striojn la suno sternas!
Vi tuta – en ora sfer’…
Ĉu vin ne troe konsternas
Nun mia voĉ’ elsub ter’?

Ludmila Novikova

Notoj

1. Ĉiuj komentoj apartenas al la aŭtoro de la eseo, same kiel tradukoj de la citataj poemoj de Cvetajeva (krom la aparte komentitaj).

2. La hejma nomo de Marina.

3. Citaĵo el la poemo “Obskurad’…” de Cvetajeva (traduko de Tatjana Auderskaja, Odeso).

4. Traduko de T. Auderskaja.

5. Tiu ĉi poemo de Cvetajeva, lokigita sur muron de domo en la urbo Leiden (Nederlando), malfermis en 1992 la kulturan projekton «Wall poems».

6. Traduko de T. Auderskaja.

7. Traduko de T. Auderskaja.

8. Ekstersocia persono (france).

9. Cvetajeva tiel skribis en aŭgusto 1918 pri la deficito de sia virina identeco en tiu periodo: “Viroj kaj virinoj por mi estas ne egale proksimaj, sed egale fremdaj”.

10. Traduko de T. Auderskaja.

11. Estro de la sekreta polico de la Stalina reĝimo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/cvetajeva

Represo, parta aŭ plena, estas permesata nur kun la permeso de la aŭtorino, Ludmila Novikova.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Historio, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi