Tra la palmoj ĉe la strando en Aneho oni vidas la bluan ĉielon kaj la maron. Ĝi estas tuj apud la lernejo de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo, nun plena da homoj en verdaj T-ĉemizoj. Tie ĉi-jare okazis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO.
Jam la unuan vesperon okazis spontana koncerto de nova afrika esperantista muzikisto Joel Muhire, kiu preparis por ni kantojn pri Esperanto kaj la temo de la ĉi-jara IJK: ”Virinoj kaj viroj kaj siaj kulturoj”. Postajn tagojn sekvis koncertoj de Jonny M kaj Kimo.
Kadre de la projekto “Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo” okazis trejnadoj, preparitaj de la trejnista teamo pri tiom diversaj kaj gravaj temoj kiel landa agado, gvidado kaj team-konstruado. Aliaj temoj estis praktika trejnado pri uzi ludojn por lerni. La kontraŭdiskriminacia trejnado estis rekte ligita al la temo de la kongreso. La populara trejnado por landa agado ebligis transdonon de scio kaj sperto pri kiel starigi landajn asociojn.
La komisiono pri landa agado de TEJO organizis la kampanjon kaj danke al la malavareco de esperantistoj libroj, revuoj kaj lernolibroj estis disdonitaj al aktivuloj el dek landoj. En la libroservo oni povis aĉeti librojn eldonitajn de afrikaj landaj sekcioj, kiel libroj kun tradiciaj rakontoj kaj vortaroj kaj tiel subteni la lokajn esperantistojn.
Unu de la ekskursoj estis al la lago, kiu donis al Togolando sian nomon. Estis homplena busvojaĝo al Lac Togo (Lago Togo), kiun ni trairis per pirogoj, lokaj lignaj kanuoj, por atingi Togoville. Tie ni vizitis katedralon, kaj en la centro de Togoville ankaŭ gravajn lokojn de vuduismo. Dum alia ekskurso ni vizitis unu lokan reĝon kaj lernis kiel lingvoj kaj kulturoj interrilatas. Ne nur en la ekskursoj tio estis prezentata, sed ankaŭ en la taga programo. Emocia momento estis la vizito de domo, kiu estis uzata por teni sklavigitajn homojn antaŭ forvojaĝo de Afriko. Malpli emocia, sed lernplena sperto, estis la vizito en ĝardeno kie estis arboj de kafo, kakao, gujavo, mango kaj papajo.
Estis kelkaj defioj por la organizantoj – ekzemple la buso por la ekskurso paneis kaj la taga programo devis esti ŝanĝita al alia tago. Ne ĉiu matraco estis komforta la unuan tagon, sed por tio la organizantoj ankaŭ trovis solvon. La ĉiutaga vivo en la kongresejo estis en si mem kultura sperto. Oni lernis, ke duŝi kaj necesejumi ne funkcias sen sitelo: Antaŭ iri necesejumi aŭ duŝi sin, oni devis plenigi sitelon sub la akvokranoj, kunporti la plenan sitelon al la duŝejo/necesejo; en duŝejoj oni ĉerpis akvon per ujoj por lavi sin, en necesejoj oni rekte verŝis la akvon el la sitelo en la necesejo. Memkompreneble la partoprenantoj ĝuis ankaŭ la ĉeeston de multaj kuloj, kaj uzis kontraŭkulajn vualojn por pli trankvile dormi. Ĉiam estis homoj pretaj por pruntedoni kontraŭkulŝprucilon kiam iu forgesis ekzemple kunporti al ekskurso. La interreto estis sufiĉe bona por tiuj, kiuj aĉetis lokan SIM-karton.
Kulturaj spertoj estis ne nur en la ekskursoj. Okazis kultur-lingva festivalo (KLF) kun modo-spektaklo plena de tradiciaj vestaĵoj kaj dancoj kaj kun budoj, kie la landoj de la partoprenantoj estis reprezentitaj. Oni prezentis dolĉaĵojn, maldolĉaĵojn (Dankon pro la Marmite, Tim!), alkoholaĵojn. Ĉiuj landbudoj estis interese preparitaj, kaj post la memprezentoj ĉiuj havis eblon gustumi multajn manĝ- kaj trinkindaĵojn. Nacia televido “TVT – Télévision Togolaise” kaj ankaŭ radio “Lumière” faris raporton pri la KLF.
Neniu estas tre surprizita legi, ke pluraj homoj malsaniĝis, tio ja estas la malpli bona flanko de vojaĝado. Dum la kongreso estis pluraj malĝojaj mienoj pro ventrodoloro kaj lakso, malgraŭ tio ĉi la etoso ĝenerale estis tiom bona, ke dum la internacia vespero ni eĉ ĝoje kunkantis kun Kimo, kiu fakte verkis kanton pri nia komuna kongresa sorto. Organizantoj de la sekva IJK en Hispanio promesis malpli da malsano, ni memoros tiun promeson!
Marko rakontas:
Ĉi-jara IJK estis la unua, post eklerni Esperanton ĉi-februare. Estas mirinda, kiom bone Esperanto ebligas homojn interkomuniki, kaj sperti tiom internacian etoson kun dancado, kantado, kunlaborado ĉefe inter eŭropanoj kaj afrikanoj el pluraj landoj. Mia nura plendo estas, ke ne estis eble sekvi ĉiujn trejnadojn aranĝitajn, ili ĉiuj ŝajnas interesegaj, kaj mi bedaŭras ke mi ne povas esti en pli ol unu loko samtempe.
Mi rimarkis kaj fakte tre ĝuis, ke amike preni manon de aliaj viriĉoj okazas ĉi tie multe kiam mi parolas kun afrikanoj, en Nederlando, kie mi loĝas, tio ne estas kutima kaj eĉ ekzistas antaŭjuĝoj kontraŭ tio ĉi. Semajnojn poste homoj daŭre sendadas amikiĝpetojn per Fejsbuko por teni la kontakton.
Koffitche skribas:
De la 5a ĝis la 12a de aŭgusto ni spertis nekredeblajn momentojn en Aneho. La miksitaj homoj de malsamaj kulturoj kaj rasoj kunvivis pace; tio ĉi montras ke ni povas vivi pace kvankam ni estas malsamaj. La plej granda parto neforgesebla estas la ekskurso al Togoville. La ĝemelaj kaj mirindaj arboj, kiuj klarigas la gravecon de viroj kaj virinoj en iliaj kulturoj. Mi forgesas nek la Kpalimean ekskurson, nek la Internacian Vesperon, nek la Kultur-Lingvan Festivalon. Ĝis nun mi respertas en mia kapo la aranĝon, kaj pli ol 26 landoj estis reprezentitaj. Mi ankaŭ akiris spertojn kiuj ebligos la disvolviĝon de nia movado landa kaj kontinenta.
La ĝemelaj arboj montras la funkciadon de la socia vivo inter viroj kaj virinoj; kiel la estro de ĉiuj domoj ili prizorgas la spiritan sekurecon de la tuta vilaĝo kaj batalas kontraŭ sorĉistoj kaj aliaj malbonaj spiritoj. Do, sub la ĝemelaj arboj estas ĉambreto, kaj kiam iu malsaniĝas en la vilaĝo, se estas spirita malsano, oni kunportas la malsanulon al la ĉambreto, kaj post tri aŭ kvin minutoj li resaniĝas. Tiu estas la religia parto, kaj la socia parto estas, ke la virina arbo surhavas multe da birdidoj kaj la vira ne havas eĉ unu, kvankam ili estas kune kaj similaj. Tio ĉi signifas, ke la virino estas la vivdonantino, kaj la viro devas protekti ŝin kaj la infanojn.
Konkludo:
Ni, kiuj ĉeestis la Internacian Junularan Festivalon ĉi-jare, memoras ke kelkaj partoprenontoj el Afriko ne ricevis vizon. Tiaj limoj malebligas al multaj esperantistoj viziti aliajn landojn kaj partopreni en gravaj renkontiĝoj. Ĉar ni estas tutmonda movado, eblo partopreni estas grava egalrajta kaj demokratia temo. IJK en Afriko estas tiel vere valora okazaĵo. Kaj tiel la kongreso estis unika eblo por multaj afrikanoj ĉeesti grandan aranĝon en internacia etoso, por pli formalaj okazaĵoj kiel la komitatkunsido kaj pli neformalaj, kiel la piedpilka matĉo. Partoprenis 110 homoj el 27 landoj en kvar kontinentoj. Ĉirkaŭ duono de la partoprenantoj venis el dek afrikaj landoj, la alia duono el 13 landoj de Eŭropo, kaj malmulte venis de Azio kaj Ameriko. Certe indas denove organizi IJK-on en Afriko.
Charlotte Scherping Larsson
TEJO-estrarano pri Aktivula Trejnado, Talento, Egaleco kaj Adoleskuloj
Marc Konijnenberg
estonta volontulo ĉe la Bjalistoka Esperanto-Societo
Koffitchè Koufionou
prezidanto de AJET, komitatano A de TEJO, vicprezidanto de ĉi-jara LKK
Fotoj: Peter Baláž
Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2017/09/tejo-12
Certe necesas aldoni, ke krom la koncerto de Joel okazis tiuj de togolanda esperantisto, nome Amevor Koadzjo kaj Apeson Kossi, profesia kantisto. Tiuj ĉi ne malpli ĝuigi bonetose la kongresanojn, dimanĉe.
Ankaŭ la nacia gazeto “Togopress” kaj novaĵagentejo ATOP raportis pri la kongreso.
Se vi deziras konatigxi al la muziko de la menciita Joel Muhire (Kongo), vi povas viziti la retejon: https://senopone.wordpress.com/
Ests auxdeblaj ekzemploj el la unua albumo kaj ligo al YouTube
https://youtu.be/o4SrD9sdj9Q