Émile Boirac

BoiracAntaŭ cent jaroj, la 20an de septembro 1917 en strangaj cirkonstancoj forpasis (spiritisme: “elkarniĝis”) profesoro Émile Boirac, unu el la plej eminentaj esperantistoj. Ĝuste al li Zamenhof proponis la prezidantecon de la unua esperantista mondkongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (1905) kaj de la Lingva Komitato, fondita en ĉi tiu kongreso. Okaze de la centa mortodatreveno de rektoro Boirac ni publikigas artikolon pri li el la baldaŭ eldonota enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK), kiu entenas biografiajn artikolojn pri ducent elstaraj esperantistoj.

Boirac, Augustin Émile [bŭarák]. Franco. Nask. 26 aŭg 1851 en Guelma (Alĝerio). Filo de negocisto Jean Boirac kaj ties edzino Felline Salvate-Portan. Studis filozofion kaj literaturon en la Bordoza Universitato, bakalaŭriĝis pri literaturo (1872), agregaciiĝis pri filozofio (1874), doktoriĝis pri filozofio (1894) per la tezo “La ideo de fenomeno”. Ekde 1871 dum 26 jaroj instruis filozofion en francaj liceoj, fine en la renoma liceo Condorcet (1882-97). Profesoro pri filozofio kaj rektoro en la universitatoj de Grenoblo (1898-1902) kaj en Diĵono (Akademio de Diĵono, 1902-17). Membro-korespondanto de la Franca Akademio de Sciencoj Moralaj kaj Politikaj (1906).

En 1876 Boirac proponis la terminon “déjà vu” kaj iĝis konata fakulo pri paramnezio. Studis hipnozon (en 1911 premiita de la Akademio de Sciencoj), praktikis ĝin kaj spiritismon. Kun aliaj fakuloj esploris la mediumajn kapablojn de Eusapia Palladino. Aŭtoro de pluraj sciencaj, didaktikaj kaj popularaj verkoj (Baza kurso de filozofio, 1892; La ideo de fenomeno, 1894; Lecionoj de psikologio aplikata al edukado, 1902; Kurso de moralo por normalaj lernejoj, 1905; Nekonata psikologio, 1908; Estonteco de la psikaj sciencoj, 1917 k. a.). Fondinto de la Elektroteknika Instituto en Grenoblo kaj de la Instituto pri Vino en Diĵono. Prezidanto de la mikologia societo en la dep. Côte-d’Or, aŭtoro de kuir-receptoj. Kavaliro de Honora Legio (1906).

En 1885 edziĝis kun Baptistine Rose Joséphine Bertrand (1859-1917); kvar infanoj (unu el ili, subleŭtenanto Émile Lucien Élie Boirac, naskita en 1890, batalis en fronto ekde la komenco de la Unua Mondmilito kaj mortis pro vundoj en majo 1915). Kvin monatojn post la forpaso de sia edzino (21 apr 1917) Boirac mortis 20 sep 1917 en Salses (dep. Pyrénées-Orientales) en malklaraj cirkonstancoj (Laŭ unu versio: dum spiritisma seanco; laŭ alia versio: per sia propra decido, perdinte la emon al la vivo.). Entombigita en Salces, 6 okt 1917 resepultita en Diĵono. Unu el la stratoj de Diĵono havas lian nomon.

BoiracEsp: 1900 (Adresaro, №5777) danke al la matematikisto Charles Méray. Aktive propagandis Esperanton; post liaj prelegoj fondiĝis Esperanto-grupoj en kelkaj urboj. Enkondukis Esperanton en la programon de eksterlandaj studentoj en la Diĵona Universitato. Verkis kaj tradukis kelkajn librojn en/pri Esperanto, okupiĝis pri leksikografio, kompilis trivoluman vortaron Esperanto-Esperantan, kunlaboris en L’Espérantiste, La Revuo, Oficiala Gazeto Esperantista kaj aliaj Esperanto-gazetoj. Prezidis la 1an UK en Bulonjo-ĉe-Maro (1905) kaj kunredaktis kun Zamenhof la kongresan protokolaron. Membro de KKK. Elektita de Zamenhof kiel prezidanto de la Lingva Komitato (LK) en 1905). Membro de la Komitato de la Delegacio por Akcepto de Internacia Helplingvo, kiu 24 okt 1907 en lia foresto (lin anstataŭis Gaston Moch) akceptis principe Esperanton kun ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komisiono de la Komitato de la Delegacio interkonsente kun LK. Dum la Ido-krizo (1907–08) komprenis, ke la centpersona LK ne estas laborkapabla kaj proponis fondi ties gvidorganon en la formo de Akademio, kies unua prezidanto li iĝis (1908-17). En 1912 kunfondis Mondan Asocion de Spiritismaj Esperantistoj kaj iĝis ĝia unua prezidanto.

Ĉefaj verkoj

Leibniz G.-W. Monadologio (Tr., 1902);
Ŝlosileto kvarlingva franca, angla, germana, latina de la lingvo internacia Esperanto (1903);
Perdita kaj retrovita (1904);
Molière. Don Juan aŭ la ŝtona festeno (Tr., 1905);
Qu’est-ce que l’espéranto? (1906);
Le Congrès espérantiste de Genève (1906);
Pri la homa radiado (1906);
Tria Kongreso – Festo de La Revuo (1907);
Dyke H. van. La kvara mago: aŭ la alia saĝulo (Tr., 1909);
Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca (1909-10);
Le problème de la langue internationale (1911);
Vortaro de la oficialaj radikoj de Esperanto (1911);
Fundamentaj principoj de la vortaro Esperanta (1911).

Pri Émile Boirac

EdE, p. 57-58 k. a.;
LZ, Vol. 1, p. 7-8 k. a.;
OVP, p. 36.
Condette J.-F. Les recteurs d’académie en France de 1808 à 1940. Tome II, Dictionnaire biographique. Paris, 2006, p. 76-77.
S-ro Émile Boirac (OGE, 1917-1918, №7-8);
Delcourt M, Amoroux J. Filozofo kaj esperantisto (Esperanto, 1977, №11);
Amouroux J. Émile Boirac (La Gazeto, 2011, №154).

Nia Diligenta KolegaroNia Diligenta Kolegaro

Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj

Aŭtoroj: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Eldonantoj: Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio
320 grandaj (enciklopedi-formataj) paĝoj
Portretoj, tabeloj kaj utilaj suplementoj
Aperos en la fino de la Zamenhofa Jaro 2017
Prezo: 30 eŭroj

Jam antaŭmendebla kontraŭ 25 eŭroj

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/boirac

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Émile Boirac

  1. Christian Lavarenne diras:

    Relegante vian artikolon mi ekkonscias ke mankas en ĝi jena informo :

    “La 24-an de majo [1911] en Sorbono, la [en aprilo] novelektita komitato de SFPE proklamis sian novan estraron. Per aklamado, Maurice Rollet de l’Isle estis nomata prezidanto, Emile Boirac kaj Théophile Cart, vicprezidantoj.”
    (Hervé GONIN kaj Jean AMOUROUX, Centjara asocia Esperanto-movado en Francio, Paris : UFE, 1998 , vol. I, p. 36.)
    (Mi ne serĉis pli precizajn fontojn.)
    Amike
    Christian

  2. Lavarenne diras:

    Saluton,

    dankon pro la bona artikolo. Mi tamen atentigas pri via trad.

    normalaj lernejoj

    Mi ne certas chu temas pri la plej taùga E-esprimmaniero char mi supozas ke preskaù certe temas pri la franca “Ecoles Normales”, kiuj estas porinstruistaj lernejoj, t.e. en kiuj la studentoj lernas kiel farighi postaj instruistoj che bazaj lernejoj (franclingve : instituteurs kaj institutrices).

    Amike

    Christian

Respondi