Demisio en Roterdamo

Tobiasz KaźmierskiHodiaŭ, la 17an de aŭgusto 2017 oficisto (kongresa asistanto) de la Centra Oficejo de UEA Tobiasz Kaźmierski (Pollando) aperigis en sia Fejsbuka paĝo jenan deklaron:

«Hodiaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA ricevis mian DEMISILETERON. Post preskaŭ naŭ jaroj en mia ofico, mi decidis ĉesigi la kontrakton kun la Asocio.
« Ĉi okaze mi ŝatus danki al tiuj, kun kiuj mi havis plezuron kunlabori: la kongresanoj, LKK-anoj, kongresaj helpantoj, membroj de UEA, miaj kolegoj en la CO kaj tieaj volontuloj.
« Mi esperas, ke la gvidantaro ne neglektos trovi taŭgan posteulon mian.

« Ĝis la revido en Lisbono!»

Fonto: Fejsbuko

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Demisio en Roterdamo

  1. Svetlana diras:

    Koran dankon al Tobiasz esprimus vershajne multaj, kiuj kontaktis lin en multjara laboro en CO. Do, novajn sukcesojn en la vica vivperiodo ni bondeziru al li!

  2. Mi nur volas diri ke leginte tiun novajhon mi persone tre bedauris, char dum lastaj monatoj antau UK mi, kiel peranto de UEA en Tajvano, havis multe da kontakto kun li kaj ne malofte okzis ke mi forgesis ion au ne bone komprenis au miskomprenis kaj Tobiasz chiam tre pacience, afable kaj efike respondis al miaj demandoj kaj helpis pri la problemetoj. Mi chi tie volas publike danki lin kaj deziri por li sukcesan novan vivon kaj postenon post tiu forlaso.

  3. James Piton diras:

    Berto donas la naturan respondon – ĉar tio estas rajto de ĉiu laboristo! Ankaũ se oni ne konsentas pri estraj decidoj, same normala estas demisio.

    Kial oni traktas oficistan demision kvazaũ mond(et)skuan registaran krizon? Al nia Esperanto-mondeto mankas utilaj, pli bonaj okupoj…

  4. Marc diras:

    Tamen, la donita ligilo ne funkcias, kaj la fejsbuka paĝo de Tobiasz ŝajne ne (plu?) havas tian deklaron. Cetere tia demisio ne estus nenormala, kiel ĵus komentis Berto.

  5. Berto diras:

    Li estas juna homo kaj bezonas iam ŝanĝi sian postenon, fari ion novan aŭ pli valorigan laboron. Li finis sian laboron por la ĵusa UK kaj nun lasas lokon por nova homo.

  6. DIETER ROOKE diras:

    Kial li demisiis?

Respondi