Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis

Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi ekaperis en 1946. Kiel grava komunikilo por disvastigi la ideojn de Unesko kaj promocii la interkulturajn dialogojn, la revuo iam ludis gvidan rolon por disvolvi la misiojn de Unesko en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas.

Antaŭ jaroj, multaj esperantistoj alvokis ke Unesko eldonu ĝin ankaŭ en Esperanto. Amaso da retaj mesaĝoj bombe ĝenis la funkciulojn de Unesko, kiuj kelkfoje respondis: “se UEA aŭ iu alia pretas financi ĉion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero”. (Eventoj, 2000, №182). Bedaŭrinde la revuo devige ĉesis ekde 2012 pro manko de financaj rimedoj. Ekde tiam malaperis la penado ĉe la esperantistaro.

En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio. Dank’ al kortuŝa kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio, la unua numero de Unesko-Kuriero en Esperanto estas eldonita. La du versioj en Esperanto estas same aspektaj kiel la UN-lingvaj versioj.

La papera versio (ISSN 2521-7356) estos aĉetebla ĉe la libroservo de la 102a UK kaj poste daŭre ĉe la Libroservo de UEA. La reta versio (ISSN 2521-7364) estas senpage elŝutebla ĉe UEA-retejo: http://uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №693.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis

  1. dennis keefe diras:

    Mi pensas, ke la lanĉo de la Kuriero de UNESKO en Esperanto estas tiel signifoplena, ke indas pensi pri starigo de kurso kiu pritraktas UNESKON aŭ la Unuiĝintajn Naciojn, eble en la kadro de Esperanto-Insulo, ekzemple dum iu eventuala Esperanto-Insulo 2019, (en la suda parto de Ĉinio), Se eblas, tio povas okazi ĉe universitato. Mi pensas pri la malgranda Universitato pri Fremdaj Lingvoj en la malgranda urbo Wenchang tre proksime de la internacia flughaveno Meilan, sur la insulo Hai Nan Dao se ili akceptos la ideon.

    Estas du vojoj por tia tutmonata kurso: Unu eblo: laŭ universitata vojo, kun fakulo kun doktoro-titlolo pri historio aŭ sociologio aŭ politiko. Tiu fakulo agos kiel profesoro kiu instruas al studentoj. Alia eblo: laŭ plenkreskula vojo (andragogio) en kiu iu kursgvidanto – probable ne profesoro — partoprenigas grupe kaj individue homojn kiuj elĉerpas el siaj propraj vivospertoj por persone enkorpigi la temon.

    En ambaŭ kazoj estos lernomaterialo, legomaterialo. Certe la esperanta versio de Kuriero de UNESKO estas unu el ili. Ankaŭ certe abundas serio de esperantlingvaj artikoloj en Vikipedio. Ankaŭ estas multege da nacilingvaj fontoj kaj por la Kuriero (en la hispana, franca, angla, rusa, araba, ĉina, ktp) kaj por multege da uneskaj temoj. Tiuj aldonaj fontoj donos al la kursanoj ŝancon pli profunde esplori subtemojn kaj esperante raporti pri ili dum la kurso-tempo.

    Estus interese aŭskulti la ideojn de aliaj Esperantistoj kiuj interesiĝas pri tia UNO-kurso.

  2. dennis keefe diras:

    Estas probable multe da strategiaj kampoj en kiuj — kaj per kiuj — Esperanto povas signife antaŭeniri, kaj unu el la ĉefaj estas tiu de Unesko. La nuna sukcesa eldono, kiel eksperimento, de la fama Courier de Unesko en Esperanto povas esti unu el la plej belaj, sukceesaj paŝoj en Esperantujo de la jaro 2017.

    Estus interese pripensi la kunligon de kursoj EN Esperanto PRI uneskaj temoj. Certe en tia kurso estus la Kuriero de Unesko, kaj verkoj de Humphrey Tonkin kaj aliaj, kiel nemalhaveblaj legaĵoj. Mi esperas, ke aliaj Esperantistoj, multe pli bone informitaj ol mi, prikomentos pri eventualaj aplikoj de la Kuriero por la antaŭenirado de nia kara lingvo.

Respondi