El poemoj de Valentin Melnikov

el Sonetoj al mia Muzo

VII

De homamaso fore, en izol’,
obsedas min serena hela tristo:
La sorto de «poeto sen popol’»
neeviteblas por esperantisto.
Jen – iu parkerigis kun bonvol’
dek ses regulojn laŭ konata listo
por elementa skribo kaj parol’.
Sed estas maniero de l’ ekzisto
por mi la lingvo. Do ĉagrenas min,
ke mia kara samideanin’
en ĝia rego laŭnivele mezas.
Kaj eble superfluas mia pen’
la versojn zorge ĉizi por kompren’,
ĉar… tutegale ilin ŝi aprezas.

el Sonetoj de Curen

II

Folio velka falas sur animon,
manifestante venon de aŭtun’.
Vivestingiĝo kaŭzas la deprimon –
ja ne revenos ĝojabunda jun’.

Kaj endas jam forlasi la kutimon
pasie boli. Trankviliĝu nun!
Ĝishorizonte vastan malproksimon
dekoras ne smeraldoj, sed latun’.

Ne plu videblas ie bela floro.
Mirinde diafanas la aer’.
Kvietas ĉio… Pasis jam somer’,

trovinte la azilon en memoro.
Matena frido. Ekas nova tag’.
Folioj velkaj flosas sur la lag’.

el la ciklo “Socia moralo…”

Rusa optimismo

Ekspert’ en gazeto rezonas,
kaj mi preskaŭ kredas al li:
La vivo ne tiom malbonas!
…Sed multe pli.

Iom pri honoro

Fraŭlinon oni pribabilis foje,
ke perdis ŝi honoron.
Ĉar laŭ deziro kaj inklino, ĝoje
praktikis ŝi amoron.
Do, tamen, eble vi respondi provus
(pardonu pro la moko!):
Ĉu vere la honor’ situi povus
nur en ĉi tiu loko?

Kial oni malaprobas naturismon?

Al patrino kaj filino G.

Varmega tag’! Do serĉas ni riveron,
fuĝante de polvoza urba strato
por ĝui sunon, akvon kaj aeron
per tuta korpo en natura stato.
Jes ja, nudumi estas plej racie
en kompanio saĝa kaj bonkora,
sed iu sinjorin’ laŭtradicie
sin kroĉas firme al moral’ pudora:
Indigne ŝi protestas kaj akuzas
nin pri malĉasta aĉa fiintenco.
Honestas ŝi! Do certe ŝi rifuzas
nudiĝi antaŭ vir’… sen rekompenco.

Moralo de fablo

… Samtiel ankaŭ ni, libere kaj sen tim’
ĝojigas unu la alian per intim’.

Pentatoniko

Pentatoniko estas la plej antikva muzika gamo, tradicia por multaj diversaj popoloj. Ĝi konsistas el kvin tonoj: do, re, mi, sol, la.

Do

Mi kvindekjaras jam. Do tempas pesi
Atingojn de l’ pasinta vivo-part’.
Ĉu faris mi sufiĉe por progresi?
Ĉu venis al kontento kaj bonfart’?
Laŭ iuj, en la viv’ nur mono rolas.
Sed mon-abund’ ne gvidas al feliĉ’:
Ju pli vi havas, des pli multe volas,
Kaj des pli vin timigas ruiniĝ’.
Jen foje oni trafe etikedas:
Similas al peniso hom-stultec’:
Duono de l’ homaro ĝin posedas,
Sed ĝin elmontri estas ja maldec’.
Kaj estas ĉefa riĉ’, valora tre —
La saĝ’. Mi tion diras re kaj re.

Re

Kaj tamen mankas plena harmoni’.
Ja ŝajne — ripetiĝas histori’:
Ordonas la ŝtatestroj blinde kredi,
Raci’ al religio devas cedi.
Makabra mezepok’ reproksimiĝas,
Por civiliz’ neklaras la futur’.
Pensem’ kaj saĝo tute malprestiĝas…
Ĉu venkos lum’ racia, ĉu obskur’?..
Se estas jen ripeto — do probablas
Post mezepoko nova renesanc’,
Al civilizo — por pluvivo ŝanc’.
Sci’ estas forto! Venki ĝi kapablas
Eĉ kontraŭ la stultec-epidemi’…
Do tamen restas la esper’ en mi.

Mi

Jen tia estas mi maldelikata —
Ne cent dolaroj, ne por ĉies plaĉ’.
Konstante mi per diro senkompata
Stultulon nomas ĝuste: stultulaĉ’.
Malami eblas min — sed ne ignori.
Ne celas mi komplezi al filistr’,
Kaj ne klopodos mi por lia distr’:
Sen tio multas taskoj por labori.
Insultas min fiuloj, sed ja gravas
Nur opinio de saĝul’-koleg’.
Malmultas ni kontraŭ senpensa greg’,
Sed donas fortojn scio, ke ni pravas.
Neglektu klaĉojn de malica vol’,
Se ŝajnas ke suferas mi en sol’.

Sol

«Poeto sen popol’» — ĉiama sorto,
Por mi konscie elektita stat’.
Do neglektindas ajna moka vorto
De certa «intelekt-majoritat’».
(Ne laŭ nivel’ — laŭ nombro oni klasas:
Stultuloj en la mondo plej amasas!)
De l’ saĝ’ antikva pravas la skrupul’:
Prefere sola, ol kun sentaŭgul’.
Jes, ne facilas indajn homojn trovi
Por amikeco kaj por vera am’,
Sed ili estas! Mi delonge jam
Feliĉas… En konvenaj lokoj do vi
Mem agu same — vi sukcesos ja,
Se saĝas. Nun, ĉu pli konkrete? La…

La

Kontentas mi. Serenas la humor’
Pro firma saĝo kaj feliĉ’ gefila
Kaj eta nep’. Agrablas rememor’
Pri intelekta lud’ kun venko brila.
Inspiro kaj persisto — kaj laŭ plano
Por bono de publik’ aperis jam
Traduko de plej fama versromano,
Kompleta histori’ de moskva tram’…
Gazeta intervju’, parol’ radia,
Prognozoj trafaj, indaj je atent’;
Kaj artikolo enciklopedia
Legeblos ankaŭ post duonjarcent’.
Ja tamen, por ne fanfaroni tro,
Mi ion faris por la mondo. Do…

Ĉi tiuj poemoj aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/07/melnikov-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi