Vytautas Šilas 80-jariĝis

Vytautas Šilas

La 29an de junio 80-jariĝis la eminenta Litovia esperantisto Vytautas Šilas. Por honori lin Litova Esperanto-Asocio (LEA) en la ĵurnalista domo en Vilno organizis specialan festan vesperon. Malgraŭ la somera feria tempo la festan vesperon partoprenis pli ol tridek esperantistoj.

La kunvenon per enkonduka parolado komencis la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Li mallonge skizis vivon kaj agadon de Vytautas Šilas menciante kaj substrekante liajn ĉefajn atingojn en Litovia (kaj antaŭe en la Sovetunia) Esperanto-movado kaj enmanigis al li dankfolion nome de LEA.

La atingoj de Šilas estas vere multegaj. Li esperantistiĝis en 1956. En 1961 li fondis en Vilno kaj dum multaj jaroj prezidis la junularan Esperanto-klubon “Juneco”, kiu funkcias ĝis nun. En 1964 li estis ĉeforganizanto de la 6a BET en Veisiejai, en 1967 paralele kun la 9a BET, kiu okazis en Vilno, li organizis la unuan apartan tutsovetunian esperantistan junularan tendaron SEJT-9 en Kaltanėnai. Ĉefe danke al lia sukcesa agado en Litovio estis eldonitaj du sondiskoj en Esperanto: la unuan sonigis la fama operkantisto Virgilijus Noreika, la alia konsistas el la plej konataj litovaj estradaj kantoj. Krom la organizaj aferoj li ĉefe sola tradukis tiujn kantojn. La unua en la mondo li preparis kaj “samizdate” eldonis ruslingvan lernolibron de Esperanto por radioamatoroj. Li iniciatis , redaktis kaj eldonis la informilojn de SEJM KKK (Kio, Kie, Kiam) kaj “Kurte”. Li iniciatis kaj dum multaj jaroj organizis la famajn Esperanto-renkontiĝojn “Boatado” kaj “Muzo”. Dum multaj jaroj li okupis gvidajn funkciojn en SEJM. En 2005 li preparis lernolibron de Esperanto por litovoj, kiu estis eldonita en Kaŭno. Ĉi-jare Vytautas Šilas aperigis litovlingve sian studon “Zamenhofas as istorinėje Lietuvoje” (Zamenhof en la historia Litovio). Dum kvin jaroj (2006-2010) li estis redaktoro de la revuo de LEA “Litova stelo”. Li verkis kaj tradukis multajn kantojn en Esperanto. Dum la lastaj jaroj li aktivis kaj plu aktivas en la ĵurnalista asocio TEĴA. Kaj tio estas nur malgranda parto de lia multjara esperantista agado. Pli detale pri ĝi eblas legi en Vikipedio.

La prezidanto de la Vilna Esperantista Societo Algimantas Piliponis nome de ĉi tiu societo gratulis la jubileanton kaj enmanigis al li diversajn donacojn. Nome de la junulara Esperanto-klubo “Juneco” gratulis kaj enmanigis donacon ĝia nuna prezidanto Marijus Dilba. La honora prezidanto de Litovia societo de Vydūnas d-ro Vacys Bagdonavičius rakontis pri alia pasio de Vytautas Šilas – la Malgranda Litovio. En ĉi tiu tereno liaj atingoj kaj meritoj estas ne malpli elstaraj ol en Esperanto.

Nome de esperantistaj ĵurnalistoj parolis kaj gratulis la jubileulon enmanigante donacon Aleksejus Karpovas. Palmyra Lukoševičienė el Panevėžys gratulis lin nome de esperantistoj el tiu urbo. Litovia Ĵurnalista Asocio enmanigis al li dankfolion pro lia ĵurnalista agado.

Vytautas Šilas mallonge dankparolis kaj rakontis kelkajn interesajn epizodojn el sia esperantista vivo. Sekvis regalo kaj honora vino.

Ĉar la 29an de junio en Litovio estas romkatolika nomtago de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, aparte estis gratulitaj la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kaj ankaŭ la jubileulo Vytautas Šilas, kies dua (la Sankta) nomo estas ankaŭ Povilas (=Paŭlo). Ili ricevis kronojn el kverkaj folioj kaj reĝajn kronojn.

La jubileo de Vytautas Šilas estis rimarkita en litovlingvaj amaskomunikiloj. Ampleksaj artikoloj pri li aperis en la retejo de Litovia Ĵurnalista Asocio www.lzs.lt, en la novaĵretejo www.alkas.lt; en la reta kaj papera variantoj de la tutlanda gazeto “Lietuvos aidas”, en la novajretejo de Mažoji Lietuva (Malgranda Litovio), en la revuo “Trimitas” k. a.

Bonan sanon al Vytautas kaj multajn pliajn esperantistajn atingojn en la vivo!

Povilas Jegorovas

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi