Jubileoj kaj memordatoj en julio 2017

Tiberio Morariu4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Helmi Dresen (1892–1941), estona instruistino, urbestrarano en la sovetia Talino, “la animo de la estonia Esperanto-movado”. Ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de EAE (1922) kaj ties sekretario ĝis 1940, Esperanto-instruistino, kunaŭtoro de Esperanto-estona vortaro (1927) kaj de Estona Antologio (1932). Fratino de la poetino Hilda Dresen. Murdita de nazioj en 1941.

4. Antaŭ 30 jaroj mortis Tiberio Morariu (1901–1987), rumana esperantisto dum preskaŭ 60 jaroj loĝinta en Svedio. Fondinto kaj direktoro de Rumana Esperanto-Instituto (1924-28), ĉefdelegito de UEA por Rumanio, unu el la plej popularaj Cseh-instruistoj – ĝis 1934 li instruis Eon en ĉ. 100 kursoj por ĉ. 5000 kursanoj en pluraj landoj.

7. Antaŭ 15 jaroj mortis Bruno Vogelmann (1909–2002), germana instruisto, entreprenisto, socia aganto kaj esperantisto. Utiligis Eon en komercaj kontaktoj kun eksterlando, presigis sur etikedoj tekstojn en Eo, en 1962 kunfondis Instituton por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI), kunlaboris en la naŭlingva Internacia komerca ekonomika vortaro (1974, 11-lingva versio en 1990). La Esperanta versio de lia libro La nova realismo (1989) estas fonto por 16 nacilingvaj libroformaj eldonoj.

18. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Valentin Melnikov (1957–), ruslanda kemiisto, aktivulo de “intelektaj ludoj” kaj esperantisto; poeto, tradukanto kaj recenzanto; laŭreato de pluraj literaturaj konkursoj, kunlaboranto de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto; tradukinto de la versromano Eŭgeno Onegin de Puŝkin (2005).

19. Antaŭ 15 jaroj mortis Nikola Aleksiev (1909–2002), bulgara ĵurnalisto, socia aganto, vicprezidanto de Bulgaria societo por amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando. La ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en la socialisma Bulgario, prezidanto de BEA (1964-76), prezidanto de LKK de UK-48 (Sofio, 1963) kaj de UK-63 (Varna, 1978), prezidanto de MEM (1963-78), komitatano de UEA (1963-80), aŭtoro de pluraj libroj en/pri Esperanto.

28. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Dalibor Brozović (1927–2009), kroata flilologo kaj socia aganto, membro de la Jugoslavia (1986) kaj Kroatia (1991) sciencakademioj, vicprezidanto de la jugoslavia respubliko Kroatio (1990), parlamentano de Kroatio (1992-95). Prezidanto de LKK de la 86a UK en Zagrebo (2001), prezidanto de KEL (1992-2009).

Ĉi tiu teksto aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/07/julio-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi