EEU aktivis en Freiburg

EEUDe la 2a ĝis la 5a de junio en la germana urbo Freiburg okazis Germana Esperanto-Kongreso, kaj paralele tie okazis ankaŭ Eŭropa Konferenco organizita de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj jaraj regulaj kunvenoj. La konferenco havis la titolon “Zamenhof kiel antaŭulo de homaj rajtoj” kaj estis dediĉita al la 100-jara datreveno de la morto de tiu granda humanisto.

La estraro de EEU invitis kiel ĉefparolanton en la konferenco d-ron Vytenis Andriukaitis, eŭropan komisionanon pri sano, kiu afable akceptis la inviton kaj iĝis la ĉefa gasto de la konferenco kaj de la kongreso. La konferencon malfermis la prezidanto de EEU Seán Ó Riain, kaj poste parolis d-ro Andriukaitis, kies kompleta parolado en Esperanto kaj en la angla jam aperis en la retejo de Eŭropa Komisiono. Sekvis la paroladoj de Ulrich Brandenburg, Jozef Reinvart kaj Zlatko Tišljar. Fine la prezidanto de EEU proklamis d-ron Andriukaitis honora membro de EEU.

Post la konferenco la nova estraro de EEU havis kunsidon kun la komisionano pri la eblecoj kiujn la Eŭropa Komisiono havas por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio. En Freiburg okazis ankaŭ elekta kunsido de la asembleo de EEU, kiu elektis novan estraron por la trijara mandato inter 2017 kaj 2020. La nova estraro konsistas el kvin membroj: Seán Ó Riain kiel prezidanto, Flory Witdoeckt kiel vicprezidantino kaj financa prizorganto, Zlatko Tišljar kiel sekretario, Ulrich Brandenburg kaj Jozef Reinvart kiel membroj.

Okazis ankaŭ ĝenerala kunveno, kiun gvidis EEU, kaj kies temo estis “Lingvaj perspektivoj en Eŭropa Unio post Briteliro”. Krome Maja Tišljar prezentis al ĉiuj kongresanoj projekton, kiun financas EU kaj efektivigas EEU kun kvar aliaj partneroj.

Zlatko Tišljar

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/07/eeu

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi