TEJO dungas eksterrilatan oficiston

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj estas la ilo por atingi la ceteron de la mondo kaj nia nura kanalo por aliri decidfarantojn kaj strebi havi efikojn en la socio. Ni estis sufiĉe fortaj por porti TEJOn al grava pozicio en diversaj organizoj, aliflanke nia volontula forto ne sufiĉas por elprofiti la situacion kaj por resti en ĝi pruviĝante fidinda laborkapabla organizo.

Nuntempe TEJO estas en la gvidantaro de la IKRJO kaj havas homon en la KonsilKonsilio pri Junularo de Konsilio de Eŭropo kaj en la KonsultOrgano pri Membrecaj Aferoj de Forumo Junulara Eŭropa.

Krome ni celas denove partopreni en Junulara Forumo de Unesko en aŭtuno partneri en la Eŭropa Junulara Okazaĵo en Strasburgo en printempo 2018 kaj havi aktivan rolon en la procezoj plej signifaj por ni en epoko de gravaj ŝanĝoj kiel ekzemple la BritEliro.

Tial ni bezonas profesian fakan subtenon al nia laboro en tiuj kampoj. Se vi volas iĝi eksterrilatisto de TEJO, kandidatiĝu ĝis la 25a de junio 2017.

La laboro ekos la 1an de septembro 2017 kaj la kontrakto havas unujaran daŭron.

La elektoto ricevos monatan malnetan salajron je 782,70€ por duontempa laboro (19 horoj semajne). La oficisto laboru ĉefe hejme kaj dum la partoprenataj eventoj. La laboristo povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Ĉu vi interesiĝas? Legu la kondiĉojn en la retejo de TEJO.

Fonto: http://tejo.org/malferma-alvoko-tejo-dungas-eksterrilatan-oficiston/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al TEJO dungas eksterrilatan oficiston1

  1. Zlatko Tišljar diras:

    Sendube por havi iun ajn seriozecon kaj kontinuecon oni devas havi almenau unu profesiulon. Kaj TEJO nun bezonas kaj meritas tion. Sed kiel certigi dauran salajradon? Kun kelkcent membroj tio ne estas imagebla el la kotizoj. Neniu el internaciaj organizoj financos TEJOn, char tiuj organizoj mem serchas monon por la propraj elspezoj. TEJO devas pensi pri konstanta laboro pri europaj projektoj kaj ghuste tiu persono profesia devas kapabli projekti, apliki che konkursoj europaj kaj poste realigi kun aliaj. Tre postula afero sed ghuste tiu ne povas esti farata sen profesiulo.

Respondi