Seulo atendas vin

Clay MagalhãesEn aprilo superis milon la nombro de la aliĝintoj al la 102a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 22-29an de julio en Seulo. Ni petis al Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, komenti, ĉu tiu nombro estas kontentiga, kaj kiom da aliĝintoj fine allogos ĉi-jara kongreso.

Kiam UEA decidas pri la urbo, kie okazos la UK, kaj UEA kaj la invitanta organizo (kutime Landa Asocio) ĉiam havas la fidon, ke tiu kongreso (la urbo, lando, regiono) estos populara inter la esperantistoj, ĉefe al tiuj de la propra kaj najbaraj landoj. Ĉiam estas la espero, ke la kongreso havos amasan partoprenon. Tamen eksteraj faktoroj, kiujn la organizantoj ne povas antaŭvidi, povas kaŭzi ian malemon inter la publiko de la kongreso iri al tiu UK. La plej oftaj el tiuj faktoroj estas ekonomiaj krizoj, sed foje estas ankaŭ aliaj, ekzemple, streĉaj rilatoj inter iuj popoloj. Konsiderante tion, ke la UK okazos ekster Eŭropo, kie estas la plejmulto de la oftaj kongresanoj, kaj la nunan internacian situacion, mi povas diri, ke la nombro de la aliĝintoj al la 102a UK ne estas malbona, malgraŭ tio, ke ni volintus almenaŭ duoble pli da partoprenantoj. Ĝi certe ne estas inter la plej malgrandaj Universalaj Kongresoj.

Prognozi en tiu ĉi momento la finan nombron de kongresanoj estas multe pli facile ol fari tion jarojn antaŭ la UK, sed eĉ tiel ni povas havi surprizon, kiu, en tiu ĉi kazo, espereble estos pozitiva. Mi pensas, ke facilos havi 1150 kongresanojn antaŭ la fino de la UK.

Kiu estas la jubilea aliĝinto №1000?

La kongresano kun numero 1000 estas la juna koreo s-ro Kim Jeongbin.

El kiuj landoj oni aliĝis plej amase?

La landoj kun plej multe da kongresanoj estas Koreio kun 228 partoprenantoj, Japanio kun 180 partoprenantoj, Ĉinio kun 126 partoprenantoj (el tiuj 15 el Tajvano kaj 3 el Honkongo), Francio kun 81, Germanio 36, Brazilo 35, Ruslando 31, Pollando 25, Nederlando 24, Usono 22 kaj Hispanio 21.

Post la 89a UK en Pekino en 2004, ĉi-jara UK estas la kongreso kun la plej granda nombro de la aliĝintoj el Ĉinio. Ni atendis iom pli da kongresanoj el Germanio, sed ne povas diri, kiu estas la kaŭzo de la ne tiom multnombra aliĝado el tiu lando.

Kiel kutime, la kongreson kunorganizas la surloka LKK kaj la Kongresa Fako de UEA. Ĉu la kunlaboro okazas senprobleme?

Jes, la laboro okazas glate. Estas LKK-anoj kiuj ĉiutage laboras por la UK, aliaj sporade, laŭ la bezono. Kiel en ĉiuj LKK-oj, ja estis malkonsentoj kaj elreviĝoj, kiam iu ideo ne estis akceptita de la plejmulto aŭ ne povis esti efektivigita, sed eĉ tiuj homoj, kiuj prenis iom da distanco el la LKK-laboroj faras ion por la sukcesigo de la kongreso.

La pasint-jara UK en Nitro estis nekutime publika; okazis pluraj aranĝoj kun partopreno de neesperantistaj fakuloj, kaj la esperantistoj prezentiĝis al la lokanoj koncerte kaj procesie. Kiomgrade la Seula programo estos publika?

Estas ne juste kompari nekompareblajn urbojn. Des malpli en malsamaj mondopartoj, kun malsamaj kulturoj kaj kutimoj kaj kun tiel enorma grandecdiferenco. Dum en Nitro ni estis la ĉefa internacia evento de la urbo en multaj jaroj (almenaŭ laŭ la nombro de eksterlandaj gastoj) kaj ricevis amason da subteno de la lokaj aŭtoritatoj, en Seulo ni estos unu plia internacia evento en la enorma metropolo. Ne eblos malfermi niajn koncertojn al nekongresanoj, ĉefe pro la manko de taŭga loko por tio, kunsiderante la prezon por tio kaj ankaŭ la temperaturon en Seulo en tiu semajno. Ni ja planas malfermi la Movadan Foiron kaj la futbalmatĉon al la ekstera publiko. Nepre menciindas ke estos Pontkunveno pri la Reunuiĝo de Koreioj en la (sud)korea parlamentejo, tio en si mem donos enorman videblon al nia kongreso, kaj ke en la universitato (kongresejo) daŭre estos studentoj, kiuj vidos Esperanton ĉiutage, same kiel la enloĝantoj kaj laborantoj de la kvartalo kie troviĝas la universitato, areo dense loĝata.

Koreio

La ekskursa programo allogas multajn kongresanojn, sed eble ankoraŭ ne ĉiuj faris sian elekton. Ĉu vi povas informi, kiuj kongresaj ekskursoj ne plu mendeblas, kaj al kiuj oni ankoraŭ povas aliĝi?

En tiu ĉi momento estas du ekskursoj, kiuj certe ne okazos (la tuttagaj ekskursoj E5 kaj E6 en merkredo) kaj alia en kiu certe ne plu eblas ricevi pliajn lokojn (la postkongresa ekskurso P1). Pri la aliaj ekskursoj ni serĉas aŭ pli grandan buson, aŭ pliajn Esperanto-interpretistojn, ĉar en tiu ĉi momento praktike ĉiuj jam atingis la kapaciton. Ni konsilas al tiuj kongresanoj, kiuj ankoraŭ ne mendis ekskursojn kaj deziras tion fari, kontakti la Ekskursan Giĉeton en la unuaj tagoj de la kongreso.

Kion proponas la kultura-arta programo en la ĉefurbo de Koreio?

Krom la Nacia Vespero, kun ecoj de la loka kulturo, estos koncertoj de Asorti, Espera Mondo, Kajto, Lino kaj Maju, kaj Park Sosan, lukto-danco de Kamelia, filmo de Anti-cool, teatraĵo de Doma kaj ankaŭ la Azia Vespero.

Por novuloj (interalie, el Duolingo) kaj por esperantistoj el etaj urboj kiuj malofte praktikas Esperanton en siaj loĝlokoj, estas malfacile sekvi la prelegojn kaj diskutojn en IKU, ĉu oni preparas por ili instruan programon aŭ prezentaĵojn en “facila lingvo”?

Dum la UK estos la kutima instruado de Esperanto por komencantoj kaj ankaŭ por mezniveluloj, kaj la junulara programo kun diversaj ludoj, per kio oni praktikas la lingvon. Mi rekomendus al la komencantoj spekti iom da IKU-prelegoj kaj ceteraj diskutoj, por ke ili inspiriĝu plibonigi sian lingvonivelon, por ke ili konvinkiĝu (se tio entute necesos) ke ja eblas flue paroli Esperanton.

Sekvas tute praktikaj demandoj, unue: kia vetero estas atendebla tiusezone en Koreio kaj kiujn vestojn oni nepre kunprenu?

La somero en Seulo povas esti sufiĉe sufoka, varma. Ni konsilas al la kongresanoj porti leĝerajn vestaĵojn, sunprotektilon kaj trinki amason da akvo.

Seulo

Due, kio pri la eblo interkompreniĝi surloke en muzeoj, vendejoj, restoracioj? Probable, nur malmultaj nekoreaj kongresanoj scias legi kaj interparoli koree.

Laŭ mia persona sperto, la sola situacio en kiu mi ne povis interkompreniĝi kun iu en Koreio estis kun taksiistoj. Post longa provado ke li komprenu la adreson de la hotelo, skribita en la latina alfabeto, li vokis helpnumeron, en kiu iu interpretis inter ni (per tiu helpo li sukcesis trovi la lokon).

Amuza anekdoto okazis, kiam mi aĉetis frukton de surstrata maljuna vendisto proksime de la kongresejo: sub la frukto estis notita la prezo, tiel ke mi devis nur fingromontri la frukton kaj tuj donis la ĝustan sumon al li. Li donis la frukton, prenis la monon. Tiam li rigardis min per dolĉaj kaj demandemaj okuloj kaj demandis ion en la korea. Mi sentis ke la sola demando kiun li povintus fari en tiu situacio rilatis al mia fremda aspekto. Tiam mi diris: Brazil. Li ridetis kaj ripetis al la apuda vendisto la vorton kiun mi diris, ridetis al mi kaj mansvingis adiaŭante.

Kaj fine: kiujn koreajn frandaĵojn manĝajn kaj drinkajn vi rekomendus?

Tiu estas malfacila demando! Mi persone ŝatis ĉion, kion mi manĝis en Koreio, sed mi ne manĝis ĉiujn koreajn manĝojn. La personaj preferoj certe influas en tio, kion oni konsideras bongusta aŭ ne. Iuj homoj “avertis” min, ke en Koreio la manĝoj estas tro spicitaj, sed mi ne trovis ke estis troigo en tiuj manĝoj, kiuj ja venis kun pipro. Kiam mi iras kun la lokanoj manĝi ie, mi tuj avertas pri tio, kiujn manĝaĵojn mi ne manĝas, kaj tio evitigas embarasojn ambaŭflanke (mi faras tiun averton en ĉiuj landoj, kien mi iras). Pozitive surprizis min la gusto de surstrata rizo-vaflo. Pri trinkaĵoj, bongustaj estas la ginsengaj teoj.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Aliĝi al la 102a UK en Seulo eblas en la retejo de UEA.

Ĉi tiu intervjuo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/06/seulo-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Seulo atendas vin1

  1. DIETER ROOKE diras:

    Menciindas la antaukongreso de ILEI .kaj postkongreso de SAT

Respondi