KER-ekzameno: La oka sesio en Moskvo

KER

La 10an de junio en la ĉefurbo de Ruslando la okan fojon okazis skriba KER-ekzameno. Jam la duan fojon ĝi pasis en la perfekte konvena ejo de la Centro de pedagogia majstreco. La 14 ekzamenatoj jene grupeblas laŭ la lingvoniveloj: B1 – kvar homoj, B2 – du, C1 – ok. Ĉi-foje krom moskvanoj venis kandidatoj el Kazano, Niĵni-Novgorodo, Iĵevsko kaj eĉ el Usono. La plej juna partoprenanto, la 12-jara Pjotr Fedosov kuraĝe alfrontis la nivelon C1. La etoso estis hejmeca, trankvila kaj inspira. La kandidatoj laboris tre diligente, kaj malgraŭ sufiĉe komplikaj taskoj ni kredas, ke ĉiuj bone plenumis ilin.

Post la intensa laboro ĉiun ekzameniton atendis la teamo de filmistoj por kapti la plej freŝajn travivaĵojn pri la ekzameno. Spektu la intervjuojn en la jutuba MASI-videaro Esperanto: la unua kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCmXNo743zPZTgb1xmHFiUDA.

Specialan dankon meritas Sofja Zareckaja kaj Aleksandr Basov, kiuj malgraŭ sia partopreno en la ekzameno, fervore solvadis ĉiujn organizajn taskojn – de interkonsento pri la senpaga ejo kaj monkolektado ĝis regalaĵoj kaj necesa tekniko por la filmado.

Svetlana Smetanina
Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/06/ruslando-6

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi