225 tagoj da informado

Hodiaŭ matene ni, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, forlasos Kaliningradon per buso, kaj la vendredan vesperon ni venos al Roterdamo por pasigi tie unu semajnon en la Biblioteko Hector Hodler kaj en la arkivo de UEA, laborante pri la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro. Dum ĉi tiu restado ni estos malfacile kontakteblaj. Bonvolu ne sendi urĝajn mesaĝojn kaj mendojn al ni ĝis la 19a de junio.

Pro la 12-taga foresto devos rompiĝi la serio de la seninterrompa ĉiutaga aperigo de artikoloj en La Balta Ondo, kiu komenciĝis la 27an de oktobro 2016 kaj daŭris 225 tagojn (inkluzive de la hodiaŭa). Ni ja antaŭplanis por la 15a de junio jubilean materialon omaĝe al la 150-jariĝo de la rusa poeto Konstantin Balmont, eble ankoraŭ du aŭ tri tekstojn.

Dankon pro via pacienco!

Halina
Aleksander

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al 225 tagoj da informado1

  1. Tobiasz diras:

    Nia diligenta kolegaro laboregis en Roterdamo.
    Estis plezuro vidi vin ĉi tie, sur la UEA-tero!

Respondi