Ni jam informis, ke la 21an de majo Radio Esperanto, podkasto en la Internacia Lingvo, kompilata kaj registrata en Kaliningrado (Ruslando) ekde februaro 2008, ekhavis sian propran retejon kie niaj sonprogramoj estas aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj: http://radio.esperanto-ondo.ru/
La programoj estas ankaŭ aboneblaj. Aldone al la jam anoncita abon-adreso ĵus aldoniĝis alia adreso:
http://feeds.feedburner.com/esperanto-ondo/abonu
La posedantoj de la populara programo “iTunes” abonu rekte en la menuero “iTunes Score” kie en la serĉ-fenestreto enmetu la vortojn: “Radio Esperanto”.
Bonan aŭskultadon!
La red.
Radio Esperanto: ne nur aŭsultebla (t.e. _AŬSKULTEBLA_)