Monato aŭkcias 25-stelan ormoneron

MoneroLa ora monero de 25 steloj estas tre valora kolektindaĵo, ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter numismatoj en la tuta mondo. Ĝi pesas 50 gramojn kaj konsistas el 98,3 % da pura oro kaj do nur la oro jam valoras 1800 eŭrojn. De ĝi estis faritaj nur 10 numeritaj ekzempleroj. Ne estas konate, kiom da ili restas en la mondo, sed Monato sukcesis akiri unu el tiuj dek ekzempleroj, en la originala kesteto, la moneron kun serinumero 7.

Monato aŭkcias tiun oran moneron inter siaj legantoj. Se vi deziras aĉeti ĝin, sciigu al ora_stelo@monato.net kiun sumon vi pretas pagi por ĝi. La minimuma sumo estas 2500 eŭroj. Se via propono estas la plej alta, vi estos la feliĉa posedanto de tiu unikaĵo! La plej alta sumo ĝis nun proponita estas 2510 eŭroj.

La gajno de la aŭkcio estos uzata por la ordigo de nova Esperanto-domo en Antverpeno, kie Monato estas administrata.

La aŭkcio daŭros ĝis la 1a de septembro 2017 je la 12a horo mez-eŭropa tempo. Se la gajninto de la aŭkcio ne estos paginta la proponitan sumon antaŭ la 1a de oktobro 2017, la monero estos proponita al la persono, kiu faris la due plej altan proponon.

Nur proponoj de personoj, kiuj klare montras sian nomon kaj adreson estos konsiderataj.

Fonto: http://www.monato.net/ora_stelo.php

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi