Rezultoj de la konkurso EKRA-17

Dum la tradicia festo komence de junio Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” anoncis la rezultojn de sia literatura konkurso EKRA-17. Partoprenis verkintoj el dek kvin landoj kaj kvar kontinentoj. La ĵurion prezidis Venelin Mitev; membroj: Josip Pleadin kaj Ivaniĉka Maĝarova.

Por poezio:

speciala premio al Evgenij Georgiev pro versociklo
unua premio: Carmel Mallia pro Aventuro
duaj premioj: Valentin Melnikov pro Evoluo kaj Nicolino Rossi pro Reverki klaŭne
triaj premioj: Lenke Szász pro Vizitkarto kaj Elena Popova pro hajkociklo

instigaj premioj: Lode Van de Velde pro Lukto, Lilia Ledon pro Lastminuta mesaĝo, Daĉo Gospodinov pro Revo pri efektivigita somero.

Por humuro:

unua premio: Valentin Melnikov pro Danĝeraj rimoj
dua kaj tria premioj: ne aljuĝitaj.

La verkoj estas prioritate rezervitaj por aperigo en Literatura FoiroEsperantista Tribuno.

Fonto: HeKo 648 7-B (18 jun 17
http://www.esperantio.net/index.php?id=3240

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi