Pekina Esperanto-Asocio kunlabore kun la te-kompanio Haozhan lanĉis la projekton “Teo Zamenhof”, kiun subtenas la familio Zamenhof. Al la projekto kontribuis esperantistoj el 27 landoj, kiuj tradukis al siaj lingvoj la tekston pri Esperanto, kiu akompanas la te-pakaĵon.
La mendokampanjo jam komenciĝis. Unu te-pakaĵo (tradicia nigra pu’er-teo-briko kun akompana libreto pezas 50 gramojn) estas mendebla kontraŭ tre favora prezo 40 juanoj (ĉ. 5,2 euroj). Poste la prezo kreskos ĝis 80 juanoj (ĉ. 10,4 eroj). Unu te-kesto enhavas 30 te-pakaĵojn kaj 30 libretojn.
Mendu la Zamenhofan teon rete ĉe pea126@126.com.
PEA