KER-ekzamenoj dum kvin sinsekvaj semajnfinoj

KER

Ĉi-jare la unua kaj plej grava aranĝo de la Esperanto-ekzamenoj, organizitaj de UEA kaj hungaria lingvoekzamena centro laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), okazis la 10an kaj la 17an de junio. Kadre de la Tutmonda Ekzamentago 117 personoj ekzameniĝis en 18 lokoj de 14 landoj, sur tri kontinentoj. La paralelaj ekzamenoj estis aranĝitaj en tri blokoj. La unua por la urboj en la eŭropaj landoj: Londono, Parizo, Saint-Brieuc kaj Chamount (Francio), Leipzig (Germanio), Zaragoza (Hispanio), Hago, Moskvo, Subotica (Serbio), Malmö (Svedio), La Chaux-de-Fonds (Svislando), kaj por du urboj de Ĉinio. La saman tagon, je kelkaj horoj pli malfrue, paralelaj ekzamenoj okazis en San-Francisko (Usono), Bogoto (Kolombio) kaj en Maceio kaj Kuritibo (Brazilo). En la tria bloko la 17an de junio en Tokio estis KER-sesio. Informojn pri la 6a Tutmonda Ekzameno vi trovos ĉe http://edukado.net/ekzamenoj/ker/tutmonda/sesa.

En la plimulto de la listigitaj urboj jam plurfoje okazis ekzamenoj; el ili elstaras Moskvo kun sep sesioj. Gratulojn al la lokaj organizantoj Svetlana Smetanina kaj Irina Gonĉarova (vd. p. 24).

Danke al la tekniko la ekzamenojn eblas plenumi ne nur skribe. La parolajn partojn oni aranĝis per skajpo, kunligante la kandidatojn en la ekzamenloko kaj du ekzamenantojn aliloke. Tiel ni okazigis sesion la 24an de junio ankaŭ dum la hispana landa kongreso en Teruel. Tie parte la kandidatoj de Zaragoza, parte novaj trapasis la parolajn partojn.

Preskaŭ ĉiuj testoj jam atingis Hungarion, kie post la korektado kaj taksado de la laboraĵoj oni pretigos la kvarlingvajn atestilojn por la sukcesintoj. La plimulto el tiuj estos transdonitaj en la kongresa ekzamentago en Seulo.

Ekde decembro 2008 ĝis nun entute en 87 urboj de 32 landoj okazis ekzamenoj kaj la kandidatoj devenis el 70 landoj. La ĉampiono inter la landoj estas Francio kun pli ol 500 sukcesintoj.

KER-atestilon ĝis la jarfino 2016 ricevis 1851 personoj, do necesas 149 sukcesintoj por atingi la nombron de 2000 diplomitoj. Ĝis la fino de junio ĉi-jare ni havas jam 127 kandidatojn. La mankantaj devos troviĝi en la sekvaj sesioj de julio: en Herzberg (Germanio) kaj en Raleigh (Usono) la 2an de julio; denove en Raleigh dum NASK kaj la 28an de julio en Seulo. Al ĉiuj listigitaj sesioj eblas ankoraŭ aliĝi en la ekzamenpaĝo http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.

Por festi la jubileon, Katalin Kováts, organizanto de la KER-ekzamenoj, persone repagos la ekzamenkotizon de tiu kandidato, kies atestilo havos la numeron 2000.

La KER-ekzamenojn kunordigas la Ekzamena Komisiono de UEA, en la praktiko organizas ilin Katalin Kováts, helpata de la teknika fono de la retejo edukado.net. Kompreneble la tuta laboro ne povus okazi sen ŝiaj rektaj kunekzamenantaj kolegoj, nek sen la plurdekoj da lokaj organizantoj kaj helpantoj. Dankon al ĉiuj pro la kontribuoj kaj sukcesan ekzameniĝon al la kandidatoj de la someraj sesioj.

Katalin Kováts

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/06/ker-4

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi