Osmo Buller fariĝis prezidanto de Taivalkoski

Foto: Niilo KeränenLa eksa ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller aktive engaĝiĝis en la politika vivo de sia naskiĝloko Taivalkoski en Norda Finnlando, kien li transloĝiĝis en marto ĉi-jare. En la municipaj elektoj en aprilo li estis la sola kandidato de la Maldekstra Ligo kaj estis elektita kun la tria plej granda nombro da voĉoj inter ĉiuj kandidatoj. La elektoj alportis grandan malvenkon al la Centra Partio, kiu ĝis nun difinis la politikon de Taivalkoski, ĉar dum 40 jaroj ĝi sola havis plimulton en la loka deputitaro. Plia persona sukceso de Buller sekvis en la inaŭgura kunveno de la nova deputitaro la 19an de junio, en kiu li estis unuanime elektita kiel ĝia prezidanto por la kvarjara periodo ĝis majo 2021. La novelektita prezidanto afable konsentis respondi kelkajn demandojn de la redakcio de La Ondo de Esperanto.

Kiun rolon havas la prezidanto de la deputitaro?

Li estas kvazaŭ la unua civitano de la municipo, kun iel simila rolo, kiun la prezidanto havas en UEA. Se kompari kun UEA, la deputitaro estas la supera organo kaj do ekvivalenta al la komitato de UEA. Ĝi elektas municipan estraron, kiu havas propran prezidanton, male al UEA, kie la prezidanto gvidas ambaŭ organojn. Krome ekzistas la urbestro, kiu same kiel la ĝenerala direktoro de UEA havas parolrajton sed ne voĉdonrajton en la deputitaro kaj la estraro. Ankaŭ mi rajtos ĉeesti la kunsidojn de la estraro kaj krome mi havos diversajn reprezentajn taskojn, ekz. komence de julio mi gvidos delegacion al Estonio.

En kiu senco via elekto diferencas de antaŭaj elektoj de la prezidanto?

Ĉefe en tio, ke post 40 jaroj la prezidanto ne plu estas deputito de la Centra Partio kaj ke unuafoje la postenon ricevis la Maldekstra Ligo, kvankam ĝi havas nur unu deputiton el 23.

Kial via elekto tamen estis ebla, eĉ unuanime?

Parte pro tio, ke mi ĉiam havis bonajn rilatojn kun la reprezentantoj de ĉiuj partioj, precipe dum miaj periodoj kiel municipa sekretario pri kulturo 1989-1991 kaj direktoro de la Päätalo-instituto 2002-2004. Eble mi ankaŭ estis facile akceptebla por ĉiuj pro mia nepartopreno en iuj lastatempaj konfliktoj en la gvidaj organoj. La elekto tamen surprizis min, ĉar kiel la sola deputito de mia partio mi ne revis pri ĝi, esperante gajni nur lokon en unu-du komisionoj. Fine, krom prezidanto de la deputitaro, mi elektiĝis ankaŭ al la grava kontrola-revizia komisiono, kiu ĉefe kontrolas la agadon de la estraro.

Ĉu okazis surprizoj ankaŭ ĉe aliaj elektoj?

La Centra Partio perdis plimulton en la estraro kaj en ĉiuj komisionoj, sed ĉar ĝi ne plu havas plimulton en la deputitaro, tio kompreneble ne estis surprizo. Unikaĵo tamen estas, ke kaj la deputitaro kaj la estraro ricevis maldekstran prezidanton. Krome, unuafoje en la historio de Taivalkoski la prezidanto de la estraro estas virino, nome la socialdemokrato Heli Hietala.

Ĉu en iuj okazoj ankaŭ via Esperanto-agado estis menciita?

Jam dum la elektokampanjo ĝi estis menciita multfoje kaj verŝajne aperis neniu intervjuo kun mi, en kiu oni ne tuŝis ĝin. Ĉar mi dediĉis pli ol duonon de mia profesia vivo al Esperanto, estas ankaŭ ne eble prezenti min sen atenti pri tio. Raportante pri mia prezidantiĝo unu gazet-artikolo eĉ en la titolo skribis, ke esperantisto estis elektita. Mia esperantisteco aŭ Esperanto ĝenerale estis neniam menciita malgravige aŭ moke sed ĉiam kiel io normala kaj mia sperto ĉe UEA eĉ kun aparta aprezo.

La Ondo deziras sukcesojn al samideano Buller en lia nova ofico!

Foto: Osmo Buller dankparolas ĉe la akcepto de la posteno (Fotis: Niilo Keränen)

Ĉi tiu intervjuo aperos en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/06/buller

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi