Nova retejo de E@I pri Zamenhof

Zamenhof

La 14an de aprilo 2017 estis la centjara datreveno de la morto de L. Zamenhof. La centjara datreveno estas bona okazo por rememori ĉi tiun neordinaran homon, kiu havis interesan vivon kaj nekutiman filozofion. Por tio aperis la retejo zamenhof.info. Krome, la 26an de julio ni festos la 130-jariĝon de la apero de la unua lernolibro de Esperanto. Do plia taŭga jubileo por speciala retejo, dediĉita al Zamenhof. Bedaŭrinde, nun por vasta publiko la nomo Zamenhof (ofte ankaŭ la nomo Esperanto) signifas nenion. Eĉ esperantistoj ofte ne povas multon rakonti pri doktoro Zamenhof, pri liaj ideoj, vivo kaj agado. Do la ĉefa celo de la retejo estas prezenti lin, lian laboron, verkaron kaj filozofion al tiuj, kiuj nebone (aŭ tute ne) konas lin. Ja Zamenhof kaj lia laboro meritas esti konataj pli vaste, ol ili nun estas.

Granda pluso de la retejo estas ĝia multlingveco, danke al kiu eblas prezenti Zamenhofon al neesperantistoj. Se via lingvo daŭre mankas en la sistemo kaj vi emas traduki la retejon vialingven, sufiĉas kontakti nin (info@ikso.net) aŭ iri rekte al la reta tradukejo http://tradukejo.ikso.net/projektoj/35, kie vi povas mem aldoni ankaŭ vian lingvon kaj tiel eĉ pli riĉigi la retejon.

Danke al la multlingva retejo Zamenhof.info oni povas konatiĝi kun Zamenhof, kiu estis ne nur iniciatinto de Esperanto, sed ankaŭ pacisto, kuracisto, tradukanto, verkisto kaj filozofo, kreinta la interesan spiritan skolon Homaranismo. En Zamenhof.info troviĝas informoj pri la interesa kaj nefacila vivo de Doktoro Zamenhof, pri lia familio, liaj verkoj kaj ideoj. Oni povas trovi citaĵojn kaj opiniojn de famaj homoj pri Esperanto kaj pri Zamenhof. En la retejo estas la Zamenhofa proverbaro kaj fragmentoj de liaj verkoj. Enestas multaj ligiloj al diversaj retejoj, por ke oni povu daŭrigi pli profundan konatiĝon (ekzemple, oni povas trovi informon kie komenci, se oni ankoraŭ ne scipovas, lerni Esperanton). La retejo estas ilustrita per abunda nombro da arkivaj bildoj kaj fotoj. Iru al Zamenhof.info kaj ĝuu malkovradon de tiu ĉi geniulo, Ludoviko Zamenhof, ĉi tiu retejo celas malkaŝi lin.

Ilja Gnusarev
Peter Baláž

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/05/zamenhof-20

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi