Estrara Raporto pri la agado de UEA en 2016

La lasta jaro vidis la komencon de signifaj ŝanĝoj en UEA – ŝanĝoj en la personaro, en la strategio kaj en la bazaj dokumentoj kaj strukturoj de la Asocio. Per Ĝenerala Voĉdono, fine de la jaro, nia membraro aprobis aron da ŝanĝoj en nia Statuto, inkluzive de la jura memstarigo de TEJO kaj la ebligo de perreta voĉdonado. Nova Ĝenerala Direktoro energie eklaboris por plivastigi la Volontulan Servon en la Centra Oficejo, kaj tion la Estraro subtenis per aĉeto de Volontula Domo en Roterdamo. La elektoj en Nitro daŭrigis la oficadon de la Prezidanto, Vicprezidanto kaj Ĝenerala Sekretario, sed ankaŭ alportis du freŝajn kaj talentajn anojn al la Estrara teamo. Ne ĉio estis pozitiva – la jaro alportis signifan deficiton, kune kun reŝrumpo de la membraro post portempa kresko en 2015. Restas multaj defioj por alfronti. La Asocio tamen jam klare troviĝas sur la vojo al renoviĝo.

La tuta 27-paĝa Estrara Raporto estas elŝutebla en la retejo de UEA
http://uea.org/l/teko/komitataj/Estrara_Raporto_2016.pdf

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi