UEA havos novajn retpaĝon kaj administran sistemon


Post la retejoj www.esperanto.net, www.aktivulo.net, www.zamenhof.life kaj www.revuoesperanto.org la laboroj fokusiĝos al la novaj administra sistemo, membrospaco kaj al la retejo de UEA. La laboron faros Esperanta teamo kun merkatikisto, dezajnisto kaj komputilistoj, gvidata de komputilisto, Ana Maria da Costa Ribeiro.

La nova sistemo kreiĝos en pluraj fazoj, unue la aspekto estos renovigita kun emfazo de kreado de hejmstilo, poste la libroserva retejo, kaj fine la membrospaco kaj la administra sistemo. La tuta laboro antaŭvideble daŭros ankaŭ en 2018.

Konsiloj, sugestoj estas tre bonvenaj al novaretejo@co.uea.org,, aŭ en la forumo ĉe forumo.esperanto.net.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №681.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi