Landa kongreso en la naskiĝurbo de Zamenhof

Bjalistoko (1927)

Bjalistoko (2017)

[Supre] Esperantistoj ĉe la palaco de Branicki (Bjalistoko) en 1927 (fotinto nekonata); [Malsupre] kaj en 2017 (Foto: Nina Pietuchowska)

La 12-14an de majo okazis la 36a Pola Esperanto-Kongreso. Ĉi-jare, por la unua fojo depost 1989, ĉi tiu kongreso okazis en Bjalistoko.

Vendrede post komuna manĝo en Esperanto Cafe la partoprenantoj renkontiĝis fronte de la palaco de Branicki. La celo estis fari foton similan al tiu el 1927, kiam la UK-postkongreso okazis en la naskiĝurbo de Zamenhof. La malfermo kaj plejparto de la kongresaj eventoj okazis en Centro Ludoviko Zamenhof, funkcianta nun kadre de la Bjalistoka Kulturcentro. Tradicie la kongreson komencas kantado de La espero, sed ĉi-foje nia muzikisto Lech Mazurek proponis kanti ĝin laŭ nova, nemarŝa melodio, komponita de li por la poemo de Zamenhof. Tiun kaj aliajn kantojn prezentis lia plenkreska bando Frey-Lech Trio kaj la infana muzikensemblo Uku-Donaco Bjalistoko. La vicurbestro Rafał Rudnicki salutis la partoprenantojn nome de la urbaj instancoj, la direktorino de la kulturcentro Grażyna Dworakowska promesis pluan kunlaboradon kun la Esperanto-movado, nome de Pola kaj Litova Esperanto-Asocioj parolis ties prezidantoj, dankante al Bjalistoka Esperanto-Societo surlokan organizadon de la renkontiĝo.

La ceteron de la posttagmezo plenigis prezentado de Zamenhof en Varsovio de Roman Dobrzyński, paroladoj pri la hungara lingvo (Szabolcs Szilva), ZEOj (Robert Kamiński), Esperanto en bibliotekoj (Johann Pachter), vivo en pola vilaĝo (Shinziro Yamato) kaj interlingvistikaj studoj (Ilona Koutny). Fine, omaĝe al la forpasinta samideano Zbigniew Galor, kantis lia samurbanino Zuzanna Kornicka. Por la vespero oni transiris al la kafejo Fama, kie la kongresanoj ne nur aŭskultis koncerton de tradiciaj varsoviaj urb-kanzonoj fare de Varsovia Sentimentala Orkestro, sed ankaŭ dancis ĝis malfruo. Tiutage estis ankaŭ programero por neesperantistoj: Iwona Zalewska kaj Amelie Chartier, niaj junaj instruistinoj, proponis mallongajn lecionojn de la internacia lingvo.

Sabate antaŭtagmeze, paralele al ĝenerala asembleo de PEA, estis promenado tra Bjalistoko laŭ la itinero de Zamenhof kaj Esperanto. Bele reĝisorita: tra la urbo de sia infanaĝo akompanis nin Ludoviko Zamenhof (konvene vestita ĉiĉerono el Pola Turisma Societo en Bjalistoko), ĉe la iama bazara placo ni renkontis marĉandantajn en siaj lingvoj bazaristinojn, vendantajn fiŝojn kaj panojn, kaj fine estis konkurseto pri la scio pri tiutempa Bjalistoko.

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

Przemysław Wierzbowski

Ĝi estas komenco de la artikolo “Landa kongreso en la naskiĝurbo de Zamenhof” de Przemysław Wierzbowski, publikigita en la junia numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ nur 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi