Konferenco: “Esperanto: Ideo – Lingvo – Iniciatinto”

Bjalistoko

La lokanoj kaj esperantistoj atente aŭskultis la prelegojn (Foto: Nina Pietuchowska)

Kio okazis en la jaro 2016a en Bjalistoko, se temas pri Esperanto? La urbestro decidis, ke pro financaj kialoj la Centro Ludoviko Zamenhof iĝos denove parto de Bjalistoka Kulturcentro, ĵurnalistoj kriis pri ĝia likvido… La urba konsilantaro neglektis la peton de esperantistoj kaj anoncis decembre, ke la jaro 2017 estos dediĉita al la marŝalo Jozef Pilsudski. Proteste esperantistoj kaj loĝantaro spontane renkontiĝis la 2an de januaro urbocentre kaj anoncis civitanan malobeon. Ili laŭte deklaris, ke la jaro 2017a apartenas al Zamenhof ne nur pro la propono de Unesko, sed ankaŭ pro konvinko de bjalistokanoj pri la graveco de Esperanto kaj ĝia iniciatinto.

Iam Zamenhof opiniis, ke multaj miskomprenoj okazis pro tio, ke homoj ne komprenas unu la alian. Eble decidantoj ne havis sufiĉe da informoj pri Zamenhof kaj lia propono al la homaro?

La direktorino de la Podlaĥia Libraro Jolanta Gadek tuj akceptis mian proponon organizi okaze de la centa mortodatreveno de nia Majstro scienc-informan konferencon “Esperanto: Ideo – Lingvo – Iniciatinto” kaj petis nin elekti altnivelajn prelegantojn. Ni decidis, ke la konferenco estu adresata ĉefe al bjalistokanoj por ke ili, sciante pli multe, estu fieraj kaj subtenu estonte niajn klopodojn vaste propagandi Esperanton, kaj pro tio ĝi okazu en la pola lingvo.

Serĉante sponsorojn por la konferenco, mi partoprenis kunvenon de la komisiono pri kulturo de la urba konsilantaro. Mi prezentis al ili mian opinion pri neceso de vasta edukado pri Zamenhof, pri lia ideo kaj pri la universala lingvo. Ili unuvoĉe deklaris sian subtenon, kaj denove venkis Ludoviko: valoras diskuti! La urbodomo subtenis nin finance, kvankam tio ne estis ĝia devo, ĉar la Podlaĥia Libraro apartenas al la marŝalo de la Podlaĥia Regiono.

Je mia demando pri preteco prelegi la 12an de majo en Bjalistoko la unua respondis Zbyszek Galor sianome kaj nome de Ilona Koutny. Bedaŭrinde. li subite mortis kaj lasis la temon de statistikoj en Esperantujo por aliaj konferencoj.

Ilona Koutny, prof., d-ro hab., gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj kaj de la Finn-Ugra Katedro en la Universitato Adam Mickiewicz: “Serĉado de moderna internacia lingvo: Esperanto kiel alternativo”.

Ŝi diris, interalie, ke Esperanto estas neŭtrala lingvo, kreita por internacia kaj interkultura komunikado, tial ĝi pli facile kaj rapide alproprigeblas. Pro tio Esperanto samtempe estas kost-efika kaj egalisma. Ĝi povas helpi en la lingva konsciigo kaj disvolvo de lingva kreivo de infanoj, krome ĝi helpas la lernadon de aliaj eŭropaj lingvoj. La lingvo de Zamenhof funkcias jam 130 jarojn por amikaj kontaktoj kaj turismo en la tuta mondo, ankaŭ inter fakuloj kaj inter partneraj urboj ĝi havas rolon. Malgraŭ la manko de politika kaj ekonomia forto, ĝi havas grandan potencialon en la egalrajta kaj efika komunikado.

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

<…>

Ela Karczewska

Ĝi estas komenco de la artikolo Konferenco: “Esperanto: Ideo – Lingvo – Iniciatinto” de Ela Karczewska, publikigita en la junia numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi