Radio Esperanto: Nova programo en nova retejo

Radio EsperantoHodiaŭ, la 21an de majo enretiĝis la tria ĉi-jara kaj la 43a laŭvice sonprogramo de Radio Esperanto. Ĝi komencas novan periodon de ĉi tiu podkasta serio, ĉar ĝi estas la unua programo publikigita en la nova retejo, post 31 programoj ĉe Rpod kaj 11 programoj ĉe PodFM.

En ĉi tiu programo:

1. Enkonduko
2. Prezento de la programgvidantoj de Radio Esperanto
3. Esperanto-novaĵoj
4. La Ondo de Esperanto, 2017, №5
5. Recenzo: Lepuileca, sed neniel liliputeca
6. Revenas mi: Kanzono de Ĵak le Puil

La programo daŭras 23 minutoj. Ĉi-foje al la programo kontribuis ne du, sed kvar parolistoj: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Aleksej Korĵenkov kaj Paŭlo Moĵajevo.

Aŭskultu ĉi tiun programon en la nova retejo de Radio Esperanto: http://radio.esperanto-ondo.ru kie estas jam enretigitaj 16 antaŭaj programoj.
Abonu la podkaston ĉe: http://radio.esperanto-ondo.ru/feed/podcast/radio-esperanto
Rekta ligo por la 43a eldono.

Bonan aŭskultadon!

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi