La 22an de majo 2017 en Barcelono forpasis
Manuel de Seabra (1932–2017)
Ernesto Manuel de Seabra Ferreira Bértolo, naskiĝis la 7an de julio 1932 en Lisbono, iĝis verkisto kaj tradukisto en la lingvoj portugala kaj kataluna, kaj estis prezidanto de la Kataluna Verkista Asocio ekde 1999.
Li lernis Esperanto kiel lernejano en 1946. En 1959 li redaktis Antologion de portugalaj rakontoj kaj reaktiviĝis literature meze de la 1990aj jaroj, kiam li membriĝis en la Esperanta PEN-Centro kaj ekverkis originale en Esperanto. Inter liaj libroformaj Esperanto-verkoj estas kvar romanoj (La armeoj de Paluzie, 1996; La tago kiam Jesuo perfidis Judason, 2001; Ĉu vi konas Blaise Cendrars? 2007; Malamu vin, unu la alian, 2009), originala novelaro Promeso en obskuro (1997) kaj eseo Ĉu nur unu civilizacio (2007). Li ankaŭ tradukisen Esperanton la poemaron Musono (2000) de sia edzino Teresa de Almeida, kiu verkis kun la pseŭdonimo Vimala Devi.
Ni funebras kaj kondolencas.
La Balta Ondo
La Ondo de Esperanto
Eldonejo Sezonoj
Radio Esperanto
Mi estas verkanta eseon pri Manuel de Seabra por “Literatura Foiro”, augusto 2017.
Intertempe:
http://www.esperantio.net/index.php?id=3216