Jubileoj kaj memordatoj en majo 2017

Nikolai Lozgaĉev

Nikolai Lozgaĉev (1957-1998)

5. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Adam Goralski (1912-2005), pola kemiisto kaj entreprenisto loĝinta en Venezuelo, Kanarioj kaj Pollando. Li finance helpis plurajn Esperanto-projektojn kaj en 1982 starigis Fondaĵon Grabowski, kiu ĝis nun subtenas la Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj.

5. Antaŭ 20 jaroj mortis Jaroslav Mařík (1913-97), ĉeĥa juristo, teknikisto kaj ĵurnalisto. Post la Dua Mondmilito li estis profesia esperantisto, laboranta en la Esperanto-redakcio de Radio Prago (1945-50) kaj kiel sekretario de EAĈSR ĝis ties malfondo en 1952. Kunfondinto de ĈEA (1969) kaj ties estrarano ĝis 1977, (kun)aŭtoro kaj (kun)tradukinto de pluraj verkoj, vaste konata en la movado kiel “Marŝanta Enciklopedio”.

14. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Lou Harrison (1917-2003), usona komponisto kaj esperantisto, doninta Esperantajn titolojn kaj tekstojn al pluraj siaj verkoj, interalie al sia ĉefverko La Koro Sutro (1973). Esperanton li uzis ankaŭ en siaj poemoj.

16. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Nikolaj Viktoroviĉ Lozgaĉjov (Лозгачёв, 1957-98), inĝeniero kaj grafikisto, konata en Esperanto kiel Nikolai Lozgaĉev, la unua kaj sola prezidanto de Esperanto Rondo Kulturo (1984-92) kaj de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), redakciano kaj fine redaktoro de la almanako Sezonoj, kunkompilinto de Rusa Antologio (2003), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj poemoj kaj kantoj, kiuj aperis en lia poemaro La Tago del Eterno (1987), en La birdo Gamajun de Vysockij (1989) kaj en Kvarteto (1996), komponisto kaj plenumanto de originalaj kaj tradukitaj kantoj en Esperanto.

24. Antaŭ 60 jaroj mortis Francisko Valdomiro Lorenz (František Vladimír Lorenc, 1872-1957). Ĉeĥo, migrinta en 1893 al Brazilo; instruisto, lernejestro, lingvisto, popolkuracisto, spiritisto, framasono, aŭtoro de pluraj lingvistikaj verkoj. Pioniro de Esperanto (1889) en Bohemio kaj Brazilo, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj, la plej konata Esperanto-spiritisto, tradukinto de pluraj verkoj, i. a. de Bhagavad-Gîtâ (1942) kaj Diverskolora bukedeto (1941) tradukita de li el 40 lingvoj kaj Voĉoj de poetoj el la spirita mondo (1944), antologio de poemoj mediume verkitaj, i.a. de Zamenhof kaj Grabowski.

31. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Lajos Kökény (1897-1985), konata en Eo kiel Ludoviko Kökény, hungara instruisto, stenografo kaj esperantisto. De 1932 afergvidanto kaj vicprezidanto de HES, prezidanto de HES (1941-47). En 1947 post la unuiĝo de HES kaj HESL iĝis kunprezidanto de la komuna asocio, fermita en 1950. Verkis kaj tradukis kelkajn Esperanto-librojn. Redaktoro de Hungara Heroldo (1928-30, 1935-36), Hungara Vivo (1961-68) kaj Hungara Esperantisto (1971-73). Lia ĉefa merito en Eo estis redaktado de la duvoluma Enciklopedio de Esperanto.

Kompilis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/05/majo-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi