Ĉina stafeto al la 102a UK en Seulo

Ĉinio

La 25an de aprilo post la fino de leciono de Esperanto okazis subskribado en la elementa lernejo Donfang en la urbo Changzhou.

Ĉar la Universalaj Kongresoj de Esperanto malgrandiĝas dum la lastaj jaroj, la korea movadisto Ŝlosilo konsilis al mi mobilizi ĉinajn esperantistojn aliĝi al la 102a UK en Seulo. Mi ne povis rifuzi lian konsilon, ĉar multajn jarojn ĉi tiu korea esperantisto ĉeestis niajn Esperanto-aranĝojn. La ĉina esperantisto devas subteni la gravan okazon en Koreio. Kion fari?

Mi denove iniciatis la ĉinan stafeton simile al la pasinta por la centjariĝo de UEA, kun la helpo de samideanoj Montego kaj Spado. Ĉi-foje la ĉina stafeto startis la 1an de januaro en la budhisma monaĥejo Utaj Ŝŭanzen, kie okazis nia tradicia Novjara Pacobena Ceremonio gvidita de la fama bonzo kaj esperantisto Miaohui. La stafeto jam trapasis 15 urbajn Esperanto-klubojn inkluzive de tri lernejoj kun pli ol 600 subskriboj. La stafeto daŭras de urbo al urbo malrapide pro tio, ke la lokaj esperantistoj povas kunveni nur en nelabora tago, sabato aŭ dimanĉo. Sed malgraŭ ĉio la ĉina stafeto ankoraŭ kuros al novaj urboj ĝis Seulo!

Ĉielismo Wang Tianyi

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/05/kitaj

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi