Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo

Leciono

La baza ideo venas de Lu Wunsch-Rolshoven el Germanio, fakulo pri informaj strategioj. La ideo estas, ke ĉiuj 10–18-jaraj lernantoj en la tuta mondo aŭdu tian lecionon de Esperanto. La ideo kuris tra diversaj retlistoj, kaj multaj homoj subtenis, subtenas, volas puŝi, volas fari.

Laborgrupo de ILEI preparis dokumentojn. Pretas letero al decidantoj pri edukado je ĉiu nivelo (urba, provinca, kantona, ŝtata); pretas listo de kanaloj: lernejestroj, instruistoj, lingvoinstruistoj, gazetoj por instruistoj, sindikatoj por instruistoj, lertigejoj por instruistoj, universitatoj, lingvocentroj, aŭtoroj de lernolibroj, eldonistoj de lernolibroj, institutoj, kiuj okupiĝas pri edukado, plurlingvismo k. s.

Pretas strategio pri la kerna punkto: kiu donu tian lecionon? Jen ĝi. Povas esti esperantisto, kiu ricevas permeson eniri lernejon kaj fari la laboron. Tio jam okazis en Hamburgo, kie Klaus Friese vizitis jam pli ol cent klasojn. Li ankaŭ eldonis broŝuron pri tia leciono. Povas esti instruisto, kiu helpe de la disponigita materialo prezentas Esperanton al sia klaso. Povas esti lernanto aŭ studento, kiu ricevas materialon kaj/aŭ fontojn, kaj esploras mem cele al prezento en sia klaso.

Poste nepras krei statistikon, verki raporton kun indiko de loko, dato, rimedoj, rezultoj. Tio devus okazi naciskale.

Pretas materialo por tia leciono. La materialo dividiĝas en tri kategorioj. La unua estas Krozado sur la lingvoj. Male al la kutimo, kie oni lernas UNU lingvon, en tiu krozado oni konsideras UNU ASPEKTON de lingvo kaj observas, kiel diversaj lingvoj solvas la problemon. Ekzemple, oni povas observi la nombrojn inter dek kaj dudek por vidi, ekde kiu nombro aperas la vorto dek. En Esperanto tute facile jam en la nombro dekunu” aperas la vorto dek. Same en la japana: ju = dek; ichi = unu; ju ichi = dekunu. Male en la germana, kie ekzistas du vortoj elf kaj zwölf por dekunu kaj dekdu. Nur poste venas dektri: dreizehn (drei estas tri, zehn estas dek). Esploru en via lingvo! Tia cerba gimnastiko pri lingvoj, krozado inter la lingvoj, salto de lingvo al lingvo, similas al varmigo de la korpo antaŭ forta sporta streĉo. Post tiaj ekzercoj eniri unu lingvon aperas facila tasko. En la materialo por la leciono estas nun pretaj kvin tiaj malsamaj amuzaj aktivaĵoj. Pretas ankaŭ kvar dokumentoj pri Esperanto, faktoj sen fantazioj. Pretas ankaŭ enkonduko al la lingvo mem en kvin dokumentoj, oni povas nomi ilin kursetoj. Entute 14 dokumentoj, ĉiuj estas unupaĝaj.

Ĉiuj dokumentoj estas en Esperanto. Kompreneble iu devos traduki ilin al la loka lingvo antaŭ la uzo. Ĉio jam ekzistas en la franca ĉe Mireille Grosjean, kiu uzis la 14 erojn dum jaroj en sia profesia vivo kaj plu uzas ilin okaze de lingvofestivaloj k.s. Ŝi prezentos la krozadon en la ILEI-kongreso en Busano, Koreio.

Strategio. La laboron devas fari en siaj landoj lokaj esperantistoj, kiuj konas la strukturon de la instrusistemo, la redaktejojn de la gazetoj, la favorajn kondiĉojn por tia paŝo. La plej favora metodo, kiel ĉiam, estas vitamino “K” por konatoj: se vi konas ĵurnaliston, vi pli facile eniros la redaktejon de la gazeto ol se vi simple skribos al la poŝta adreso!

Ni rememoru gravan parton de la dua Unesko-rezolucio de 1985:

«UNESKO invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado».

La menciitaj dokumentoj estas elŝuteblaj en la retejo de ILEI: http://www.ilei.info/agado/projektoj.php

Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI
Ilei.prezidanto@gmail.com

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi